"Kotdivuaro"

9 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 17, 2012, 5:41:19 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus malkovris uzon de "Kotdivuaro" anstataŭ "Ebur-Bordo" en la februara numero de Monato, kaj negative surpriziĝis pri tio. Fakte FEL, kiu eldonas Monaton, rekomendas "Ebur-Bordo" en sia enciklopedieto de la kalendaro La Jaro (vidu http://www.esperanto.be/fel/jar/landoj.php), konforme al la rekomendo de la Akademio.

Laŭ mi ni havu la linion

Kotdivuar·o → Ebur-Bord·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Mar 17, 2012, 5:53:06 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, certe ni havu la linion.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 17 marzo 2012 22.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "Kotdivuaro"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2012, 6:15:15 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Kotdivuar·o → Ebur-Bord·o
Mi registris tion, sed...

1) estas praktike neeble konvinki la eburbordanojn pri tio, ĉar ilia prezidanto diris, ke nur la malamikoj de Ebura Bordo ne volas uzi la nomon en la franca
2) Mi mem diras Ebura Bordo, sed tio estas en la normala Esperantlingvas variado.

Amike

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2012, 6:27:22 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/03/2012 22:41, Marcos Cramer schreef:

> Kotdivuar·o → Ebur-Bord·o
>
> Kion opinias la aliaj?

Mi konsentas.

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Mar 17, 2012, 6:43:01 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi iam legis, ke en Ebur-bordo mem estas devige uzi la francan nomon. Do la lokaj esperantistoj estas devigataj nomi sian landan asocion Kotdivuara Esperanto-Asocio. Tio ne signifas, ke ni aliaj estas devigataj fari tion.

La prezidanto petis, ke la nomo de la lando estu Cote d’Ivoire en ĉiuj lingvoj. Oni faras tion en diplomatiaj rondoj, sed multaj eksterlandaj ĵurnaloj ktp. ankoraŭ uzas la nomon Ebur-bordo en la propra lingvo. Normale ne eblas postuli, kiel oni diru la nomon de sia propra lando en aliaj lingvoj (ekzemple britoj ne povas insisti, ke italoj diru England anstataŭ Inghilterra ktp.) ”Kotdivuaro” estas aparte maltaŭga vorto, kiu ne bone konformiĝas kun la fonetika sistemo de Esperanto – kaj cetere ĝi nur signifas ”Ebura Bordo” en la franca.

Anna

 


Da: la-bona-lingvo@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 17 marzo 2012 23.15


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "Kotdivuaro"

 

Markos:

--

Antonio De Salvo

unread,
Mar 17, 2012, 8:01:09 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi tradukas tion kion skribas Vikipedio en itala lingvo pri Eburbordo:

La lando estas konata en la itala kiel Costa d'Avorio kaj responde tradukita en aliaj lingvoj: Elfenbeinküste en la germana, Costa de Marfil en la hispana, Ivory Coast en la angla, Ακτή Ελεφαντόδοντος en la greka, Fildişi Sahilleri en la turka kaj tiel plu. Pro la malordo, kiun cxiuj tiuj nomoj estus povintaj naski en la internaciaj tribunoj, en oktobro 1985 la registaro petis ke la lando estu konata en cxiuj lingvoj kiel Côte d'Ivoire (kaj ne Côte-d'Ivoire laux la gxusta franca skribmaniero). Fakte, laux la nacia legxo, la nomo de la lando ne povas esti tradukita el la franca. Malgraux tio, la nomo dauxre estas tradukita en la diversaj lingvoj. Tamen Côte d'Ivoire daure aplikigas obstine cxi tiun sian volon en la kadro de UN, kie gxia nomo neniam estas tradukita, ecx ne en la angla.

 

Konklude: persone, mi dauxre uzos “Ebura Bordo” aux “Eburbordo” (interalie, temas pri unu el la malmultaj kazoj de afrika lando, kiu ne alprenis alian  nomon depost miaj lernejaj jaroj, devigante min al cerbumado); sed mi komprenas la nepran bezonon de la lokaj esperantistoj utiligi la francan nomon (ecx oni povus rimarki, ke dirante Kotdivuaro ili nur parte – lauxsone – respektas la lokan legxon!).

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 17 marzo 2012 23:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) "Kotdivuaro"

Johan Derks

unread,
Mar 18, 2012, 5:25:55 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dankas al Antonio de Salvo pro lia traduko el Vikipedio. (Mi ne dubas, ke aliaj versioj havas similan tekston.)
Tio donas la chefan argumenton por mi respekti la formon Eburbordo de la AdE: Shajnas esti internacia konformeco, ke la etimologio de la nomo estu gardata.
 
Bedaurinde mi ne renkontis la principon ke 'finfine' la enloghantoj de lando mem decidas pri la nomo de sia lando.
Tion ni respektas ankau kun Suomujo, la vera etimologie kaj historie ghusta nomo por Finnolando, sed estis la finnoj mem, kiuj insistis pri Finnolando.
Do, ni atendu chu en la venontaj jardekoj montrighos, ke la insistado de 'kotdivuaranoj' precipe estis politika misuzo de iu grupo, kiu volas profiligi sin kontrau eksterlandanoj.
 
Amike,
 
Johan

Antonio De Salvo

unread,
Mar 18, 2012, 7:49:42 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com

Verdire, la teskto de la prezento estas malsimila en la diversaj lingvoj; la plej konciza estas gxuste tiu en esperanto:

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ebur-Bordo

de kie oni povas iri al la aliaj lingvoj.

Interalie, ankaux en “ordinara” esperanto ekzistas tri eblaj formoj: Ebura Bordo, Eburbordo, Ebur-Bordo; kiun oni elektu?

Gxis

Antonio

P.S.: en la oficiala pagxo de la itala ministerio pri eksterlandaj aferoj, estas ripete indikite “Costa d’Avorio”, ecx sen simpla  resendo al la “franca” formo.

Ankaux en la kuranta itala lingvo, oni parolas pri “Costa d’Avorio”; tamen, kiel responda adjektivo estas uzata “ivoriano”, klare deprenita el la franca vorto por “eburo”.

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: domenica 18 marzo 2012 10:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: "Kotdivuaro"

Anna Lowenstein

unread,
Mar 18, 2012, 8:06:30 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com

La Akademio rekomendis “Ebur-Bordo”, do tio estas la formo, kiun oni uzu. “Ebur-bordo” aŭ “Eburbordo” estas samaj, ĉar en kunmetaĵoj la uzo de la streketo estas libervola, ekz. oni rajtas skribi aŭ “okulvitroj” aŭ “okul-vitroj”. Tial ankaŭ “Eburbordo” estas ĝusta.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 18 marzo 2012 12.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: "Kotdivuaro"

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2012, 8:13:43 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>  Interalie, ankaux en “ordinara” esperanto ekzistas tri eblaj formoj: Ebura Bordo, Eburbordo, Ebur-Bordo; kiun oni elektu?
Mi kredas, ke tiuj variaĵoj estas ĉiuj en ordo laŭ la reguloj de Esperanto. Mia haroj ekstaras nur kiam oni provas pruvi ke Nov-Zelando ne estas Nova Zelando, kaj ke oni eventuale eĉ ne rajtas skribi Novzelando. Libereco, via nomo estas: "Dekses reguloj".

Andreas Kueck

unread,
Mar 18, 2012, 2:35:38 PM3/18/12
to la bona lingvo
On 17 Mrz., 22:41, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Fakte FEL, kiu eldonas
> Monaton, rekomendas "Ebur-Bordo" en sia enciklopedieto de la kalendaro La
> Jaro (viduhttp://www.esperanto.be/fel/jar/landoj.php), konforme al la
> rekomendo de la Akademio.

Iom ekstertema, sed tamen eble interesa estas tio pri la landnomoj en
la dirita enciklopedieto:

Komentita listo de ghiaj deflankighoj disde la Akademiaj rekomendoj
estas en
http://www.ipernity.com/blog/55667/331554 .

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Mar 19, 2012, 9:42:34 PM3/19/12
to la-bona...@googlegroups.com


Op zaterdag 17 maart 2012 22:41:19 UTC+1 schreef marcos...@gmail.com het volgende:


Mi havas jenajn rimarkojn

- ankaw en la NL-a oni tradukas: Ivoorkust

- la francdevena nomo estas trisilaba, kot-di-vu-a-ro estas 5. Mi nek scias kiel aspektas vu(ar)o, nek kio estas.

- mi ne certas cxu bordo egalas al co^te aw inverse

- mi preferas ne havi linion prie, kaj ke la enlogxantoj ekuzu la nomon Ko'tdivwaro (eble mi sola faras tion, sed tio ne gravas). Alternative povas esti ke pro politka sxangxo la lando sxangxos la nomon, aw cxesos ekzisti..

              gxis, Ronaldo N

 

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages