konkludo pri cerbopartoj

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 26, 2008, 7:33:22 AM3/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis pasintsemajne:

Ankau' la diskuto pri cerbo-specoj ni konludos post Pasko.

Do ni nun konkludu. Konsiderante la argumentojn de Harri kaj de mi, necesas ankorau jenaj shanghoj:

* Che "cerebelo", la tria alternativo "malgranda cerbo" estu forigata.
* Che "cerebro", la nunaj du alternativoj estu anstatauigataj per la sola alternativo "grandcerbo (komparu kun la samsignifa "telencefalo").

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Mar 27, 2008, 3:04:36 PM3/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi plu opinias, ke vortoj similaj al "grand/cerb/o" grave perfortas la vortofaradajn modelojn de Esperanto, ke do ion tian ni ne povas rekomendi..
 
     (Pri aliaj demandoj ligitaj al "cerb/o" mi en la nuna momento ne havas plene firmajn opiniojn.)
 
     Kore salutas                                               Francisko

 
2008/3/26, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Mar 27, 2008, 3:55:33 PM3/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Konsiderante la argumentojn de Harri kaj de mi, necesas ankorau
>jenaj shanghoj:

Fakte Harri ne jam reagis.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2008, 12:43:48 PM3/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
>Konsiderante la argumentojn de Harri kaj de mi, necesas ankorau
>jenaj shanghoj:

Fakte Harri ne jam reagis.

Mi aludis al la argumentoj kaj opinioj esprimitaj de Harri antau kelkaj semajnoj en antaua diskuto pri la temo, en kiu li skribis interalie: "'Cerebro' povas bone esti  --> grandcerbo"

Chiuokaze ni devas ion shanghi au che "cerebro" au che "telencefalo", char havi iom malsamajn formojn de la sama ideo che tiuj du samsignifaj vortoj aspektas malserioze.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2008, 4:53:35 AM3/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Chiuokaze ni devas ion shanghi au che "cerebro" au che "telencefalo", char havi iom malsamajn formojn de la sama ideo che tiuj du samsignifaj vortoj aspektas malserioze.

Mi, provizore pluatendante Harri-n kaj pardopetante al Francisko, unuigis la du liniojn al:

telencefal-o --> grand-cerb-o, eg-cerb-o, grand-a cerb-o

Mia telencefalo ne kapablas pensi plion.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Apr 2, 2008, 2:55:50 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi ne volas plu argumenti pri la ne-akceptebleco de vortoj similaj al "grand/cerb/o" kaj "eg/cerb/o", char tio shajne neniom utilas. Sed mi tre petas , ke tiuj el vi, kiuj tiujn du vortojn komprenas, klarigu al mi, kion signifas tiuj. Per propraj fortoj mi ne komprenas, kian sencon havus nomado de parto de nia korpo per vortoj signifantaj "cerbo de grando", respektive "cerbo de ego".
     Kore salutas                                 Francisko

 
2008/3/30, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Marcos:

Chiuokaze ni devas ion shanghi au che "cerebro" au che "telencefalo", char havi iom malsamajn formojn de la sama ideo che tiuj du samsignifaj vortoj aspektas malserioze.

Marcos Cramer

unread,
Apr 2, 2008, 9:23:32 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Grandcerbo" estas kunmetajho de "granda" kaj "cerbo" kaj ne de "grando" kaj "cerbo", same kiel "dikfingro" estas kunmetajho de "dika" kaj "fingro" kaj ne de "diko" kaj "fingro".

Marcos

2008/4/2, Fra Simo <fra...@gmail.com>:

Fra Simo

unread,
Apr 2, 2008, 11:13:37 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
 Crazy Face Plant No No Question Mark Electric 
Scared 1  Fainting  Whoa 
     Tamen amike vin salutas konsternita                      Francisko
 
2008/4/2, Marcos Cramer marcos...@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2008, 5:22:35 PM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> Tamen amike vin salutas konsternita

Marcos:

"Grandcerbo" estas kunmetajho de "granda" kaj "cerbo" kaj ne de "grando" kaj "cerbo", same kiel "dikfingro" estas kunmetajho de "dika" kaj "fingro" kaj ne de "diko" kaj "fingro".

La diskuto ne estas senutila, c'ar g'i povas montri al ni, ke ekzistas pluraj sinceraj disopinioj pri kelkaj aferoj.

Certe belskribilo ne estas ebla por bela skribilo.

Amike

Reanto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages