Mi nenie trovis mencion de kopirajta stato de la listoj. Se io malbona
okazos (de malapero de la retpaĝaro ĝis nekontakteblo de ĝiaj
kunmetintoj), leĝoj pri kopirajta monopolo eble povas malhelpi ilian
pluuzon. Se estas eble, bonvolu priskribi ie, kion oni povas fari kun la
listoj ekster privata legado.
Dankon.
> Mi nenie trovis mencion de kopirajta stato de la listoj. Se io malbona okazos (de malapero de la retpaĝaro ĝis nekontakteblo de ĝiaj kunmetintoj), leĝoj pri kopirajta monopolo eble povas malhelpi ilian pluuzon. Se estas eble, bonvolu priskribi ie, kion oni povas fari kun la listoj ekster privata legado.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
> Laŭ mi por tia komuna projekto tre utilus havi rajtocedan permesilon, kiu permesus al aliaj reuzi nian liston, kaj ebligus daŭrigon de nia laboro eĉ se Renato kabeus :-)
> Laŭ mi plej taŭgus la permesilo CC BY-SA 3.0, kiun ankaŭ uzas la VIkipedio. Jen Esperantlingvaj informoj pri tiu permesilo: creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo
Mi sekvus la ekzemplon de Zamenhof.
Amike salutas Leo
La plena (aŭ mallongigita) nomo de la permesilo (eble kun «Creative
Commons», ne «Krea Komunaĵo») estu nepre menciita, ekzemple kiel en
Vikipedio (plej sube):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:%C4%88efpa%C4%9Do — tie estas:
<li id="footer-info-copyright">La teksto disponeblas laŭ la permesilo <a
href="http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo">Krea
Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita</a>; eble aldonaj rajtigoj
aplikeblas.
Vidu la <a
href="http://wikimediafoundation.org/wiki/Terms_of_Use">uzkondiĉojn</a>
por detaloj.</li>
Eble utilos ankaŭ aldoni GNU GPL v2+:
* ReVo estas sub GPL 2
* ervo ( https://code.google.com/p/ervo/ ) verŝajne estas sub GPL 3