kvadraturo

5 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 23, 2026, 10:34:04 PM (5 days ago) Mar 23
to la bona lingvo
Jen alia vorto de la Astronomia Terminaro, kiu troviĝas en vortaroj nur kun apartaj signifoj. Mi ligas ĝin al Vikipedio:
  • kvadraturo (en astroscienco) → kvadrateco, sunorta pozicio, sunorta aranĝo, sunorteco, ortumo
Formo de tiu vorto estas uzata en tre multaj lingvoj, do oni povas argumenti, ke oni uzu ĝin ankaŭ en Esperanto. Sed tiucele, mi preferus "kvadrateco", unue ĉar ĝi esprimas la saman vorton uzante pli logikajn radikojn ("kvadraturo" jam havas alian sencon), kaj due ĉar ĝi pli proksimas al vortoj en aliaj lingvoj, kiel la araba تربيع (kvadratigo), la japana, 矩 (rektangulo), aŭ la ĉina 方照 (kvadrat-bril).

Sed se mi volis esprimi la koncepton sen penso pri vortoj en aliaj lingvoj, mi sugestus "sunorta pozicio/aran̂go" aŭ "sunorteco".

Iu en Fejsbuko sugestas "ortumo". Tio ne estas mia preferita elekto.

Ekzemploj en frazoj el ĵurnaloj:
  • Jupitero estas ĉe orienta kvadraturo [→ kvadrateco, sunorta pozicio], kio signifas, ke ĝi estas 90 gradojn oriente de la suno.
  • La plej bona tempo por provi dumtagan observadon de supera planedo kiel Jupitero estas kiam ĝi estas en kvadraturo [→ kvadrateco, sunorta pozicio].
  • Ĉe ambaŭ kvadraturoj [→ kvadratecoj, sunortaj pozicioj], la planedo estas en ĝiba fazo, kio signifas, ke pli ol duono sed ne la tuta disko estas lumigita.
  • Ni prezentas la unuan emisian spektron de ekstersunsistema planedo mezurita en kvadraturo [→ kvadrateco, sunorta pozicio] ekster fazkurbo.
  • Ĉe orienta kvadraturo [→ kvadrateco, sunorta pozicio] la planedo estas proksime al la meridiano je sunsubiro kaj subiras proksime al noktomezo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages