KOKTAJLO

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 19, 2009, 7:53:03 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi senerarigas:

Mi atentigas ke en la diskutlisto, la vorto "KOKTAJLO" estas anstataŭata
per "koktelo", kiu ne estas oficiala vorto.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 8:00:51 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'
J-K Rinaldo:

> Mi atentigas ke en la diskutlisto, la vorto "KOKTAJLO" estas anstataŭata
> per "koktelo", kiu ne estas oficiala vorto.
>
Vi volas diri, ke en nia linio:

koktajl·o → koktel·o

neniu le la du vortoj estas oficiala. Tamen "koktelo" ŝajnas al ni la
plej uzata.

Vi rajtas proponi ĝian oficialigon al la listo 'oficialigindaj radikoj'.
Prefere sendu tien ankaŭ du-linian priskribon.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 19, 2009, 8:22:34 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
> J-K Rinaldo: Mi atentigas ke en la diskutlisto, la vorto "KOKTAJLO"
estas anstataŭata
> per "koktelo", kiu ne estas oficiala vorto.

Corsetti respondis:


> Vi volas diri, ke en nia linio:
>
> koktajl·o → koktel·o
>
> neniu le la du vortoj estas oficiala. Tamen "koktelo" ŝajnas al ni la
> plej uzata.
>

Sed la celo de la diskutlisto estas anstatŭigi neologismojn per
"samsignifaj oficialaj vortoj".
Ĉu ne?

Tial oni devus FORVIŜI aŭ MODIFI la liniojn pri:
- bluĝino
- ĝinso
- ĵinso
- ĵerzo
- koktajlo
- skipo

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2009, 9:16:22 AM10/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Sed la celo de la diskutlisto estas anstatŭigi neologismojn per 
"samsignifaj oficialaj vortoj".
Fakte la listaro havas la nomon: Simplaj_samsignifaj_vortoj. Estas klare ke laŭeble ni uzas oficialajn aŭ fundamentajn raidkojn, sed tio ne ĉiam eblas.

Tial oni devus FORVIŜI aŭ MODIFI la liniojn pri:
Kiel mi jam diris, proponu tiujn vortoj por oficialigo kaj intertempe ne batalu kontraŭ ni sed kontraŭ la vortaro Minnaja kaj similaĵoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages