ĉu?, J-K Rinaldo
- buldozo el bulldozer (angle) --> termova maŝino
“Grunbdebeniga rauxpveturilo” kaj “Grundebenigilo” estas alia afero: buldozo ne ebenigas (tion faras rulcilindro), sed forsxovas (teron, ruinojn, rubojn ktp).
Krome, ekzistas kaj rauxpaj kaj surradaj buldozoj.
“Termova masxino” laux mi ne tauxgas, pro du kialoj: “movi” estas tro gxenerala koncepto (ankaux terskrapilo movas teron), kaj gxi ne movas nur teron.
Kion vi opinias pri “sxovtraktoro”?
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 28 gennaio 2010 18.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) buldozo
J-K Rinaldo
Mi spertas problemon pri la diferenco inter -iloj kaj maŝinoj. Ekzemple
ekzistas freziloj kaj frezmaŝinoj. Frezmaŝino uzas frezilon por frezi
metalan pecon. Sed por torni metalan pecon oni kutime diras "tornilo"
por indiki la maŝinon kaj ne por la ilo, kiu tranĉas la metalon.
Simile grundebenigilo povus esti komprenata kiel la ilo, kiun ĝardenisto
uzas por ebenigi sembedon. Buldozo estas maŝino aŭ veturilo, sed ne
malpeza ilo.
Eblus aldoni sufikson -eg- sed tiu ne klare indikus, ĉu temas pri peza
mantenata ilo aŭ pezega maŝino.
Amike salutas
Leo
buldoz-o --> ŝov-traktor-o
Mi atendas la nemalhaveblan indikon pri la japana, ĉina, korea kaj vjetnama.
kaj la radiko signifas "fosi", do eble tradukebla - fosilego,
elfosilo, fosmaŝino
2010/2/2 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>:
>
> buldoz-o --> ŝov-traktor-o
>
>
> la suoma, hebrea, ktp. ankaŭ taŭgas por vidi kion diri.
>
> amike
>
> renato
>
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
> buldozo ne ebenigas (tion faras rulcilindro), sed forsxovas (teron, ruinojn, rubojn ktp).
Eble pli trafe ĝi forskrapas. La Esperanta Vikipedio jam
uzas "skrapmaŝino" kaj "skrapegilo".
> Krome, ekzistas kaj rauxpaj kaj surradaj buldozoj.
Ĉu? Laŭ mia kompreno vera buldozo laŭdifine estas
raŭpa. Sed la Angla Vikipedio atentigas, ke oni
ne malofte uzas la vorton "bulldozer" ankaŭ pri
ĉiaj ajn pezegaj laborveturiloj, sed tiam temas
pri misuzo.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Donite ke la Vikipedio jam proponas du alternativojn kun "skrap/" kaj ke la
> radiko "skrap/" pli precize priskribas la agon de tiu veturilo ol "ŝov/", mi
> ŝanĝis mian opinion pri la afero, kaj nun proponus
>
> buldoz·o → skrap·vetur·il·o
Tamen mi pensas, ke tio estas tro ĝenerala. Ekzistas
skrapveturiloj, kiuj ne uzas raŭpojn. Ili ne estas
buldozoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Grader
http://en.wikipedia.org/wiki/Wheel_tractor-scraper
La lasta varianto estas ofte nomata simple "scrape"
en la Angla, do "skrapilo" (sed ĝi ja ne estas
buldozo!).
Almenaŭ en la Germana oni parolas pri "Bulldozer"
kaj "Raddozer" (kvazaŭ "radodozer"!). Sed "Bulldozer"
nomiĝas ankaŭ "Planierraupe" (= "ebenigoraŭpveturilo").
Ŝajnas al mi (se miaj esploroj donis al mi ĝustan
bildon), ke bonlingva esprimo por "buldozo" devus
esti "raŭpa skrapveturilo" aŭ "skrapraŭptraktoro"
aŭ simile. Buldozo tamen estas koncepte aparta speco
ofta kaj grava, kiu bezonas apartan nomon ne tro
buŝoplenan. Tio estas argumento por reteni la ŝajne
sufiĉe internacian "buldozo" (Angla, Germana,
Franca, Rusa, Indonezia, Turka, Japana...).
Cetere mi ĵus lernis novan Svedan(!) vorton:
"bandschaktare", kiu evidente estas sininomo de
"bulldozer", kiun mi jam sciis...
From: "Bertilo Wennergren"
> Eble pli trafe ĝi forskrapas. La Esperanta Vikipedio jam
> uzas "skrapmaŝino" kaj "skrapegilo".
Se ĝi "forskrapas", mi trovas "skrapmaŝino" bona, sed
"skrapegilo" ne, ĉar ĉi tiu lasta supozas, ke la maŝino
skrapEGas. Ĝuste estus "skrapilego" (signifante grandegan
maŝinon por skrapado). Se ni volas emfazi la grandecon de
la maŝino, kaj ne tiun de skrapado, la Vikipedio ne dirus
skrapmaŝino, sed skrapegmaŝino.
Amike
Tomaso
Marcos Cramer:
>Donite ke la
Vikipedio jam proponas du alternativojn kun "skrap/" kaj ke la radiko
"skrap/" pli precize priskribas la agon de tiu veturilo ol
"ŝov/", mi ŝanĝis mian opinion pri la afero, kaj nun proponus
>buldoz·o → skrap·vetur·il·o
>"Skrapmaŝino" ŝajnas al mi iom
malpreciza, ĉar ne klaras, ke temas pri veturilo. Sed se ni trovas ke
"skrapmaŝino" estas ankaŭ ekster la Vikipedio jam uzata por tiu
afero, kaj ke "skrapveturilo" estas ankoraŭ tute ne uzata, mi ankaŭ
emus akcepti "skrapmaŝino" anstataŭe. Sed mi nepre ne volas vidi
plurajn alternativojn por "buldozo"; temas pri preciza faka termino,
por kiu ni proponu nur unusolan alternativon.
Ke la esperanta versio de Vikipedio proponas terminon kun skrap-, ankoraux ne signifas ke buldozo skrapas. Laux la anglalingva versio gxi sxovas, pusxas:
http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer
A bulldozer is a crawler (caterpillar tracked tractor), equipped with a substantial metal plate (known as a blade) used to push large quantities of soil, sand, rubble, etc., during construction work and typically equipped at the rear with a claw-like device (known as a ripper) to loosen densely-compacted materials. The term "bulldozer" is often used to mean any heavy equipment (sometimes a loader and sometimes an excavator), but precisely, the term refers only to a tractor (usually tracked) fitted with a dozer blade. That is the meaning used here.
Gxis
Antonio
> Ke la esperanta versio de Vikipedio proponas terminon kun skrap-, ankoraux ne signifas ke buldozo skrapas. Laux la anglalingva versio gxi sxovas, pusxas:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer
> A bulldozer is a <http://en.wikipedia.org/wiki/Tractor_crawler> crawler ( <http://en.wikipedia.org/wiki/Caterpillar_track> caterpillar tracked <http://en.wikipedia.org/wiki/Tractor> tractor), equipped with a substantial metal plate (known as a <http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer#Blade> blade) used to push large quantities of soil, sand, rubble, etc., during construction work and typically equipped at the rear with a claw-like device (known as a <http://en.wikipedia.org/wiki/Bulldozer#Ripper> ripper) to loosen densely-compacted materials. The term "bulldozer" is often used to mean any <http://en.wikipedia.org/wiki/Heavy_equipment_%28construction%29> heavy equipment (sometimes a <http://en.wikipedia.org/wiki/Loader_%28equipment%29> loader and sometimes an <http://en.wikipedia.org/wiki/Excavator> excavator), but precisely, the term refers only to a tractor (usually tracked) fitted with a dozer blade. That is the meaning used here.
Sed poste:
The blade peels layers of soil and pushes it forward as the tractor
advances.
Sed mi volonte koncedas, ke ĉio ĉi neniel estas mia fako.
En la diversaj priskriboj uziĝas jen "push", jen "shove"
jen "peel". Diablo scias... Kaj iafoje certe buldozo ŝovas
aŭ puŝas pli ol skrapi. Iafoje ili eĉ tiras ŝajne!
> - buldozo el bulldozer (angle) --> termova maŝino
Lau la germana Vikipedio alternativo en la germana estas
"'Schubraupe": "shovraupveturilo".
Aliflanke "buldozo" estas tre internacia vorto: Prenis ghin interalie
la indonezia, irana, japana kaj turka.
Fine de la 1970-aj jaroj la vorto farighis konata al mi pro la ital-
germana filmo "Lo chiamavano Bulldozer"
( http://it.wikipedia.org/wiki/Lo_chiamavano_Bulldozer ) kaj la
akompananta filmkanto "Bulldozer" de la itala muzikgrupo Oliver
Onions :-)
--
Andreas Kueck
Ni iam uzis skrapilon por mane tre precize skrapi metalajn maŝinpartojn,
kiam ne eblis meĥanike (maŝine) prilabori ilin sufiĉe precize.
Poste ni tiucele ekuzis porteblan elektran aparaton, kiun ni nomis
skrapmaŝino.
Amike salutas
Leo
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Japane oni nomas Burudoozaa el la angla Bulldozer.
Onidire en Usono oni inventis gxin anstataux virbovon kaj donis nomon Bulldozer
(virbovo dormetas senlabore!). Do anglismo aux usonismo, cxu ne?
Esperantisme cxu sxovtraktoro aux terskrapauxto?
Masako
-----------
flankajxo: kiel oni nomas la klasikan, senelektran raz-ilon, kiu uzas
rektangulajn
lamenojn (klingojn?). En la nederlanda la termino estas "krabbetrje"
(gratileto/skrapileto ?)
gxis, Ronaldo N
En la itala, gxi nomigxas "rasoio di sicurezza" (sekureca razilo), pauxse al la angla "safety razor".
Kiam mi estis juna, oni ankaux nomis gxin "rasoio Gillette" (= "Gillette-razilo"), laux la nomo de la usona inventinto de razilklingo; sed nuntempe tiu indiko estas versxajne nesignifa por la plimulto.
Gxis
Antonio
Ankau nun mi ne vere scias, kiun specon de razilo Gillette mi uzas, sed certe la radiko uzata estas chiam kaj nur "raz-".sekureca razilo
Renato:
Ankau nun mi ne vere scias, kiun specon de razilo Gillette mi uzas, sed certe la radiko uzata estas chiam kaj nur "raz-".
Mi supozas, ke
"sekura razilo"
Sufiĉas, ĉu?
Ronaldo S.
Al mi shajnas ke jes. Mine povas vidi alian nuancon de signifo."sekura razilo" Sufiĉas, ĉu?