sapor-o --> gust-o ?
la afero ne estas simpla. eble "gustaĵo".
Laŭ la interretaj uzoj de "sapor-", taŭgas la simpla alternativo "gusto". En almenaŭ unu kazo tamen la intencita signifo ŝajne estis "kromgusto".
gxis, Ronaldo N
Se estus tiel, la trajto de la konsumajxo estus gusto, kaj tiu de la
konsumanto estus gustumo, iel simile kiel "odoro" kaj "flaro".
Otto
>From: "Anna Lowenstein"
>
>
>PIV donas du sencojn por la vorto "gusto", krom unu pli metafora: "S'i
>vestas sin kun gusto".
Law mi temas pri du signifoj, kaj ili distingendas (kvankam kelkaj
lingvoj ne vorte distingas)
>
>La unua signifo rilatas al la konsumaj'o: "G'i havas malgrablan guston".
kiom mi scias, tiu estas la senco de "saporo"
>
>La dua signifo lau' PIV rilatas al la konsumanto. La difino estas: "Eco de
>la karaktero, kiu kau'zas, ke homo trovas plac'on au' malplac'on en iu au'
>io: ekz. 'kiom da homoj, tiom da gustoj'."
tiu samas kun la de vi nomita "metafora"
>
>Lau' mi la unua signifo estas la baza, c'ar g'i trovig'as ankau' en la plej
>simpla formo de la verbo: "Tiu mang'o bone gustas". Por atingi la verbon
kiu
>rilatas al la dua signifo, necesas aldoni -um-: "Mi gustumis la sau'con kaj
>aldonis pli da salo".
Kiom mi scias, gustumi signifas ke oni metas malgrandan kvanton
de io sur la lango, por ekscii cxu la saporo estas lawvola, aw por
ekscii pri kio temas
gxis, Ronaldo
Gustumi : gusti = flari : odori = vidi : aspekti.
La arangxo de la sensoverboj en Esperanto ne estas sistema.
Otto