"sinestezio"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 26, 2008, 10:57:11 AM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas

sinestezi-o = sent-um-lig-igx-o

Temas pri la fenomeno, ke che kelkaj homoj la diversaj sentumoj ne estas klare apartigitaj, tiel ke ili ekzemple vidas kolorojn kiam ili audas sonojn au chiam mense lokigas la nombrojn en certajn poziciojn (la duan fakte faras mi).

La vorto "sinestezio" estas uzata en la Esperanta Vikipedio kaj kelkaj aliaj retpaghoj. Char la alternativo estas nur elpensajho mia kaj tute ne uzata ghis nun, mi proponas mencii ghin nur kun "=" kaj ne kun "-->".

Chu iu povas pensi pri pli bona alternativo?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2008, 12:26:16 PM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
| sinestezi-o = sent-um-lig-igx-o . . .
Chu iu povas pensi pri pli bona alternativo?
Mi povis aldoni nur "sentum-kun-lig-o".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 26, 2008, 1:28:18 PM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi povis aldoni nur "sentum-kun-lig-o".

Nu, tiu estas poreskau identa kun mia  propono; la sola menciinda diferenco estas ke ghi esprimas aktivan agon (la ligadon; notu la transitivecon de "ligi"), dum mia alternativo kun "igh" montris staton atingitan per tiu ligado. Mi pensas ke ne estas tauge chi-kaze uzi vorton kiu esprimas aktivan agon, char tiu sentumligigho ja aperas sen ke la koncernulo tion intencas.

Aldone, mi opinias ke ni minimumigu la uzon de pluraj alternativoj al unu vorto. Se iu povas pensi pri pli bona alternativo ol la mia, tiu povas anstataui la mian; sed simple aldoni novajn alternativojn sen forigi malpli taugajn nur malofte estas bona solvo (nur kiam neniu el la kunmetajhoj tute kaptas la intencitan signifon, kaj ni devas mencii plurajn similsignifajhojn, kiuj estus uzeblaj en malsamaj situacioj).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2008, 1:45:37 PM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Nu, tiu estas poreskau identa kun mia  propono
Nu, jes. Mi pensis ankaŭ pri sentum-kun-funkci-ad-o, sed tio ŝajnis al mi tro longa.
ni minimumigu la uzon de pluraj alternativoj al unu vorto.
Certe. Sed en ĉi tiu okazo ni estas nur ĉe la komenco de la diskuto kaj estas malfacile elekti.

Ĉu aliaj havas alian proponon?

amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 27, 2008, 6:34:34 AM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer  skribis:

Mi respondas:

Estas nekredeble, kiom da aferoj mi lernas pere de esperanto.

Neniam antauxe mi auxdis paroli pri “sinestezio”, kvankam minimume la retorika figuro kun tiu nomo estas lauxfakte bone konata (suficxas pensi, kiom ofte oni parolas pri “dolcxa rigardo”, kunmetante la impresojn de du diversaj sensoj).

Se nepre oni volas/ devas anstatauxiigi la sciencan terminon per alia, kiu priskribu la fenomenon, mi dirus “kunsensado” aux “sensoligiteco”; sed mi ne certas, ke tia parolturno trafas la celon.

Por informo, jen la ligilo al Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sinestezio

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 27, 2008, 7:26:35 AM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo

>Se nepre oni volas/ devas anstatauxiigi la sciencan terminon per alia, kiu
>priskribu la fenomenon, mi dirus "kunsensado" aux "sensoligiteco"; sed mi ne
>certas, ke tia parolturno trafas la celon.

En la japana oni diras "kjoo-kankaku" t.e. "kun-senso".

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2008, 10:40:13 AM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, antonio kaj Hirotaka!

Mi aldonis multon al la linio, kiu nun estas:

sinestezi-o = sent-um-lig-iĝ-o, kun-sent-um-ad-o, (en literaturo) du-sent-um-a esprim-o, du-sent-um-(aĵ-)o

Kritikoj kaj proponoj bonvenaj.

Renato


ro-esp

unread,
Sep 27, 2008, 2:47:02 PM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: zaterdag 27 september 2008 12:45
Onderwerp: (la bona lingvo) R: "sinestezio"


>Marcos Cramer skribis:
>
>>Mi proponas
>>sinestezi-o = sent-um-lig-igx-o

tio law mi neniom plibonigas. Eble "sensinterplektigxo" klarigus la aferon
al iuj homoj

>Temas pri la fenomeno, ke che kelkaj homoj la diversaj sentumoj ne estas
>klare apartigitaj, tiel ke ili ekzemple vidas kolorojn kiam ili audas
sonojn
>au chiam mense lokigas la nombrojn en certajn poziciojn

Mi iam vidis frawlinon kiu aspektis tiom dolcxa, ke doloris miaj dentoj :-)

>Char la alternativo estas nur elpensajho mia kaj tute ne uzata
>ghis nun, mi proponas mencii ghin nur kun "=" kaj ne kun "-->".

Mi denove plendas pri la uzo de "=", cxar kutime (en matematiko ks)
gxi estas nur uzata se ambaw aferoj estas esence sam(valor)aj.
Sxajnas ke iuj el vi ne komprenis tion

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2008, 5:04:00 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Mi denove plendas pri la uzo de "=", cxar kutime (en matematiko ks)
gxi estas nur uzata se ambaw aferoj estas esence sam(valor)aj.
Sxajnas ke iuj el vi ne komprenis tion
Ne, ĝuste pro tio ĉe ni = estas pli malforta propono ol -->.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2008, 10:01:27 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Shajne Ronaldo ne konscias pri la aparta signifo, kiun "=" havas en niaj listoj. Ghi estas klarigata sur www.bonalingvo.it/index.php/Klarigoj_pri_la_maniero_uzi_la_vorto-listojn .

Tamen, mi devas konfesi ke niaj simboloj ghenerale ne estas tute bone kompreneblaj por homoj, kiuj ne legis tiujn klarigojn. Nu, la problemo estas, ke ne ekzistas ghenerale komprenataj simboloj por apartigi la ideon de "vi povas uzi jenan kunmetajhon" disde "ne uzu la novradikon sed nur la jenan kunmetajhon".

Ronaldo ja pravas, ke nia uzo de "=" ja estas aparte problema, char "=" havas tute klare fiksitan signifon en matematiko kaj logiko (kaj sufiche proksiman signifon en komputado), kaj nia uzo de ghi tro devojighas de tiu signifo (ja ofte per ghi signitaj kunmetajhoj ne tute samsignifas al la novradikoj, kiel che "partner-o = kun-ul-o, kun-far-ant-o" au "uni-o [zam] = unu-igh-o").

Mi ankau konsentas kun Francisko, kiu jam plurfoje kritikas nian uzon de "-" por apartigi chiujn vorterojn. Tio malebligas montri, kiam oni efektive metu "-" en kutima skribo.

Do lau mi ni certe devas iam shanghi la uzon de simboloj en la listo. Tion eblas fari sufiche facile per anstatauig-funkcio en normala tekst-prilaborilo. La tasko ne ighas malpli facila che pli granda listo, tiel ke ne tro urghas fari ghin tuj. Ni ja chiuokaze devas unue trovi interkonsenton pri tio, kiujn simbolojn ni anstataue uzu, char ni ja ne volas ke ni poste devos denove shanghi la simbolojn.

Lau mi, ni povus uzi mez-altan punkton "∙" anstatau la streketon "-" por apartigi vorterojn. Anstatau "=" ni povus uzi "–" (haltostreko, kiu estas pli longa ol dividostreko). Anstatau "-->" ni povus uzi la pli belan "→" (sagon).

(Mi esperas ke la signoj estas bone videblaj por chiuj, sed vershajnela limigoj de retposhtaj sistemoj kripligas ilin che kelkaj legantoj. Tamen sur retpagho ne estas tiel granda risko de kripligho kiel che retmesaghoj.)

Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2008, 11:00:58 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ne ekzistas ghenerale komprenataj simboloj por apartigi la ideon de "vi povas uzi jenan kunmetajhon" disde "ne uzu la novradikon sed nur la jenan kunmetajhon".
Jes.

Lau mi, ni povus uzi mez-altan punkton "∙" anstatau la streketon "-" por apartigi vorterojn. Anstatau "=" ni povus uzi "–" (haltostreko, kiu estas pli longa ol dividostreko). Anstatau "-->" ni povus uzi la pli belan " →" (sagon).
La problemo estas, ke tiuj signoj ne estas en mia klavaro.

Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?
Mi mem ne havas aprte fortajn opinojn pri tiuj signoj, kaj mi promesas, ke ni ŝonĝos ĉiujn, kiam la pli urĝa afero estos farita.

Niaj listoj jam fariĝis speco de publika servo (se juĝi el la nombro de la vizitoj), sed bedaŭrinde ili restas tre mankohavasj, ĉar ĝis nun neniu povis kunlabori por sisteme trarigardi PIV-on. Mi malfermis ĝin hazarde kaj jen vidis Punik-a (la lingvo de la kartaganoj) apud la radiko punik-o (difinita herbo) kaj tuj super punkci-i.

Laŭ mi estas urge proponi alternativojn por la 10 elcentoj de PIV, kiuj estas laŭ mi malbona lingvo.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Sep 29, 2008, 4:32:21 AM9/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Marcos:

>> Lau mi, ni povus uzi mez-altan punkton "∙" anstatau la streketon "-"
>> por apartigi vorterojn. Anstatau "=" ni povus uzi "–" (haltostreko,
>> kiu estas pli longa ol dividostreko). Anstatau "-->" ni povus uzi la
>> pli belan " →" (sagon).
> La problemo estas, ke tiuj signoj ne estas en mia klavaro.

Mi supozas, ke mi tamen povas produkti du el ili. Mi uzas la kodpagxon
Windows 1252, kies signoj ekde la dekuma numero 160 aux la deksesuma numero
00A0 egalas al ISO 8859-1, konata ankaux kiel LATIN-1. Uzante la ciferan
klavareton, kun la ALT-klavo premita, mi povas produkti la mezan punkton ·
per 0183, kaj la haltostrekon – per 0150. Tiu lasta estas iom riska, cxar
gxi situas en la zono, kie ISO 8859-1 havas reg-signojn, el kiuj kelkaj
estas anstatauxigitaj per aliaj signoj en Windows 1252. La sagon mi ne povas
produkti, nek gxi aperas kompreneble sur mia "ekrano" (brajla).

Otto

Fra Simo

unread,
Sep 29, 2008, 6:43:34 PM9/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
 
2008/9/28 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Shajne Ronaldo ne konscias pri la aparta signifo, kiun "=" havas en niaj listoj. Ghi estas klarigata sur www.bonalingvo.it/index.php/Klarigoj_pri_la_maniero_uzi_la_vorto-listojn .

Tamen, mi devas konfesi ke niaj simboloj ghenerale ne estas tute bone kompreneblaj por homoj, kiuj ne legis tiujn klarigojn. Nu, la problemo estas, ke ne ekzistas ghenerale komprenataj simboloj por apartigi la ideon de "vi povas uzi jenan kunmetajhon" disde "ne uzu la novradikon sed nur la jenan kunmetajhon".

Ronaldo ja pravas, ke nia uzo de "=" ja estas aparte problema, char "=" havas tute klare fiksitan signifon en matematiko kaj logiko (kaj sufiche proksiman signifon en komputado), kaj nia uzo de ghi tro devojighas de tiu signifo (ja ofte per ghi signitaj kunmetajhoj ne tute samsignifas al la novradikoj, kiel che "partner-o = kun-ul-o, kun-far-ant-o" au "uni-o [zam] = unu-igh-o").
     
     Pri "=" kaj "-->" la chefa demando estas pri la signifoj de la du simboloj. Pri tiuj aperas klarigoj en la "Klarigoj pri la maniero uzi la vorto-listojn", al kies pagho Marcos sendas.. Mi opinias, ke ankau iu ne leginta tiujn "Klarigoj[n]" povas la signifojn proksimume diveni.
     Nia simbolo "=" ja signifas (au signifu) "estas egala al", alivorte "estas anstatauigebla per" (dum "-->" signifas "estu anastatauigata per").
 
     Pri la formo de tiuj simboloj Marcos skribis :
Anstatau "=" ni povus uzi "–" (haltostreko, kiu estas pli longa ol dividostreko). Anstatau "-->" ni povus uzi la pli belan "→" (sagon).
     Mi konsentas, ke sago ("") estus pli bela ol "-->". Sed ghi estas multe malpli facile kaj foje neniel skribebla per ordinara komputora klavaro.
     Ankau haltostreko (""), kiun Marcos proponas anstatau egalecosigno ("="), estas malfacile skribebla per ordinara komputora klavaro, precipe en interretan mesaghon. Krome, ghi estus por la sama signifo multe malpli klara, kaj ech, por multaj, plene malklara. Kaj ghi ne estas klare distingebla disde streketo kunliga ("-").
 
     Permesu, ke chi tie ion mi diru pri la vortigo de la "Klarigoj" !  Anstatau : "anstataŭ uzi la radikon [...] uzu la kunmetitan radikon [...]" mi proponas, ke ni skribu pli simple  : "anstataŭ [...] uzu  [...]", au, pli bone : "Anstataŭ  : "[...]" uzu :  "[...]" !", char ne nepre tenas pri izolitaj "radikoj", kaj, krome, "kunmetitan radikon" ne estas io direbla : ja radiko laudifine estas io ne kunmetita, sed konsistanta el unu sola ero. Tiel la klarigoj estus pli klaraj kaj pli ghustaj. (Ni memoru, ke normale post ordona au sopiresprima sensubjekta "u" venas ekkrisigno " !". Mi ne certas, chu antau "uzu" necesus komo.)
     Simile, anstatau : "apud la radiko [...] vi rajtas uzi la kunmetitan radikon [...]" mi proponas, ke ni skribu : "Ni opinias, ke anstatau : "[...]" vi povas uzi la samsignifan : [...].".  Al multaj ne plachus la vortoj "vi rajtas", char tiuj kvazaue signifus, ke ni donus al ni rajton ion permesi au malpermesi al ili.

Mi ankau konsentas kun Francisko, kiu jam plurfoje kritikas nian uzon de "-" por apartigi chiujn vorterojn. Tio malebligas montri, kiam oni efektive metu "-" en kutima skribo.

[...]

Lau mi, ni povus uzi mez-altan punkton "∙" anstatau la streketon "-" por apartigi vorterojn.
     Ankau punkto mezalta estas tre malfacile au tute ne skribebla per niaj klavaroj.
     Mi proponas, ke por la streketo intervortera ni uzu iun el la formoj uzataj en la Fundamento. El tiuj la plej facile skribebla per niaj klavaroj kaj la plej klare rekonebla (char ghi similas nek al komo, nek al apostrofo) estas la streko klinita ("/"), kiun tial mi uzas kaj rekomendas. Mi konfesas, ke ghi ne estas la plej agrabla por la okuloj, sed tio chi tie malpli gravas, ol klareco.     

(Mi esperas ke la signoj estas bone videblaj por chiuj, sed vershajnela limigoj de retposhtaj sistemoj kripligas ilin che kelkaj legantoj. Tamen sur retpagho ne estas tiel granda risko de kripligho kiel che retmesaghoj.)
     Tiujn signojn, kiujn Marcos proponas, mii klare vidas, sed ne facole mi povas skribi similajn. Kelkajn mi ech ne povas skribi alie, ol per kopiado el la mesaghoj de Marcos au de Otto, au el ia alia loko malpli facile atingebla.
 
     Amike salutas                                       Francisko

Renato Corsetti

unread,
Sep 30, 2008, 6:44:41 AM9/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Permesu, ke chi tie ion mi diru pri la vortigo de la "Klarigoj" !
Vi rajtus diri ion pri la vortigo de "Klaigoj" nur post sistema tralegado de unu litero de PIV. Bonvolu ne elekti la literon Z, ĉar jam alia listano transprenis ĝin.

Ĉiukaze mi adaptis laŭ viaj konsiloj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages