antroponimo, toponimo, onomastiko

1 view
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Dec 12, 2009, 10:38:54 PM12/12/09
to la-bona-lingvo
Mi proponas jenajn liniojn:

antroponimo --> homnomo
toponimo --> loknomo
onomastiko --> studo pri propraj nomoj

Kion vi pensas?

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2009, 6:06:57 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

antroponimo --> homnomo

Bona linio. "Antroponimo" estas en Esperanto tre malofte uzata, kaj mi eĉ ne trovis iun vortaron kiu listigas ĝin, sed ja estas kelkaj uzoj de ĝi en Interreto. Iom pli ofta estas "antroponimio", por kiu ni povus havi la linion:

antroponimi·o → hom·nom·o·scienc·o

Krause tradukas la germanan "Anthroponym" per "persona nomo". Tamen por PIV (kaj ankaŭ por mi) "persona nomo" estas tiu parto de homnomo, kiu ne estas familia nomo (do ĉe la homnomo "Julio Baghy" nur "Julio" estas la persona nomo).

toponimo --> loknomo

Bone. Denove pli oftas en Esperanto "toponimio", pri kiu ni eĉ jam havas linion:

toponimi·o → scienc·o pri lok·nomoj, lok·nom·a scienc·o

Tamen ĉi tiun linion mi ŝanĝus al

toponimi·o → lok·nom·o·scienc·o

"Scienco pri loknomoj" ŝajnas iom tede longa, kiam oni povas diri simple "loknomoscienco". "Loknoma scienco" ŝajnas iom malpreciza: Ĝi povus esti komprenata kiel "scienco rilata al loknomoj" anstataŭ "scienco pri loknomoj".

onomastiko --> studo pri propraj nomoj

Ĉi tiu laŭ mi povas esti simple "nomscienco".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2009, 8:51:47 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto kaj Marcos! Mi registris la liniojn.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages