Re: (la bona lingvo) R: indigxeno

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 10, 2008, 7:31:18 PM7/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

>Ronaldo:
>>Se la itala kaj hispana ne distingas indigxenon disde ennaskito
>>(germane: einheimisch / eingeboren), tio ne gxenu nin. La angla
>>ekzemplo ecx parolas pri gefiloj de ennaskitoj, se mi ne eraras
Antonio:
>la germana termino estas, laux mi, suficxe trafa, samkiel la responda
>esperanta vorto "ennaskito".


cxu suficxe aw suficxe ?

Cetere mi emas emfazi ke "ennaskito" estas "eingeborene" dum
"einheimisch" estas "indigxena".
Cxiuj indigxenoj estas ennaskitoj, sed ne cxiuj ennaskitoj estas
indigxenaj

>Ronaldo:
>>cetere mi ne scias cxu ci prave uzis la vorton "konstante". Ja foje
>>indigxeno logxas en alia lando dum iom da jaroj aw dum kelkaj
>>semajnoj jare. Tamen ri restas indigxeno
>
Antonio:
>mi intencis diri "fikse", en la senco, ke ne temas pri pas-logxado.
>
>Ronaldo:
>>lokulo estas ajna ulo loka, do iu kiu logxas en la vilagxo aw lando.
>>indigxeno estas (law PIV kaj mi), homo de kiu gepatro(j) kaj
>>geavoj kaj pragepatroj ankaw logxis en la lando
>
>Antonio:
>se ne temus pri peza vorto, oni povus diri "lok-naskito".

kiusence, kaj kial?

Ronaldo:
>>cxu ne almenaw _land_ulo?
>
>Antonio:
>jes, kvankam landano povus pensigi pri sxtataneco.

por tio nepre uzindas io kun "naciec", cxu jes?

Antonio:
>dum "indigxeno" (almenaux en la itala, sed versxajne ankaux en aliaj
>lingvoj) havas negativan nuancon,

cxu bona mondlingvo bezonas vortojn kun negativaj nuancoj? Ni ja
jam havas fi- kaj -acx-

>"autoktono" estas neuxtra vorto, komence uzita por indiki la lokajn,
> neimportitajn specojn

speciojn cxu ?

> kaj produktojn, sen pritakso de kompara valoro.

pritakso de kompara valoro ?

>La itala legxaro distingas nur inter "civitanoj" kaj "fremduloj" (noto: la
>civitanoj de Euxropa Unio ne estas "fremduloj", sed "euxropaj civitanoj",
>preskaux tute samrajtaj kiel la italaj civitanoj;

cxu "civitanoj" estas homoj de itala nacieco ?

gxis, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 11, 2008, 10:05:49 AM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>se ne temus pri peza vorto, oni povus diri "lok-naskito".

Ronaldo:
>kiusence, kaj kial?

Antonio:
en la senco "loke naskita", por emfazi, ke ne temas pri enmigrinto

Ronaldo:
>>cxu ne almenaw _land_ulo?

Antonio:
>jes, kvankam landano povus pensigi pri sxtataneco.

Ronaldo:


>por tio nepre uzindas io kun "naciec", cxu jes?

Antonio:
unu afero estas nacieco (aparteno al difinita gento), alia afero sxtataneco aux civitaneco (aparteno al difinita sxtato/ lando/ regno). Ekzemple, en Italio vivas centmiloj da homoj kiuj estas (ekde pluraj jarcentoj) laux nacieco germanoj, slovenoj, francoj, albanoj, ktp, sed laux civitaneco/ sxtataneco italoj. La plej okulfrapa (kvankam iel paradoksa) ekzemplo estas la hebrea komunumo de Romo, kies anoj vivas tie de pli ol du mil jaroj, tute nemiksite kun la loka logxantaro: nuntempe ili estas certe la plej "indigxenaj", "auxtoktonaj" pralogxantoj de Romo, se oni konsideras ke estas tre malfacile trovi en Romo ecx nur triageneracian "romanon" (persone: mia filo naskigxis en Romo, mi naskigxis en Romo, sed miaj gepatroj naskigxis en Sicilio).
Laux la itala konstitucio, kelkaj rajtoj estas rezervitaj al la "civitanoj" (sendepende de ilia nacieco):
- egaleco antaux la legxo, sen distingo pri sekso, pri raso, pri lingvo, pri religio, pri politikaj opinioj, pri personaj kaj sociaj kondicxoj;
- rajto je laboro;
- libero cirkuli kaj restadi en cxiu ajn parto de la nacia teritorio;
- libero eliri el la lando
- rajto je paca kunveno;
- libero de asociigxo; ktp

aliaj rajtoj estas rekonataj al cxiuj, sendepende ne nur de nacieco, sed ankaux de sxatataneco:
- netusxeblaj rajtoj de la homo;
- persona libero;
- netusxeblo de la hejmo;
- libero kaj la sekreteco de la korespondajxoj kaj de cxiu ajn alia formo de komunikado;
- religia libero;
- libero manifesti sian penson;
- rajto procesi por la protekto de siaj rajtoj kaj lauxlegxaj interesoj;
- rajto je jura sindefendo;
ktp

Antonio:
>dum "indigxeno" (almenaux en la itala, sed versxajne ankaux en aliaj
>lingvoj) havas negativan nuancon,

Ronaldo:


>cxu bona mondlingvo bezonas vortojn kun negativaj nuancoj? Ni ja
jam havas fi- kaj -acx-

Antonio:
mi ne intencis paroli pri la vortoj kiuj per si mem havas negativan signifon (sxtelisto, putino ktp), sed pri tiuj vortoj, kiuj malgraux teoria "neuxtraleco" estas sentataj kiel ofendaj en difinita socio. Ekzemple, la itala vorto "extracomunitario" = "eksterkomunumano" (en la senco "neapartenanto al Euxropa Unio") teorie difinas en neuxtra maniero cxiun ajn, kiu ne estas civitano de unu el la sxtatoj de Euxropa Unio; sed praktike gxi estas sentata en Italio kiel sinonimo de "malricxa kaj kontrauxlegxa enmigrinto". Same, la itala vorto "indigeno" = "indigxeno" estas sentata kvazaux sinonimo de "primitivulo" aux "sovagxulo"

Antonio:


>"autoktono" estas neuxtra vorto, komence uzita por indiki la lokajn,
> neimportitajn specojn

Ronaldo:
>speciojn cxu ?

Antonio:
laux la listo:
speci-o --> (best-a aŭ kreskaĵa) spec-o, spec-o, spec-o-famili-o

Antonio:


> kaj produktojn, sen pritakso de kompara valoro.

Ronaldo:


>pritakso de kompara valoro ?

Antonio:
kompara pritakso de valoro

Antonio:


>La itala legxaro distingas nur inter "civitanoj" kaj "fremduloj" (noto: la
>civitanoj de Euxropa Unio ne estas "fremduloj", sed "euxropaj civitanoj",
>preskaux tute samrajtaj kiel la italaj civitanoj;

Ronaldo:


>cxu "civitanoj" estas homoj de itala nacieco ?

Antonio:
mi respondis supre.

Gxis
Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages