Nomoj de nacioj

2 views
Skip to first unread message

Nakai Cuneo

unread,
Dec 24, 2008, 7:03:29 AM12/24/08
to er...@yahoogroups.jp, la-bona...@googlegroups.com, pro...@yahoo.com, joseanton...@gmail.com
Saluton al gesinjoroj:
 
NAKAI Tuneo demandas al vi. Bonvole lasu min auxdi viajn opiniojn aux respondojn:
 
1) En Olimpiaj Ludoj, japanaj spektantoj subtenas elbusxante kaj kriante "Nippon, Nippon" al japanaj teamoj de diversaj ludoj. Reala nomo de Japanio estas Nihon aux Nippon.
Kiam spektantoj de Koreio, Cxinio, Hindio, Anglio, Germanio, Nederlando kaj Usono volas kuragxigi teamojn de siaj nacioj, kiel elbusxante kuragxigas ili sianjn teamojn?  Cxu ili krias "Hanguk", "Jxonguxo", "Hindu, India aux Barato", "England aux Briton", "Deutsch", "Netherland aux Holland", "USA aux Yankee"?
 
2) Estas multaj nacioj kiuj estas vokitaj diference de la realaj naciaj nomoj. Mi pensas ke esperantaj vortoj de naciaj nomoj en la mondo devas esti faritaj esperantmaniere uzante realaj nomoj.  ekz. Niponio por Japanio. Kio estas viaj opinioj? Malfacile fari estas nacio de Usono, Gxi eblas resti Usono, mi pensas.
 
Amike,

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2008, 7:24:12 AM12/24/08
to la-bona...@googlegroups.com, er...@yahoogroups.jp, pro...@yahoo.com, joseanton...@gmail.com
Kara Nakai Cuneo,
2) Estas multaj nacioj kiuj estas vokitaj diference de la realaj naciaj nomoj. Mi pensas ke esperantaj vortoj de naciaj nomoj en la mondo devas esti faritaj esperantmaniere uzante realaj nomoj.  ekz. Niponio por Japanio. Kio estas viaj opinioj?
Ekzistas ankaŭ la mala opinio, ke la nomoj devas esti kiel eble plej internacie rekoneblaj. Eble per ekvilibro inter ĉi tiuj du fortoj la sistemo de Esperanto restos praktike uzebla.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Dec 24, 2008, 12:06:20 PM12/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Vere estas, ke "Nipon/o" au "Nihon/o " estus kelkrilate pli kontentiga, ol "Japan/uj/o", same kiel, ekzemple, "Portugal/o", ol "Portugal/uj/o". Mi tamen proponas, ke ni plu rekomendu la formojn "Japan/uj/o" kaj "Portugal/uj/o", do, ke tiujn ni ne enmetu paragrafkape en nian tabelon, simple pro tio, ke ili estas en Esperanto la kutimaj. 
    Se ni devus eknomi iun landon au iun genton en Esperanto ankorau sennoman, ni povus shancelighi inter nomo "internacie" rekonebla, kiam tia ekzistas (ofte ne ekzistas iu tia), kaj, se tiu ne mem similas la "internacian",  nomo simila al la nomo en la propra lingvo de la nomota lando au gento. Pri chiu aparta okazo necesus aparte pripensi. Ni atentu, ke pri kelkaj unu nomo propralingva ne ekzistas, au pro tio, ke la lando au gento estas pli-ol-unu-lingva, au pro tio, ke interne de unu sama lingvo diversaj formoj kunpushighas, au... (pliaj kauzoj eblas, pro kiaj unu sama loko estas pli-ol-unu-noma). Ekzemple mi loghas en distriktaro francalingve nomata lau la tie fluanta rivero "Yonne" <jon>, do "département de l'Yonne" <departoman' doljon'>, sed en la sama lingvo la responda adjektivo (egale pri la rivero kaj pri la distriktaro) estas "icaunais" <ikone'> ;  pri chi tiu estas al mi klare, ke la Esperanta radiko devas esti "Ikaun/" (la kialoj chi tie ne gravas), sed pri multaj aliaj Francujaj distriktaroj au riveroj, au provincoj, k. t. p., mi ne havas pretan respondon.
     Mi supozas, ke chiuj konsentos, ke prave oni Esperantigis, ekzemple, "Magyar/ország"-on (<madjar or  sa ag>) al "Hungar/uj/o", ne al "Madjar/uj/o", kaj ke Egiptujon oni ne nomas "Misr/o" au "Misr/o/land/o". Iuj aliaj elektoj estis malpli nepraj ;  se ili estas jam firme faritaj, ni ne rekomendu shanghon.
 
     Sed, dum pri la formo de la radikoj oni eble povas, respektive estus povintaj havi diversajn opiniojn, oni en la nomoj de landoj same kiel en alispecaj vortoj ne malatentu la gheneralajn regulojn de la uzata lingvo. Speciale oni memoru, ke en Esperanto oni el radiko landon nomanta ricevas la nomon de landano per la sufikso "an/", kaj el radiko landanon nomanta la nomon de la lando per la sufikso "uj/". Do, el landonoma radiko "Nihon/" la lando estus nomebla "Nihon/o" (ne "Nihonio" !) kaj homo el tiu lando "Nihon/an/o", sed el landanonoma radiko "japan/" la lando estas nomebla nur per "Japan/uj/o" (ne "Japanio" !).
     

2008/12/24 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Andreas Kueck

unread,
Dec 25, 2008, 1:43:14 AM12/25/08
to la bona lingvo
On 24 Dez., 13:03, "Nakai Cuneo" <t-na...@t07.itscom.net> wrote:

> Mi pensas ke esperantaj vortoj de naciaj nomoj en la mondo devas esti
> faritaj esperantmaniere uzante realaj nomoj.  ekz. Niponio por Japanio. Kio
> estas viaj opinioj?

Ghojan kristnaskon!

En la sekva teksto mi deiras de la nomo de la popolano, do de "japano"
resp. "nipono".

Tre kredeble "nipono" jam ne estas rigardebla kiel vorto fremda en la
senco de Regulo 15, char de 2007 la vorto "japano" estas oficiala
vorto. Ghin oni nepre povas rigardi kiel oficiale fiksitan formon de
la lau Regulo 15 uzebla vorto. Sekve oni ech prave povas malrekomendi
aliajn eblajn formojn (inkluzive de "nipono"). Oni povus rigardi tiajn
aliajn formojn kiel "formojn novajn" en la senco de la Antauparolo al
la Fundamento: "Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au
alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos
forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon
novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

Resumo: Pro la jama oficialeco de "japano" aliaj samsignifaj vortoj
estas rigardeblaj kiel formoj novaj, kiuj antau ekuzo bezonas ian
aprobon de la Akademio (legha bazo: supre citita teksto de la
Antauparolo alla Fundemento). Okaze de "nipono" tia aprobo ankorau ne
estis.

Bonvole atentu pri tio, ke tio chi estas mia interpreto de la normaro
valida por Esperanto.

Pli da ekzemploj (interalia "hhino") ktp.:
< http://www.ipernity.com/blog/55667/114561 >

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Dec 25, 2008, 7:14:12 AM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/12/25 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

On 24 Dez., 13:03, "Nakai Cuneo" <t-na...@t07.itscom.net> wrote:

> Mi pensas ke esperantaj vortoj de naciaj nomoj en la mondo devas esti
> faritaj esperantmaniere uzante realaj nomoj.  ekz. Niponio por Japanio. Kio
> estas viaj opinioj?

Ghojan kristnaskon!

[...]

Bonvole atentu pri tio, ke tio chi estas mia interpreto de la normaro
valida por Esperanto.

Pli da ekzemploj (interalia "hhino") ktp.:
< http://www.ipernity.com/blog/55667/114561 >
 
     Chi tiun tekston de Andreo antau nelonge mi legis, kun admiro. Kvankam pri iuj punktoj, inter kiuj kelkaj tre gravaj (kaj inter kiuj la demando pri "hhin/o", kiu ne sidas inter la tre gravaj), mi firme malkonsentas, mi devas laudi pro la precizeco kaj la klareco. Mi rekomendas, ke ankau niaj ceteraj amikoj iru kaj legu tiun tekston kaj aliajn similajn de Andreo.
 
      Ankau mi sendas al chiuj okaze de Kristansnasko chiajn bondezirojn.

     Amike salutas                                            Francisko

Andreas Kueck

unread,
Dec 25, 2008, 8:59:41 AM12/25/08
to la bona lingvo
On 25 Dez., 13:14, "Fra Simo" <fras...@gmail.com> wrote:
> 2008/12/25 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

> > Bonvole atentu pri tio, ke tio chi estas mia interpreto de la normaro
> > valida por Esperanto.
>
> > Pli da ekzemploj (interalia "hhino") ktp.:
> > <http://www.ipernity.com/blog/55667/114561>
>
>      Chi tiun tekston de Andreo antau nelonge mi legis, kun admiro.

Kial?

> Kvankam
> pri iuj punktoj, inter kiuj kelkaj tre gravaj (kaj inter kiuj la demando pri
> "*hhin/o*", kiu ne sidas inter la tre gravaj), mi firme malkonsentas,

Chu vi malkonsentas pri tio, kiel mi komprenis la cititajn normojn
(Bulonjan Deklaracion, Antauparolon al la Fundamento, Fundamenton)?

Mi ne audacas aserti, ke mia interpreto estas ne-erara. Tial mi petas
pri ghustigoj.

Au chu vi malkonsentas pri tio, kio sekvas el la normoj mem?

> mi
> devas laudi pro la precizeco kaj la klareco.

Dankon.

> Mi rekomendas, ke ankau niaj
> ceteraj amikoj iru kaj legu tiun tekston kaj aliajn similajn de Andreo.

Pri komentarioj mi tre ghojus.

> *      Ankau mi sendas al chiuj okaze de Kristansnasko chiajn bondezirojn.*

Dankon.

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Dec 25, 2008, 3:40:28 PM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
From: "Fra Simo"

> Speciale oni memoru, ke en Esperanto oni el radiko landon nomanta

> ricevas la nomon de landano per la sufikso "*an/*", kaj el radiko
> landanon nomanta la nomon de la lando per la sufikso "*uj/*". Do, el
> landonoma radiko "*Nihon/*" la lando estus nomebla "*Nihon/o*"
> (ne "*Nihonio*" !) kaj homo el tiu lando "*Nihon/an/o*", sed el
> landanonoma radiko "*japan/*" la lando estas nomebla nur per
> "*Japan/uj/o*" (ne "*Japanio*" !).

Mi ne vere komprenas tiun malsxaton de la finajxo -io. Mi tute ne vidas
kialon uzi la saman vorton por kaj lando kaj arbo, kaj ujo.
Esperantujo ne estas lando, sed ajna ujo en kiu oni parolas Esperanton,
kaj estus nur konsekvence(?) fari same cxe germanujo, francujo, ktp

From: Andreas Kueck

> Tre kredeble "nipono" jam ne estas rigardebla kiel vorto fremda
> en la senco de Regulo 15, char de 2007 la vorto "japano" estas
> oficiala vorto.

?? X ne estas rigardebla fremda cxar Y estas oficiala? (kaj ecx maljam de
2007)

> Ghin [="japano"] oni nepre povas rigardi kiel oficiale fiksitan formon de


> la lau Regulo 15 uzebla vorto. Sekve oni ech prave povas malrekomendi
> aliajn eblajn formojn (inkluzive de "nipono"). Oni povus rigardi tiajn
> aliajn formojn kiel "formojn novajn"

cxu vi celas "vortojn MALnovajn" ?

> en la senco de la Antauparolo al la Fundamento: "Se ia autoritata
> centra institucio

bedawrinde ni ne havas tian ;-) [ni nur havas plotonon da akademianoj,
kiujn elektis neniu ekster la akademio]

> trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna,
> ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi
> formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

> Resumo: Pro la jama oficialeco de "japano" aliaj samsignifaj vortoj
> estas rigardeblaj kiel formoj novaj, kiuj antau ekuzo bezonas ian
> aprobon de la Akademio (legha bazo: supre citita teksto de la
> Antauparolo alla Fundemento). Okaze de "nipono" tia aprobo ankorau
> ne estis.

La demando por mi estas, cxu "nipono" estas konsiderinde pli bona
ol "japano". Mi vidas nur du punktetojn: Nippon estas la enlanda nomo,
kaj ne interpreteblas kiel "ano de japo"

> Bonvolu atenti pri tio, ke tio chi estas mia interpreto de la normaro
> valida por Esperanto.

kompreneble
gxis, Ronaldo

Fra Simo

unread,
Dec 25, 2008, 4:22:16 PM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/12/25 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>


On 25 Dez., 13:14, "Fra Simo" <fras...@gmail.com> wrote:

> > <http://www.ipernity.com/blog/55667/114561>
>
>      Chi tiun tekston de Andreo antau nelonge mi legis, kun admiro.
Kial?
     Pro la precizeco kaj la klareco, kiel pli malsupre mi skribis :

> mi
> devas laudi pro la precizeco kaj la klareco.
 
     Pli multon pri la demandoj al tio ligitaj mi ne povas, pro tempomanko, skribi nun.
 
     Amike salutas                    Francisko

Renato Corsetti

unread,
Dec 25, 2008, 5:15:28 PM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Mi ne vere komprenas tiun malsxaton de la finajxo -io. Mi tute ne vidas
kialon uzi la saman vorton por kaj lando kaj arbo, kaj ujo.

Io havas pli da funkcioj. Por komenci estas la tabelvorto "io" kaj poste filozofo/filozofio, kaj amaseto da aliaj signifoj ĉiam de la speco sciencisto/scienco aŭ homo/ideo (demokrato/demokratio), ktp.

Ĝenerale ĝi estas aparte malbona ĉar ĝi detruas la sistemon de Esperanto kaj ne plu komprenigas ĝin al novaj lenrnatoj (Bolivio/Francio/Ĉilio/Germanio...).

Se oni volas plibonigi Esperanton, oni respondu: unue provu plibonigi la nederlandan.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Dec 25, 2008, 5:33:27 PM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/12/25 ro-esp


Mi ne vere komprenas tiun malsxaton de la finajxo -io.
     Nek tiu "io", nek la el ghi eltirebla "i/" (kiuj ne estas "finajho" samasence kiel "{o, a, e, i, as, is, os, us, u}" !) havas eblan formon de sufikso (ili ne konsistas el vokalo kaj posta konsonanto au konsonantogrupo). Do "i/" nek estas, nek povas esti Esperanta vortero, kvankam iuj radikoj ja povas finighi per vokalo i .
     Kiel maniero fari landonomon el landanonomo ghi  estas nepre malkonforma al la Fundamento, char oni tie legas : "La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo". Vidu mian kontribuajhon al la tiutema libro de Anna Lowenstein !
Mi tute ne vidas
kialon uzi la saman vorton por kaj lando kaj arbo, kaj ujo.
    Suficha kialo estas, ke ghuste tiel estas difinite en la Universala Vortaro,, ke do tiel okazas en la lingvo internacia, kutime nomata Esperanto.
 
Esperantujo ne estas lando, sed ajna ujo en kiu oni parolas Esperanton,
     Mi ne konsentas.  Se mi enshovas mian kapon en iun skatolon kaj en tiu ion Esperante diras, ghi per tio ne ighas "Esperantujo".
     Mi tamen konsentas, ke la vorto "Esperant/uj/o" estas malfacile pravigebla. "Esperantujo" ja (metafore !) estas lando, sed la anoj de tiu lando ne estas "esperant/o/j". Pli klara estas la kelkfoje uzata "Esperant/o/land/o".
kaj estus nur konsekvence(?) fari same cxe germanujo, francujo, ktp
     En la PIV-a lingvo la (pro aliaj kialoj ne ebla !) sufikso "i/" ne havas nur tri sencojn au signifojn, sed ja almenau ok.
From: Andreas Kueck

> en la senco de la Antauparolo al la Fundamento: "Se ia autoritata
> centra institucio

bedawrinde ni ne havas tian ;-)
      Ankau mi opinias, ke la Lingva Komitato, fondita tuj post la verkado de la "Antauparolo", do same la nuna Akademio, kiu estas ties daurigo, ne estas la "autoritata centra institucio", pri kiu tie temas. La kunteksto komprenigas, ke oni pensas pri iu posta, fora epoko.
[ni nur havas plotonon da akademianoj,
kiujn elektis neniu ekster la akademio]
     Estus ankotrau pli ache, se la anojn de la Akademio elektus chiuj ajn dezirantoj.  Ne pro hazardo preskau chiuj akademioj mem elektas siajn anojn, au tiujn ricevas de iu alia, pli alta institucio.
 
[...] Mi vidas nur du punktetojn: Nippon estas la enlanda nomo,
     Pro tio vi uzu ghin tiam, kiam vi estas parolanta per la tiulanda lingvo.
kaj ne interpreteblas kiel "ano de japo".
     Kio do estas "jap/o" ?  Kaj chu "nippon" ne estus rekomprenabla kiel ia "ono" ?
     Jam sensherce : mi konsentas, ke estas pli bone, ke iu radiko ne finighu per literoj samaj, kiel tiuj de sufikso au iu alia mallonga vortero (kaj mi konsentas, ke tio malpli gravas pri samlitereco kun  "on/", ol kun iu alia sufikso). Sed oni ne povas fari el tio nepre severan regulon : Fundamentaj estas "akr/", "akrid/" ;  "apr/", "April/" ;  "av/", "avar/" ;  k. m. a.
 
     Amike salutas                                Francisko
330.gif
360.gif

Andreas Kueck

unread,
Dec 26, 2008, 1:05:31 AM12/26/08
to la bona lingvo
On 25 Dez., 21:40, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> From: Andreas Kueck
>
> > Tre kredeble "nipono" jam ne estas rigardebla kiel vorto fremda
> > en la senco de Regulo 15, char de 2007 la vorto "japano" estas
> > oficiala vorto.
>
> ?? X ne estas rigardebla fremda cxar Y estas oficiala? (kaj ecx maljam de
> 2007)

Mi skribis: "... vorto fremda en la senco de Regulo 15, char de 2007
la vorto 'japano' estas oficiala vorto." Per tio chi mi volas esprimi
jenon: Supoze ke estas pluraj ebloj uzi vorton fremdan lau Regulo 15
en Esperanto, ekzemple "japano", "nipono", "nihono" k. c. Se nun la
Akademio oficialigas unu el tiuj chi ebloj (en la ekzemplo "japano"),
tiam la aliaj ebloj jam ne estas rigardeblaj kiel vortoj fremdaj
uzeblaj lau Regulo 15: La Akademio ja per la oficialigo "fiksis" tiun
vorton, kiu estas (eble ech estu) uzebla.

> > Ghin [="japano"] oni nepre povas rigardi kiel oficiale fiksitan formon de
> > la lau Regulo 15 uzebla vorto. Sekve oni ech prave povas malrekomendi
> > aliajn eblajn formojn (inkluzive de "nipono"). Oni povus rigardi tiajn
> > aliajn formojn kiel "formojn novajn"
>
> cxu vi celas "vortojn MALnovajn" ?

Ne. La esprimo "formo nova" ne rilatas al io lau-aghe nova, sed al
tio, ke temas pri formo alia ol tiu, kiu estas fiksita de au la
Fundamento au de oficiala aldono al ghi.

> > en la senco de la Antauparolo al la Fundamento: "Se ia autoritata
> > centra institucio

Kiel chi tia la nuna Akademio de Esperanto estas rigardebla.

> > trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna,
> > ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi
> > formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."
> > Resumo: Pro la jama oficialeco de "japano" aliaj samsignifaj vortoj
> > estas rigardeblaj kiel formoj novaj, kiuj antau ekuzo bezonas ian
> > aprobon de la Akademio (legha bazo: supre citita teksto de la
> > Antauparolo alla Fundemento). Okaze de "nipono" tia aprobo ankorau
> > ne estis.
>
> La demando por mi estas, cxu "nipono" estas konsiderinde pli bona
> ol "japano".

Pri tio chi jam cerbumis la Akademianoj kaj (kiel institucio) decidis
favore al "japano".

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 26, 2008, 1:26:45 AM12/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

>> La demando por mi estas, cxu "nipono" estas konsiderinde pli bona
>> ol "japano".

> Pri tio chi jam cerbumis la Akademianoj kaj (kiel institucio) decidis
> favore al "japano".

Jes. La chefa kaj absolute decidiga faktoro por la vorto "japano",
kiam la Akademio elektis tiun vorton por enmetado en la Universalan
Vortaron, estis kompreneble la fakto, ke tiu vorto estas de praktike
chiam uzata en Esperanto, dum "nipono/Nipono" au "nihono/Nihono" havas
nur treege marghenan uzatecon. Efektive apenau estis parolo pri aliaj
formoj.

Mi ege miras, ke oni chi-liste malshparas energion pri diskutado,
chu oni diru "japano" au ion alian. Tiu demando estas jam delonge
respondita de la Esperanta popolo. La fina decido de la Akademio
estis nura formalajho. Ghi okazis praktike automate.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 26, 2008, 4:55:18 AM12/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Mi ne vere komprenas tiun malsxaton de la finajxo -io. Mi tute ne vidas
> kialon uzi la saman vorton por kaj lando kaj arbo, kaj ujo.
> Esperantujo ne estas lando, sed ajna ujo en kiu oni parolas Esperanton,
> kaj estus nur konsekvence(?) fari same cxe germanujo, francujo, ktp
Mi tute samopinias.
La sufikso -io estas simple neologismo, parte jam agnoskita.
*Ne temas pri malrespekto de la Fundamento.*
J-K Rinaldo


Andreas Kueck

unread,
Dec 26, 2008, 7:04:26 AM12/26/08
to la bona lingvo
On 26 Dez., 10:55, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> La sufikso -io estas simple neologismo, parte jam agnoskita.

Jes. La Akademio oficiale jam ne malkonsilas oficiale la uzadon de "-
io" anstatau ebla "-ujo" che landnomoj (lau "Aktoj II").

> *Ne temas pri malrespekto de la Fundamento.*

En la Antauparolo al la Fundamento estas teksto, lau kiu la prilingve
autoritata institucio rajtas proponi formojn novajn. Okaze de "-
io" (anstatau ebla "-ujo" che landnomoj) tre kredeble temas pri tia
formo nova (= "neologismo" lau Zamenhofa kompreno).

Tial lau la normaro aktuale valida por Esperanto "-io" (anstatau ebla
"-ujo" che landnomoj) ne estas "kontrau-legha". Kompreneble la
"ujistoj" rajtas kampanji favore al "-ujo" au almenau favore al ne-
partieca lingvo-uzo (pri landnomoj uzataj en UEA-dokumentoj k. c.) kaj
klopodi shanghi la nunan leghan situacion. Por chi lasta ili devus igi
la Akademion laue decidi ...

Mi mem ne rigardas min kiel "ujiston", sed mi ordinare uzas "-ujo",
kiam tio chi eblas.

--
Andreas Kueck








Dirk Bindmann

unread,
Dec 26, 2008, 8:12:43 AM12/26/08
to Andreas Kueck
Je 2008-12-26, 13:04,
skribis Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>:

> Mi mem ne rigardas min kiel "ujiston", sed mi ordinare uzas "-ujo",
> kiam tio chi eblas.

Kiam tio ne eblas?

Mi konscie uzas "-io". Pro lingvokulturaj kialoj.

Kore
Dirk

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2008, 8:24:31 AM12/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dirk:
Mi konscie uzas "-io". Pro lingvokulturaj kialoj.
Ĉu pro tio ke unuopaj landoj ne apartenas al ties plej forta etno?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Dec 26, 2008, 11:24:28 AM12/26/08
to la bona lingvo
On 26 Dez., 14:12, Dirk Bindmann <dirk_bindm...@gmx.de> wrote:
> Je 2008-12-26, 13:04,
> skribis Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>:
>
> > Mi mem ne rigardas min kiel "ujiston", sed mi ordinare uzas "-ujo",
> > kiam tio chi eblas.
>
> Kiam tio ne eblas?

Ekzemple kiam en alighilo au similo mi devas elekti el listo, en kiu
estas proponata ne "Germanujo", sed "Germanio".

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Jan 11, 2009, 7:06:16 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo skribis:

> 1) En Olimpiaj Ludoj, japanaj spektantoj subtenas elbusxante kaj
> kriante "Nippon, Nippon" al japanaj teamoj de diversaj ludoj. Reala
> nomo de Japanio estas Nihon aux Nippon.
> Kiam spektantoj de Koreio, Cxinio, Hindio, Anglio, Germanio,
> Nederlando kaj Usono volas kuragxigi teamojn de siaj nacioj, kiel
> elbusxante kuragxigas ili sianjn teamojn? Cxu ili krias "Hanguk",
> "Jxonguxo", "Hindu, India aux Barato", "England aux Briton",
> "Deutsch", "Netherland aux Holland", "USA aux Yankee"?

La norvegoj krias "Heia Norge!". "Heia" (pron. heja) estas interjekcio, kiu
ofte suficxas por kuragxigi. Tamen oni postmetas cxu la nomon de la lando,
cxu la nomon de la sportisto, kiun oni kuragxigas. Lastatempe oni eble
ankaux ritme diradas nur "Nor-ge, Nor-ge ...!". Kurioze, la nomon de la
itala partio "Forza Italia" oni norveglingve redonas per "Heia Italia".

> 2) Estas multaj nacioj kiuj estas vokitaj diference de la realaj
> naciaj nomoj. Mi pensas ke esperantaj vortoj de naciaj nomoj en la
> mondo devas esti faritaj esperantmaniere uzante realaj nomoj. ekz.
> Niponio por Japanio. Kio estas viaj opinioj?

Por ilustri la problemon mi dauxrigas mian klarigadon. La finnlingvaj
finnlandanoj kuragxigas dirante "Hyvä Suomi!". "Hyvä" signifas "bona" (aux
"bone"?), kaj Suomi estas la finna nomo de Finnlando. La svedlingvaj
finnlandanoj kuragxigas dirante "Heja Finland!". (Harri aux alia
kompetentulo korektu, se mi eraras.) Ankaux Svislando estas malsame nomata
en la oficialaj lingvoj de la lando mem. Do mi aligxas al la opinio, ke ni
konsideru kaj internaciecon kaj propralandan uzon. Oni jam menciis kelkajn
ekzemplojn de internaciaj formoj (Japanujo, Egiptujo). Ekzemplo de
propralanda formo estas Kartvelujo, kiu en multaj okcident-euxropaj lingvoj
nomigxas Georgia kaj en la rusa Gruzija.

Cxi tiun kaj aliajn mesagxojn mi skribas, ne povante tuj sendi ilin, kaj ne
sciante, kiam mi havos la okazon sendi ilin.

Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 11, 2009, 7:40:03 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> La norvegoj krias "Heia Norge!". "Heia" (pron. heja) estas interjekcio, kiu
> ofte suficxas por kuragxigi. Tamen oni postmetas cxu la nomon de la lando,
> cxu la nomon de la sportisto, kiun oni kuragxigas. Lastatempe oni eble
> ankaux ritme diradas nur "Nor-ge, Nor-ge ...!". Kurioze, la nomon de la
> itala partio "Forza Italia" oni norveglingve redonas per "Heia Italia".

Chu kurioze? Lau mia scio tio estas preciza kaj ghusta traduko de la
signifo de "Forza Italia".

Kurioze estas tamen, ke politika partio havas tian nomon...

> Por ilustri la problemon mi dauxrigas mian klarigadon. La finnlingvaj
> finnlandanoj kuragxigas dirante "Hyvä Suomi!". "Hyvä" signifas "bona" (aux
> "bone"?), kaj Suomi estas la finna nomo de Finnlando. La svedlingvaj
> finnlandanoj kuragxigas dirante "Heja Finland!". (Harri aux alia
> kompetentulo korektu, se mi eraras.) Ankaux Svislando estas malsame nomata
> en la oficialaj lingvoj de la lando mem. Do mi aligxas al la opinio, ke ni
> konsideru kaj internaciecon kaj propralandan uzon. Oni jam menciis kelkajn
> ekzemplojn de internaciaj formoj (Japanujo, Egiptujo). Ekzemplo de
> propralanda formo estas Kartvelujo, kiu en multaj okcident-euxropaj lingvoj
> nomigxas Georgia kaj en la rusa Gruzija.

Ech eblas reiri al Norvegujo por trovi plian okazon similan al
Finnlando kaj Svislando. Norvegujo ja nomighas respektive "Norge" kaj
"Noreg" en la du formoj de la norma Norvega lingvo. Elekti en
Esperanto unu el tiuj du super la alia, povus kauzi akrajn
protestojn de tiuj Norvegoj, kiuj mem preferas la alian.

Landoj, kiuj nomighas en Esperanto lau pli-malpli unike propra
loka nomo ("Kartvelujo", "Kimrujo"...) estas klara malplimulto.
Ordinare la Esperantaj nomoj bazighas sur internaciaj formoj,
kiuj nemalofte estas tute aliaj ol la lokaj nomoj. Tute bonege,
ke statas tiel en internacia lingvo.

Antonio De Salvo

unread,
Jan 11, 2009, 9:04:27 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

Otto skribis:

> La norvegoj krias "Heia Norge!". "Heia" (pron. heja) estas interjekcio,
kiu
> ofte suficxas por kuragxigi. Tamen oni postmetas cxu la nomon de la lando,
> cxu la nomon de la sportisto, kiun oni kuragxigas. Lastatempe oni eble
> ankaux ritme diradas nur "Nor-ge, Nor-ge ...!". Kurioze, la nomon de la
> itala partio "Forza Italia" oni norveglingve redonas per "Heia Italia".

Bertilo Wennergren:


>Chu kurioze? Lau mia scio tio estas preciza kaj ghusta traduko de la
signifo de "Forza Italia".
>Kurioze estas tamen, ke politika partio havas tian nomon...


Nu, antaux la fondo de la partio "Forza Italia" (lauxvorte, Forton Italio),
la italaj sportaj zelotoj kutimis lancxi tiun krion por subteni siajn
favoratojn; nun ne plu, gxuste cxar alie oni riskus kolorigi la krion per
politika nuanco.
La nomo de la partio estis intence elektita, siatempe, por substreki la
"patriotisman" karakteron de la nova formacio.

Pri la krio "heja", mi devas aldoni duan kuriozajxon.
Dum la fasxisma epoko, kiam la regximo strebadis anstatauxigi la fremdajn
vortojn en la komunuza lingvo, oni forigis en Italujo la krion "hip hip
hura" kaj oni enkondukis "eja", ecx kun emfaza ripeto sekvata de kompletigo,
kaj oni kriadis "eja, eja, alalà" ("eja" venas el la latinaj interiecioj
"eia" aux "heia", siavice el la greka "eia"). Nuntempe, se oni hazarde
auxdus la krion "eja!", oni tuj pensus pri nostalgiulo de fasxismo...

Cetere, la krivortoj "eja, alalà" estis uzitaju ankaux en esperanta teksto,
en la traduko (fare de Luigi Minnaja, en 1938) de peco de poeziajxo de
Gabriele D'Annunzio:

LA MOKO DE BUCCARI
(el “La kanzono de Karnaro”)


Ni estas tridek el samsorto,
tridekunu kun la morto.
Eja, lasta! Alalà!

Ni estas tridek sur tri sxeloj,
sur tri lignoj de pontono:
hepat’ seka, dura koro,
hauxto dura, dura frunto;
pretaj man’, armil’, motoro,
kaj la mort’ en sama faro.
Eja, karno de Karnaro!
Alalà!

Per hostio trikolora
cxiu ja komuniigxis.
Kvazaux vundo cxiam fresxa
ardas rugxo cxe l’ rip-aro,
donas verdo malespera
forton pli al gala amaro.
Eja, salo de Karnaro!
Alalà!

Cxiuj reen, aux neniu.
Se la tridek ne revenas,
reen la tridekunua,
kies timo nin ne prenas,
kun en mano semo plua,
aljxetota al sulka avaro.
Eja, fundo de Karnaro!
Alalà!

Gabriele D’Annunzio, trad. Luigi Minnaja
(el “L’Esperanto de FEI” 3/1938)

Mia komento: ankaux la esperanto-movado estas tre diversaspeca!
Gxis
Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2009, 10:20:26 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Pri la krio "heja", mi devas aldoni duan kuriozajxon.
Fakte tiu ek-kri-vorto devus reiri sufiĉe malantaŭen en la hind-eŭropan etimologion.
Cetere, la krivortoj "eja, alala'" estis uzitaj ankaux en esperanta teksto,
en la traduko (fare de Luigi Minnaja, en 1938)

Ho dio! Certe ĝi apenaŭ estas komprenebla por neitaloj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages