Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> Bonvenon al Harri Laine, kiu j'us alig'is al c'i tiu listo! Finfine ni
> havos iun, kiu povos klarigi al ni detale kiel oni diras en la suoma
> (finlanda, finnlanda).
Dankon, Renato! Mi sentas min ecx flatita, cxar mi malofte spertis, ke
listestro tiel publike bonvenigas min al iu diskutejo. Se estas
bezonate, mi jes ja povas klarigi, de tempo al tempo, kiel oni diras
ion en en la suoma (finlanda, finnlanda), eble ecx en la finna ("Kara
infano havas multajn nomojn" diras finna proverbo). Eble mi tamen pli
ofte volas alimaniere komenti iun vort-uzon.
Komence mi klopodas orientigxi en viaj diskutoj iomete legante ankaux
antauxajn tekstojn. Sed cxar mi vidas, ke vi nun parolas pri
"beletro", "glacxero" kaj "infinito", mi eble tuj aldonu gustumajxon
el mia lingvo, sen profunda pripensado:
*Beletro* estas finne "kaunokirjallisuus", lauxvorte "bel-literaturo".
Krome, la vorto "kirjallisuus" (literaturo) estas derivita el "kirja"
(libro), proksimume "librecajxo", kun iom vastsignifa sufikso. Oni
uzas la vorton "kaunokirjallisuus" por "vorta arto", t.e. fikcia
prozo, poezio kaj dramo; iam oni sxajnas forgesi la du lastajn.
*Glacxero* estas "jäätikkö", proksimume "glaci-ejo". -- Cetere, mi
opinias ke la vorto "glaci-blokego" estas ecx erara cxi tie, almenaux
misgvida, cxar temas pri glacia tavolego, fluego aux tegajxo, pli
simila al plato ol al bloko. Glacimontojn, tiujn flospecegojn, oni pli
tauxge povus nomi galci-blokegoj. ("Glaciblokego" trovigxas nur en la
difino de PIV-1970, ne poste.)
*Infinita* (kaj la aliaj samsignifajxoj "malfinia", "malfajnajta" kaj
mi ne scias kio) estas finne, en matematiko, "ääretön" (senlima,
senranda). Similan simplasignifan vorton (senfina aux senlima) mi
vidas ankaux en pluraj aliaj lingvoj (sveda, germana, rusa, ankaux la
japana sxajnas tia). Cxu la esperantlingvaj matematikistoj pli timas
eventualan konfuzon kun malsciencaj kromsignifoj de siaj senlimajxoj,
cxar ili bezonas apartan fakvorton "malfinia"? Sed ili prefere limigu
la uzon al sia faka lingvajxo. Por ordinara "nekompreneble granda"
afero, kaj ankaux por la matematiko de mezaj lernejoj, certe suficxas
"senlima", "senlime granda", "senfina". Certe trovigxas aliaj kreaj
solvoj. Cxu iu proponis "malnulon"?
Amike
Harri
>*Beletro* estas finne "kaunokirjallisuus", lauxvorte
>"bel-literaturo". . . Oni uzas la vorton "kaunokirjallisuus" por "vorta arto"
BOne. Entute niaj nunaj samsignifaj'oj: bel-literaturo kaj arta
literaturo s'ajnas trovi subtenon c'e la suoma.
>"glaci-ejo". -- Cetere, mi opinias ke la vorto "glaci-blokego" estas
>ecx erara cxi tie, almenaux misgvida, cxar temas pri glacia
>tavolego, fluego aux tegajxo, pli simila al plato ol al bloko.
Mi forigis "glaci-blokego".
>*Infinita* . . . "senlima", "senlime granda", "senfina".
Provizore ni restu c'e tio.
>Cxu iu proponis "malnulon"?
Ne vere, sed se mi provas kolekti miajn matematikajn konojn, eble la
afero havas sencon, kaj malfermas la vojon al "c'iomo", "c'iom-nombro" ktp.
Amike
Renato
*Infinita* (kaj la aliaj samsignifajxoj "malfinia", "malfajnajta" kaj
mi ne scias kio) estas finne, en matematiko, "ääretön" (senlima,
senranda). Similan simplasignifan vorton (senfina aux senlima) mi
vidas ankaux en pluraj aliaj lingvoj (sveda, germana, rusa, ankaux la
japana sxajnas tia). Cxu la esperantlingvaj matematikistoj pli timas
eventualan konfuzon kun malsciencaj kromsignifoj de siaj senlimajxoj,
cxar ili bezonas apartan fakvorton "malfinia"? Sed ili prefere limigu
la uzon al sia faka lingvajxo. Por ordinara "nekompreneble granda"
afero, kaj ankaux por la matematiko de mezaj lernejoj, certe suficxas
"senlima", "senlime granda", "senfina". Certe trovigxas aliaj kreaj
solvoj. Cxu iu proponis "malnulon"?
>Vershajne mi nur sentis la bezonon de "finio" char mi mem estas matematikisto
Bone, ke almenau' unu inter ni kapablas matematiki preter la kvar
fundamentaj kalkuloj.
>Ja estus malbone se ni lasus al chiu fakulo mem decidi, kiujn
>radikojn li enkonduku por sia fako
Mi konsentas.
>Do mi akceptus ankau mencion de alternativoj al "finio".
Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?
> Mi persone preferas "finhavajxo" por "finio" kaj "senfinajxo" por
> "malfinio".
C'u ne estus bone provi verki lau'grade provon pri kohera vortareto kiel en:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj?
>Do mi akceptus ankau mencion de alternativoj al "finio".
Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?
>Mi pensas, ke gxi devas esti 'finio', cxar unu el la kontrauxoj,
>kiun Marcos menciis pri 'senfina', estas, ke 'senfineco' estas eco
>kaj ne ajxo. Do se la baza radiko 'fini' estus eca, gxi havus la
>saman problemon.
PIV s'ajnas indiki ke la tuta esprimo estas "finia nombro" au' "finia grando".
Mi ne havas opinion, c'ar mi nur kompetentas pri "fin-havaj nombroj" g'is 10.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 23 ottobre 2007 9.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) fini-
> Kial fari problemon pri la afero?
Vi s'ajnas neesperantisto!
Por komenci: c'u la baza radiko estas "fini-a" (lau' PIV) au' "fini-o"?
C'u ne estus bone provi verki lau'grade provon pri kohera vortareto kiel en:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj?
>Unue mi diru, ke mi samopinias kun PMEG pri la ne-neceso de klasigo
>de radikoj en la tri grupojn (a-vortajn, o-vortajn, verbajn).
En tiu okazo c'iu iru lau' sia vojo, kaj ni restu amikoj kiel
antau'e. Tamen vidu la Fundamenton por havi klarigojn kial la signifo
de la radiko estas grava.
>Sufic'as paroli pri "signifo de radiko" anstatau' nur pri
>vortsignifoj por klarigi vortparojn kiel "brosi"/"broso" kompare al
>"kombi"/"kombilo".
En tiu okazo ni eble estas sur la sama flanko. Temas nur pri malsamaj
nomoj por samaj aferoj.
>Sed se oni volas tamen difini la radikklason de "FINI", mi konsentas
>kun ReVo ke g'i estas o-vorta.
Mi ne havas apartajn preferojn. Mi nur atentigis, ke PIV konsideras
"fini-a" kiel bazan radikon.
>Se g'i estus a-vorta, tiam la substantivo "finio" devus havi la
>saman signifon kiel "finieco"; sed g'i ne havas tiun signifon. Oni
>povas diri "Du estas finio" sed ne "du estas finieco".
Tamen "belo" ne nepre estas "beleco".
>Lau' mi tiaj vortaretoj estas bona ideo. Mi s'atas la aviadilan
>vortareton, kiu precize klarigas la signifojn de la unuopaj vortoj
>(el kiu kelkaj ankau' aperas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj).
Ni ekris de tiuj kelkaj vortoj por provi kompreni la tutan situacion.
>Mi tamen ne komprenas kial la alternativoj al la tradiciaj nomoj por
>muzikaj intervaloj menciig'as en tiu aparta vortareto anstatau' en
>la c'efa vortlisto. Lau' mi ni menciu ilin en la c'efa vortlisto,
>kun la jenaj alternativoj:
>
>primo --> unua (intervalo), unuto
>sekundo --> dua (intervalo), duto
>ktp
>
>Tiuj alternativoj havis la plej multan subtenon en la tiu-tema
>diskuto. La aliaj alternativoj nun menciitaj en la vortareto estis
>nur flankaj proponoj dum la diskuto.
Fakte mi havis la impreson, ke la diskuto neniel finig'is. La provo
pri vortareto estis provo klarigi al ni c'iuj la ideojn. Same utilus
por matematikaj vortoj. Mi ankau' c'iam devas revizii kaj enretigi
provon de Otto pri nomoj de partoj de la homa korpo.
Amike
Renato
>Amike,
>
>Marcos