skarolo

13 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jul 17, 2022, 2:09:04 AM7/17/22
to la bona lingvo

skarolo -> larĝfolia endivio


Leo De Cooman

unread,
Jul 17, 2022, 8:16:21 AM7/17/22
to la-bona...@googlegroups.com
On 22-07-17 08:09, noammohr wrote:

skarolo -> larĝfolia endivio

Jes.

Amike salutas Leo


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/faecad8b-85ac-4328-9dee-ebede541d2fen%40googlegroups.com.

ro-esp

unread,
Jul 17, 2022, 10:26:38 PM7/17/22
to la bona lingvo


Op zondag 17 juli 2022 om 08:09:04 UTC+2 schreef noammohr:

skarolo -> larĝfolia endivio


Pri kiu legomo temas? Nederlanda andijvie?  Franca endive?

ĝis, Ronaldo N

 

noammohr

unread,
Jul 17, 2022, 10:44:03 PM7/17/22
to la bona lingvo
Temas pri Cichorium endivia kultivoformo latifolia, tio estas, angle "escarole". Mi ne scipovas la nederlandan, sed mi supozas, ke andijvie estas "endivio", kaj skarolo estas tipo de andijvie. WIktionary.org tradukas ĝin tiel:

ro-esp

unread,
Jul 18, 2022, 9:23:04 PM7/18/22
to la bona lingvo


Op maandag 18 juli 2022 om 04:44:03 UTC+2 schreef noammohr:
Temas pri Cichorium endivia kultivoformo latifolia, tio estas, angle "escarole". Mi ne scipovas la nederlandan, sed mi supozas, ke andijvie estas "endivio", kaj skarolo estas tipo de andijvie. WIktionary.org tradukas ĝin tiel:
Tiu estas andijvie, sed ne la specon kiun mi konas. Ŝajne ĝi nomiĝas vintra/glata/kulerfolia endivio, dum mi nur konas krulandijvie (krispa endivio?)
tiuj ne jam ekzistas en vikipedio.

Nu, almenaú klaras ke ne temas pri witlof/roodlof aú alia cikorio (kion francoj nomas "endive")

                           ĝis, Ronaldo N

 

Françoise NOIREAU

unread,
Jul 20, 2022, 5:45:58 PM7/20/22
to la-bona...@googlegroups.com
La franca "scarole" estas verda salato simila ne al endivio sed al laktuko.

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Jul 20, 2022, 6:17:44 PM7/20/22
to la-bona...@googlegroups.com
mi pensas, ke la tuta kampo estas tre konfuzita en malsamaj landoj, ni bezonas botanikiston.
 
amike
 
renato
 
~~~
de:
renato corsetti
renato....@gmx.com
 
 
Sent: Wednesday, July 20, 2022 at 10:45 PM
From: "Françoise NOIREAU" <fran...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: skarolo

noammohr

unread,
Jul 21, 2022, 1:27:32 AM7/21/22
to la bona lingvo
La distingo inter cikorio kaj endivio estas sufiĉe klara. Kiel skribis Anna: "la Esperanta vorto “cikorio” rilatas al la specio Cichorium intybus, dum “endivio” rilatas al la specio Cichorium indivia." Kreskaĵosciencisto ne povas plu helpi.

Sed pri lingvoj, ekzemple, unu tipo de cikorio estas (laŭ Vikipedio) brite "chickory", valone "chicon", sed usone "Belgian endive" (belga endivio), itale "indivia", hispane "endivias", france "endive"... do, jes, la naciaj vortoj estas konfuzitaj, kaj eble tial vi ne volas tuŝi la vorton.


Renato Corsetti

unread,
Jul 21, 2022, 6:06:16 AM7/21/22
to la-bona...@googlegroups.com
vi pravas, sed se ni decidas, ke cikorio estas Cichorium intybus kaj endivio estas Cichorium indivia, ĉu tio helpas la esperantistojn en la pluraj landoj kun la ekzistanta konfuzo de la nomoj? Tio povus esti utila por faka terminaro, laŭ mi, sed ni laboras por malfakuloj kaj ĉiutaga lingvo. Mi ne vere scias kiel alfronti ĉi tiujn okazojn.

Amike

Renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Leo De Cooman

unread,
Jul 21, 2022, 2:49:47 PM7/21/22
to la-bona...@googlegroups.com


On 22-07-21 07:27, noammohr wrote:
La distingo inter cikorio kaj endivio estas sufiĉe klara. Kiel skribis Anna: "la Esperanta vorto “cikorio” rilatas al la specio Cichorium intybus, dum “endivio” rilatas al la specio Cichorium indivia." Kreskaĵosciencisto ne povas plu helpi.

Sed pri lingvoj, ekzemple, unu tipo de cikorio estas (laŭ Vikipedio) brite "chickory", valone "chicon", sed usone "Belgian endive" (belga endivio), itale "indivia", hispane "endivias", france "endive"... do, jes, la naciaj vortoj estas konfuzitaj, kaj eble tial vi ne volas tuŝi la vorton.
Miaopinie ĉio estas bone priskribita en PIV kaj ĉiuj vortoj estas oficialaj, krom "skarolo" pri kiu Noam sendis taŭgan fortradukon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 21, 2022, 4:49:08 PM7/21/22
to la-bona...@googlegroups.com


On 22-07-20 23:45, Françoise NOIREAU wrote:
La franca "scarole" estas verda salato simila ne al endivio sed al laktuko.
Jes, la folioj iom similas al tiuj de laktuko, sed aliaj ecoj estas tre malsamaj: ekzemple la floroj de skarolo estas bluaj, tiuj de laktuko estas flavaj
Bloeiende andijvie | Groeninfo.com
      tuinforumFlora van
      Nederland: Kompassla - Lactuca serriolamaldekstre estas iu ĉikorio, dekstre estas iuj laktukoj
Por botakistoj la koloro estas negrava eco!  Cetere ambaŭ plantoj estas el la sama familio; asteracoj ankaŭ nomitaj kompozitoj.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 21, 2022, 4:52:10 PM7/21/22
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dum mutlaj jaroj amatore okupiĝis pri botaniko, sed profesia botanikisto estus tre bonvena en nia listo!

Amike salutas Leo

noammohr

unread,
Jul 27, 2022, 6:31:37 AM7/27/22
to la bona lingvo
Nu, espereble esperantistoj en la pluraj landoj serĉos sian nacilingvan vortaron aŭ instrulibron, kaj ĝi donos la nacian vorton por la specioj. Ekzemple, en la angla, oni instruos "cirkorio estas (usone) Belgian endive, (brite) chickory, (aŭstrale) witlof" kaj "endivio estas endive, (usone foje ankaŭ) chickory". Bildoj, kiel montras Anna, helpos.

Ĉiuokaze se skarolo ne meritas la kapdoloron, ni povas lasi ĝin.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages