blenoragio, blenoreo

20 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 27, 2026, 11:51:35 PMMay 27
to la bona lingvo
Tiu ĉi propono bezonas helpon de kuracistoj.

Ni jam havas:
  • blenoragio → seksumila brulumo
  • blenoreo [zam] → daŭra seksumila brulumo
Tio ŝajnas erara.
  1. La signifo de la vorto ne estas nur brulumo.
  2. Kial "brulumo", kaj ne ankaŭ la pli ofta "inflamo", kiun ni rekomendas en multaj aliaj linioj?
Plie, PIV havas
  • gonoreo → blenoreo
  • blenoreo = vezika kataro
Tio havas problemojn:
  • Gonoreo estas pli ofta (kaj pli internacia) vorto ol blenoreo. 
  • En la tempo de Zamenhof, oni ne sciis, ke la simptomo blenoreo estas kaŭzita de gonoreo, kaj oni uzis la saman vorton por ambaŭ. Sed tio ne spegulas la modernan kuracan uzon.
  • En la tempo de Zamenhof, oni kredis, ke temas pri la veziko, sed nuntempe ni scias, ke temas pri la seksumilo.

Mi proponas:
  • blenoragio → seksumila mukelfluo, suksumila kataro
    • Ekz: blenoragia vaginito → mukelflua/katara vagininflamo/vaginbrulumo
  • blenoreo → (pri simptomo) daŭra seksumila mukelfluo/kataro, (pri malsano) gonoreo


Averto: ĉi tiu grupo baldaŭ malaktiviĝos. Aliĝu al nia nova grupo https://groups.io/g/bona-lingvo/topics (rimarku la ŝanĝitan adreson).

Pjer

unread,
Jun 30, 2026, 10:54:52 AMJun 30
to la bona lingvo
Mi ne komprenas tiun vorton :
seksumila = seks'umil'a   ?
samideane, Pjer.

Noam Mohr

unread,
Jun 30, 2026, 3:34:47 PMJun 30
to la-bona...@googlegroups.com
On Tue, Jun 30, 2026 at 10:54 AM 'Pjer' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:
Mi ne komprenas tiun vorton :
seksumila = seks'umil'a   ?

"Seks'um'il'o" ne troviĝas en PIV, sed en ReVo, apud "seksilo", kun la signifo "Ekstera seksorgano". Eble "seksorgana" anstataŭ "seksumila" en la proponoj estus pli bone.
 
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/39238736-3658-4b43-831c-6561d3998485n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages