Re: jetsociet-o kaj jet-ul-aro

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 19, 2009, 5:40:14 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Sat 18 Apr 2009 00:53
From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"

>> ... provizore
>> - jet·societ·o → pint·ul·o·j, ŝajn·elit·o

>Tamen estas uzata ankaux
> - jetularo --> pintularo, sxajn.elit.o

tiuj law mi ankoraw iom maltrafas

Date: Sat 18 Apr 2009 02:45
From: "Ronald Schindler"

> Mi preferus oficialigon de la vorto "elito".

Mi ne kontrawas, sed por tio ekzistas alia retposxtlisto


> do estu la propono:

> - elito --> elstarularo, eminentularo

elektitaro ? (ne temas pri per popola vocxdonado)


Date: Sat 18 Apr 2009 07:43
From: "Anna Lowenstein"


> Ĉu "riĉularo"? Aŭ "lastmoda riĉularo".

law mi ne gravas la lawmodeco, gravas nur la fameco kaj ricxeco,
kaj vojagxemo/vojagxado

Date: Sat 18 Apr 2009 10:38
From: Andreas Kueck


> La vorto "shikularo" eble estas ne malbona propono:

nu, gxi ne precize indikas la jet-set. Se mi nomus iun virinon sxika,
tio en signifas ke sxi estas ricxa, fama aw ofte vojagxas. Signifas
nur ke sxi aspektas kvazaw sxi ne sxatas tendumi en la koto ;-)

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Apr 19, 2009, 6:45:28 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>elektitaro ? (ne temas pri per popola vocxdonado)

Oni elektas ne nur balote/ vocxdone; oni vidu (ekzemple) la zamenhofajn proverbojn:

elektadis sen fino, edzigxis kun porkino; tro elektema ricevas nenion; el du malbonoj pli malgrandan elektu; elektu edzinon laux deveno kaj ne laux mieno; kiu devas, tiu elekti ne povas; kiu elektas tro multe, ricevas nenion; per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu; multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj; de elekto tro multa plej malbona rezulto
gxis
Antonio

P.S. kio pri "rapidfluga ricxularo"?


Marcos Cramer

unread,
Apr 19, 2009, 6:48:07 PM4/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
P.S. kio pri "rapidfluga ricxularo"?

Ĝis nun la plej bona ĉi-liste proponita alternativo por "jetsocieto"!

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2009, 3:16:58 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> P.S. kio pri "rapidfluga ricxularo"?
Marcos:

> Ĝis nun la plej bona ĉi-liste proponita alternativo por "jetsocieto"!
Mi aldonis ankaŭ ĝin al la samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Apr 20, 2009, 5:11:29 AM4/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>> P.S. kio pri "rapidfluga ricxularo"?
>
>
> Ĝis nun la plej bona ĉi-liste proponita alternativo por "jetsocieto"!

Mi samopinias.

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages