Re: urlio

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 21, 2008, 1:20:20 PM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Tues 21 Oct 2008 01:09
> From: "Pilar Otto"
>
>
> Antonio:
>> por mi estas egale, cxar per si mem mi komprenas nek unu nek alian
>> vorton.
>>
>> Temas pri (epidemia/ virusa) parotidito.

cxu parenco de aptenodito ? ;-)

Sendube temas pri tio kion NL-anoj nomas "de bof" (la bonsxanco)

Renato diris:
> Kion vi konsilus meti en la linion:
>
> *urli-o* --> mumps-o, orel-mal-san-o

ne temas pri orelmalsano. Temas pri t.n. infanmalsano, karakterizita per
unuflanka vangsxvelo

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Oct 21, 2008, 1:30:16 PM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

>
> == 1 of 1 ==
> Date: Tues 21 Oct 2008 02:27
> From: Renato Corsetti
>
>
> Otto:
>> urbaniz-i --> urb-(ec-)ig-i

> En ordo. Mi registras tion.

ne en ordo law mi. Cxu temas pri sxangxoj en la kamparo/vilagxo kiuj
igas gxin pli urb(ec)a, cxu temas pri tio ke homoj forlasas la
kamparon/vilagxojn por eklogxi en urboj, aw ambaw?

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2008, 2:22:43 AM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

cxu parenco de aptenodito ? ;-)
Kio estas "aptenodito"? Ĝi estas bonega kandidato po rniaj listoj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 23, 2008, 1:25:25 PM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/21 ro-esp ro-...@dds.nl
Renato:

> Otto:
>> urbaniz-i --> urb-(ec-)ig-i

> En ordo. Mi registras tion.

ne en ordo law mi. Cxu temas pri sxangxoj en la kamparo/vilagxo kiuj
igas gxin pli urb(ec)a, cxu temas pri tio ke homoj forlasas la
kamparon/vilagxojn por eklogxi en urboj, aw ambaw?
     La duan el tiuj signifoj mi ne trovas en la NPIV. Chu "urbaniz/i" efektive estas de iuj tiasignife uzata ? Tion oni en Esperanto povus esprimi per "urb/an/", ne simple "urb/", do eble per "urb/an/ig/i".
     Ankau aliaj manieroj eblus, kun antaumetita prepozicio ("al/urb/ig/i" ?).
     Mi inklinas al prefero de kelkvortajho, kiel, ekzemple, "en urb/o/j/n ek/logh/ig/i".


Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2008, 1:57:41 PM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

     Mi inklinas al prefero de kelkvortajho, kiel, ekzemple, "en urb/o/j/n ek/logh/ig/i".
Tamen la signifo de la radiko "urbaniz-", laŭ PIV kaj laŭ kelkaj naciaj lingvoj, estas transformi agrikulturan terenon al urbaj kondiĉoj kun gaso, elektro, vojoj, por ke loĝejoj urbecaj povu ekesti tie.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 24, 2008, 10:34:04 PM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/10/23 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:

     Mi inklinas al prefero de kelkvortajho, kiel, ekzemple, "en urb/o/j/n ek/logh/ig/i".
Tamen la signifo de la radiko "urbaniz-", laŭ PIV kaj laŭ kelkaj naciaj lingvoj, estas transformi agrikulturan terenon al urbaj kondiĉoj kun gaso, elektro, vojoj, por ke loĝejoj urbecaj povu ekesti tie.
 
     Por tiu signifo "urb/ig/i" au "urb/ec/ig/i", kiujn iuj el vi proponis, shajnas konvenaj. Se ni ne distingos du apartajn terminojn, ni rekomendu nur unu formon.

ro-esp

unread,
Oct 26, 2008, 2:51:54 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Thurs 23 Oct 2008 03:04
From: Renato Corsetti
Francisko:
> > Ech "/parotit/o/" estus pli glutebla, ol "/mumps/o/" au "/urli/o/".

cxu ne devas esti parotIDito ?

>> Sed chu io en "/*post/orel/a gland/o/shvel/o*/" estas pliboniginda ?

jes, por mi "post" rilatas al tempo, dum cxi tie temas pri loko, do mi uzus
"malantaw"

> Nu, nun vi trovas en nia linio ankaŭ

> saliv-gland-a inflam-o/sxvel-o, orel-gland-a inflam-o/sxvel-o

> kaj tio povas kontentigi vin.

ne. Ja ekzistas aliaj salivglandoj (ekzemple sublange), kaj
versxajne ne ekzistas "orelglando"

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:32:08 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


cxu ne devas esti parotIDito ?
Jes.

Ja ekzistas aliaj salivglandoj (ekzemple sublange), kaj
versxajne ne ekzistas "orelglando"
Mi ne scias, kion plu diri.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 26, 2008, 9:33:15 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/26 ro-esp <ro-...@dds.nl>


Date: Thurs 23 Oct 2008 03:04
From: Renato Corsetti
Francisko:
> >     Ech "/parotit/o/" estus pli glutebla, ol "/mumps/o/" au "/urli/o/".

cxu ne devas esti parotIDito ?
     Senerare mi citis. Sed eble estis eraro en la vortaro de Grosjean-Maupin, kvankam tiaj estas tie malmultaj. Se mi ghuste memoras, la vortaro de la Presa Societo trovighas en la libraro de Grésillon (certe ankau en iuj aliaj, sed mi ne scias, kiuj).
     Tiu demando por nia grupo ne tre gravas, se neniu el ni intencas rekomendi "parot(id)it/o"-n.
 
>> Sed chu io en "/*post/orel/a gland/o/shvel/o*/" estas pliboniginda ?

jes, por mi "post" rilatas al tempo, dum cxi tie temas pri loko, do mi uzus
"malantaw"
     La signifo de "post" ne malofte rilatas al loko , ankau Zamenhofe au en la tre kutima vorto "post/ajh/o". Sed eble estas pli bone, ke tion ni ne imitu.
     Ankau pro aliaj kialoj, "che/orel/a" estus eble pli bona, ol "post/orel/a".
> Nu, nun vi trovas en nia linio ankaŭ

> saliv-gland-a inflam-o/sxvel-o, orel-gland-a inflam-o/sxvel-o
     Ne "inflam/", sed "brul/um/" (Fundamenta !).

[...]

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 3:29:48 AM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Ankau pro aliaj kialoj, " che/ orel/a" estus eble pli bona, ol "post/orel/a".
En la nuna difino "post" jam malaperis, sed mi aldonas (cxe-) pro via peto.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Oct 28, 2008, 5:24:51 PM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
kiom mi memoras de tiu malsano, kiun mi ja havis kiel infano,
gxi ne *brulumis*. Gxi doloris alimaniere

gxis, Ronaldo


Fra Simo

unread,
Oct 28, 2008, 8:51:34 PM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/28 ro-esp <ro-...@dds.nl>


kiom mi memoras de tiu malsano, kiun mi ja havis kiel infano,
gxi ne *brulumis*. Gxi doloris alimaniere
     Ghi eble ne impresis al vi, kiel brulo. Sed ghi ja estis brulumo (se la kutimaj difinoj ne estas eraraj).
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages