adolesk-

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2008, 11:20:03 AM1/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K proponas:

[adolesko] --> jxusa plenkrekigxo

Kion vi opinias pri tiu propono?

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Jan 8, 2008, 12:58:52 PM1/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

[adolesko] --> jxusa plenkrekigxo

Mi kontrauas. Adoleskanto ankorau ne estas plenkreskinta,  do ankau ne "jhus plenkreskinta".

Mi nun ne povas pensi pri bona anstatauigo por la radiko ADOLESK/, do daure opinias ghin utila radiko.

Iom alia kazo estas la rilata radiko PUBERT/ (fakte la PIV-oj preferas PUBER/, dum ReVo preferas PUBERT/). Fakte la diferenco inter ADOLESK/ kaj PUBERT/ ne tute klaras. En la angla lingvo (almenau lau la angla Vikipedio) la chefa diferenco estas ke "puberty" estas la biologia/korpa shanghigho, dum "adolescence" pli emfazas la psikologiajn kaj sociajn shanghojn. En la germana, "Adoleszenz" estas multe malpli kutima ol "Pubertät", sed shajne la diferenco estas simila kiel en la angla. En Esperanto shajne "adolesko" multe pli kutimas ol "puberto" au "pubereco". Mi nun ne pova kontroli PIV-on, sed ankau la difinoj en ReVo konfirmas ke "pubero" pli rilatas al biologiaj kaj korpaj shanghighoj ol "adolesko".

Mi tamen ege dubas chu vere necesas du apartaj radikoj ADOLESK/ kaj PUBERT/. Pro la jama enradikigho de la radiko ADOLESK/, mi uzus ghin perefere al PUBERT/. Se aparte gravas la emfazo al biologiaj/korpaj shangighoj, mi uzus la esprimojn "seksmaturigho" au "seksmaturigha agho" anstatau "puberto".

Mi ankau demandas min, chu ne-europaj lingvoj havas apartajn vortojn por ADOLESK/ kaj PUBERT/. Eble iuj listanoj povas komenti.

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Jan 8, 2008, 4:55:52 PM1/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi mem certe uzas la vorton, tamen mi preferas “adoleskulo” anstatau’ “adoleskanto”. Mi ne vidas la sencon de la finaj’o -anto en c’i tiu kunteksto; g’i s’ajnas al mi tro influata de la angla, kaj eble ankau’ de aliaj eu’ropaj lingvoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 8 gennaio 2008 18.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: adolesk-

Marcos Cramer

unread,
Jan 8, 2008, 5:09:55 PM1/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi mem certe uzas la vorton, tamen mi preferas "adoleskulo" anstatau' "adoleskanto". Mi ne vidas la sencon de la finaj'o -anto en c'i tiu kunteksto; g'i s'ajnas al mi tro influata de la angla, kaj eble ankau' de aliaj eu'ropaj lingvoj.


Fakte "adoleskanto" ja havas sencon, char  ekzistas la verbo "adoleski" (kiun ReVo difinas per  "travivi adoleskon"), kiu estas efektive uzata nemalmulte. Tamen kompreneble "adoleskulo" estas same logika (kaj eble ech preferinda, sed mi ne certas).

Marcos

Pilar Otto

unread,
Jan 9, 2008, 5:25:57 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi ankau demandas min, chu ne-europaj lingvoj havas apartajn vortojn
> por ADOLESK/ kaj PUBERT/. Eble iuj listanoj povas komenti.

Dum ni atendas ekster-euxropajn komentojn, mi diru iom pri la situacio en la
norvega tia, kia mi perceptas gxin (sed mi ne estas en la agxo, en kiu oni
priparolas la evoluon inter infaneco kaj plenkreskeco, do miaj impresoj
povas esti eksmodaj el la tempo, kiam mi mem estis en tiu agxo).

La vorton "pubertet" (pubereco) oni uzas pri la seksmaturigxo mem kaj pri la
seksmaturigxa agxo. Pri persono, kiu trovigxas en tiu agxo, oni eventuale
povas diri, ke li/sxi "estas en la pubereco", sed pli normale estas uzi la
vorton "ten-åring", pauxsajxo de la angla "teenager". "-ten" estas la lasta
parto de la numeraloj de 13 gxis 19, kaj "-åring" signifas "-jarulo". En
Esperanto oni bedauxrinde ne povas diri "dekjarulo", kiu ja signifus
"10-jarulo", sed mi auxdis la proponon "dekumulo". La adoleskan agxon (de 13
gxis 19) oni povas nomi "ten-årene" (la dek-jaroj). Adoleskanton oni povas
nomi ankaux per origine slanga vorto, kiu lastatempe frapas la pordon de la
normala lingvajxo, nome "fjortis", slangeca derivajxo de "fjorten" =
"dekkvar".

Iom simila vorto ekzistas en la hispana, almenaux en neformala parola
lingvajxo de Hispanujo, nome "quinceañero" (dekkvin-jarulo), uzebla pri
adoleskantoj ne nepre 15-jaraj.

Mi persone malsxatas la radikon "ADOLESK": gxi impresas al mi terure
medicinece kaj okcident-Esperantece; sed ankoraux pli mi malsxatas "adolta"
= "plenkreska". Mi ne scias, cxu Edmond Privat uzis tiun vorton en sia
"Historio de la lingvo Esperanto", aux cxu li uzis pli malcxastan vorton;
sed en la brajla versio de tiu libro, kiun mi legis, kiam mi mem estis
"adoleskanto", li parolas pri la facila lerneblo de Esperanto ne nur por
infanoj, sed ankaux por "adultuloj"! Mi skandaleme ridis pro tiu falsa (eble
adulta) amiko pruntita el la angla!

Otto

Pau Mendoza

unread,
Jan 9, 2008, 8:46:39 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer escribió:

[adolesko] --> jxusa plenkrekigxo

Mi kontrauas. Adoleskanto ankorau ne estas plenkreskinta,  do ankau ne "jhus plenkreskinta".
Mi samopinias kiel Marcos. Mi proponas la vorton "plenkreskigxanteco".

Saluton!

Pau

-- 
_________________________________________________________________

Esperanto: la internacia lingvo
           + facila
           + neutrala

http://aktivaesperanto.org.es/


otro mundo es posible. el mundo es tal como nosotros lo hacemos.

alia mondo estas ebla. la mondo estas tiel, kiel ni faras ghin. 

_________________________________________________________________

Anna Lowenstein

unread,
Jan 9, 2008, 9:41:44 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

Mi persone malsxatas la radikon "ADOLESK": gxi impresas al mi terure
medicinece kaj okcident-Esperantece; sed ankoraux pli mi malsxatas "adolta"
= "plenkreska".

Mi konsentas pri vi pri la vorto "adolta" (mi mem c'iam uzas "plenkreska"),
sed mi devas konfesi, ke mi mem uzas la vorton "adoleskulo". Mi supozas, ke
g'ia populareco en Esperanto s'uldig'as al la deziro de anglalingvanoj trovi
tradukon de la vorto "teenager". Tiu vorto teorie rilatas al gejunuloj 13-
g'is 19-jarag'aj (temas pri la numeroj, kiuj finig'as per "...teen" en la
angla), sed kompreneble g'i tus'as ne nur la ag'on kaj la puberecon, sed
kunportas la tutan kromsignifaron rilate al la sintenoj kaj konduto de
gejunuloj tiuag'aj. Vers'ajne g'usta traduko estus tutsimple "gejunulo", sed
tio certe ne kontentigus la anglalingvanojn.
Kore,
Anna

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2008, 10:28:30 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi persone malsxatas la radikon "ADOLESK": gxi impresas al mi terure
>medicinece kaj okcident-Esperantece; sed ankoraux pli mi malsxatas "adolta"
>= "plenkreska".

Niaj listoj fakte prezentas "adolt-a" = "plen-kreska".

Aliflanke mi ne scias kion indiki por adolesk-i.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2008, 10:30:32 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau:


Mi proponas la vorton "plenkreskigxanteco".

Dasnkon, Pau! G'i s'ajnas al mi iom tro longa. Kion opinias la aliaj?

Renato

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Jan 9, 2008, 11:51:54 AM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
plene kreskigxita ulo

Pau Mendoza

unread,
Jan 9, 2008, 12:12:36 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saidnabi Saidilhomzoda escribio':
> plene kreskigxita ulo
>
>
>
>

plene kreskigxita ulo = plenkreskulo = *adoltulo*

plenkreskigxanto = *adoleskanto* > ulo

plenkresigxanteco = *adolesko* > eco, agxo

Pau Mendoza

unread,
Jan 9, 2008, 12:17:10 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti escribió:

> Aliflanke mi ne scias kion indiki por adolesk-i.
>
>
adoleski = plenkreskigxanti

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2008, 12:08:47 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Saidnabi!

Kiel oni diras en la tag'ika: adoleskulo?
Kiel oni diras en la tag'ika: pubereco?

Amike

Pau Mendoza

unread,
Jan 9, 2008, 12:32:48 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti escribió:
> Pau:

>
>> Mi proponas la vorton "plenkreskigxanteco".
>
> Dasnkon, Pau! G'i s'ajnas al mi iom tro longa. Kion opinias la aliaj?
>


Jes, ankau mi opinias, ke ghi estas iom tro longa. Sed jen:

mi instruas la germanan lingvon al hispanoj. Kiam miaj lernantoj plendas, ke kelkaj germanaj vortoj estas tro longaj kaj pezaj, mi montras al ili, ke tio estas arbitra gusto diskutebla. Novan longan vorton ili povas diserigi, tuj kompreni kaj facile memori: la nura alia elekteblajho (= alternativo) estas nova vorto lernenda. Tiel mi chiam konvinkas ilin akcepti la longajhon.

amike,

Pau


ts

unread,
Jan 9, 2008, 1:21:01 PM1/9/08
to la bona lingvo

>[adolesko] --> jxusa plenkrekigxo

>Mi kontrauas. Adoleskanto ankorau ne estas plenkreskinta, do ankau ne "jhus
>plenkreskinta".
Sed oni ne proponis "plenkreskinta" sed "plenkreskigxo", au chu mi
maltrafis mesaghon?


>g'ia populareco en Esperanto s'uldig'as al la deziro de anglalingvanoj trovi
>tradukon de la vorto "teenager".
Se mi bone memoras Kalocsay uzis "dekkelkjarulo" au ion similan por
tio.


>> Mi proponas la vorton "plenkreskigxanteco".

en la listo estas ankau: adolesk-i = plen-kresk-iĝ-ant-i

Lau "neceso kaj suficho" kial ne simple adolesk-o = plen-kesk-igx-o
kaj adolesk-i = plen-kresk-iĝ-i

mi ne komprenas kial oni bezonas la malsimplan "igx-ant"
Por mi igx- ne signifas ke la ago jam finighis.
au se jes tiam: plen-kesk-igx-ado-o

Ankau la "jxus-a" shajnas superflua.


Thierry

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2008, 1:13:46 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau:

>adoleski = plenkreskigxanti

Mi registras g'in provizore, sed la debato dau'ras. Ni provas c'iam
atingi interkonsenton inter multaj, kiam tio eblas.

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2008, 1:35:16 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:

>"dekkelkjarulo"

>adolesk-o = plen-kesk-igx-o
>adolesk-i = plen-kresk-igx-i

mi provizore registras ilin.

amike

renato

Pau Mendoza

unread,
Jan 9, 2008, 5:43:16 PM1/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
 "teenager".
Se mi bone memoras Kalocsay uzis "dekkelkjarulo" au ion similan por
tio.


  
Tre bona vorto!


  
Mi proponas la vorton "plenkreskigxanteco".
      
en la listo estas ankau: adolesk-i = plen-kresk-iĝ-ant-i

Lau "neceso kaj suficho" kial ne simple adolesk-o = plen-kesk-igx-o
kaj adolesk-i = plen-kresk-iĝ-i

mi ne komprenas kial oni bezonas la malsimplan "igx-ant"
Por mi igx- ne signifas ke la ago jam finighis.
au se jes tiam: plen-kesk-igx-ado-o

  
MIA NOVA PROPONO:

adoleskanto = plenkreskanto
adoleski = plenkreskanti
adolesko = plenkreskantagho


KLARIGO (terure longa, sed nepra):


"kreski" estas netransitiva verbo kaj lau ReVo signifas: "Iom post iom disvolviĝi, pligrandiĝi ĝis normala mezuro".

La sufikso "igh" signifas lau ReVo: "transiri en la staton esprimatan de la radiko; akiri, alpreni ian novan kvaliton"

La verbo "kreski", same kiel plej multaj verboj kun sufikso "igh", signifas do shanghoprocezon kaj atingon de nova stato, t.e. (mal)longan proceson kaj finon de la procezo.

Lau la signifo de la radiko, "kresk-" = "kresk[igh][ag]-", tial "kreskigh-" estas pleonasmo evitenda pro la principo de neceso kaj suficho. Oni atentu, ke "plenkreska" = "plene kreskinta" devenas el "kreski", ne el "kreska", char la radiko estas verba.

La vorton "plenkreskighi" oni (ech mi hodiau!) malghuste devenigis el adjektiva vorto "plenkreska". Se oni devenigas ghin el "kreski" (kaj tio estas pro la legho de renverso la ghusta procedo), tiam nur la vorto "plenkreski" ghustas.

"plenkreski" signifas ankau la finon de la kresko, t.e. "kreski ghis plena disvolvigho", kaj ne taugas por la signifo "adoleski", char adoleskanto ankorau ne estas plenkreskinta.

La sufiksoj "-as", "-ant-" prezentas la agon dum ghia disvolvigho, t.e. kiam la ago ankorau ne atingis sian finon. Do:

plenkreskanto = adoleskanto
plenkreskas = adoleskas
SED:
"plenkreskis" (= jam atingis plenan disvolvighon) ne tute samsignifas kiel "adoleskis" (= iam trovighis en disvolvigho). Do la kunmetajho "plenkreski" estas malbona anstatauigeblajho por "adoleski", sed "plenkreskanto" bonas. Nun oni bezonas nur devenigi verbon el tiu nova kunmetajho "plenkreskant-".

Che multaj europaj lingvoj infinitivo estas verba substantivo kaj participo estas verba adjektivo. La Fundamento prezentas che regulo 6a chiam unue la adjektivan participon, due la adverban, kvazau la adverba devenu el la adjektiva. Kaj fakte la plejmultaj adverboj devenas el adjektivoj, char adverbaj radikoj tre malmultas. Adverbo ech ne estas baza radikotipo (nur substantivo, verbo, adjektivo). Do la radiko "-ant-" estas adjektiva.

Lau la legho de renverso, el "plenkreskanto" mi devenigas la teorie originan vorton "plenkreskanta". Se la substantivo estus origina kaj la participa adjektivo devenus rekte el la substantivo, ghi signifus "rilata al plenkreskanto", sed tio malghustus. Do "plenkreskanta" signifas "rilata al nuntempa (t.e. ankorau ne finita) plenkresko".

Kiam oni devenigas verbon el adjektiva radiko, ghi signifas "havi la staton esprimatan de la adjektivo". Ekz: "gaji" = "esti gaja"; "gravi" = "esti grava".

Same, "plenkreskanti" = "esti plenkreskanta" = "esti plenkreskanto" = "adoleski" = "esti adoleskanto".

Abstraktan substantivon el adjektivo oni devenigas per "o" au, se necese, per "eco". Ekz: "klaro" el "klara" povas signifi "klareco" au ankau "klarajho". Se la kuntexto ne helpas, "klareco" pli bonas.

Se oni metas la originan adjektivon "plenkreskant-" kun simpla finajho "o", tio signifas personon, ne abstraktan substantivon. Do por anstatauigi la vorton "adolesko" oni uzu "plenkreskanteco" au "plenkreskantago" au ech plej bone "plenkreskantagho", char "adolesko" signifas lau ReVo: "Frua junagho de homo seksmatura, ankorau ne plenkreskinta".

"plenkreskantagho" signifas lau la legho de renverso: "agho de tiu, kiu ankorau plenkreskas".


Pau


ts

unread,
Jan 10, 2008, 1:47:58 AM1/10/08
to la bona lingvo

>"kreskigh-" estas pleonasmo ...
sed chu ne temas pri
((plen-kresk)-igx)-i igxi plenkreska
kaj ne
(plen-(kresk-igx))-i plene *kreskighi


>adoleskanto = plenkreskanto
plachas

>adoleski = plenkreskanti
chu necesa?

>adolesko = plenkreskantagho
chu ne povas esti simple plenkreskado?

Thierry

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 10, 2008, 7:37:11 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau Mendoza proponis:

> adoleskanto = plenkreskanto
> adoleski = plenkreskanti
> adolesko = plenkreskantagho
Bone, kontentiga solvo

J_K Rinaldo el Padova.IT.EU

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 10, 2008, 7:39:48 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau Mendoza mesagxis:

>> Se mi bone memoras Kalocsay uzis "dekkelkjarulo" au ion similan
>>
>>
> Tre bona vorto!
Mi samopinias

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Pilar Otto

unread,
Jan 10, 2008, 7:48:48 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau:

> mi instruas la germanan lingvon al hispanoj. Kiam miaj lernantoj
> plendas, ke kelkaj germanaj vortoj estas tro longaj kaj pezaj, mi
> montras al ili, ke tio estas arbitra gusto diskutebla. Novan longan
> vorton ili povas diserigi, tuj kompreni kaj facile memori: la nura
> alia elekteblajho (= alternativo) estas nova vorto lernenda. Tiel mi
> chiam konvinkas ilin akcepti la longajhon.

Anekdoteca kunmetajxo, sed sxajne auxtent(ik)a:
Textilienwasserdurchlässigkeitsbestimmungsapparat! (ilo por determini la
tralaseblo de akvo tra teksajxoj).

Otto

Pau Mendoza

unread,
Jan 10, 2008, 7:44:17 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
ts escribió:
  
"kreskigh-" estas pleonasmo ...
    
sed chu ne temas pri
((plen-kresk)-igx)-i    igxi plenkreska
kaj ne
(plen-(kresk-igx))-i    plene *kreskighi


  
Lau la reguloj de la libro de Rene de Saussure "La vortfarado en Esperanto", tio teorie ankau eblus. Sed tiuj kvazau matematikaj krampoj devas esti logikaj. Ofte okazas, ke malsamaj solvoj estas same logikaj, char logiko ne chiam havas nur unu ghustan vojon. Chu "plenkreski" kaj "plenkreskighi" estas do same bonaj?

Nu, ni uzu la leghon de renverso: tio estas la provo de bona vortkonstruo.

"plenkreski" = "kreski ghis plen(grand)o" au "kreski plene" > tio chi estas tute logika
"plenkreskighi" = "ighi kreska ghis plen(grand)o" au "ighi kreska plene" > mi opinias, ke tio chi ne estas logika

Che la analizmaniero "igxi plenkreska", la kunmeto "plen+kresk" ne renverseblas. Renverso estas deviga kaj de Zamenhof kaj de la Akademio aprobita legho kun preskau sola escepto de prepozicio+substantivo. Ekz: sentime = (sen+timo)+e

Do "plenkreska" devenas logike el "plenkreski+a", kvankam vershajnas, ke historie la adjektiva vorto "plenkreska" ekzistis antau ol la infinitiva vorto "plenkreski".



adoleski = plenkreskanti
    
chu necesa?

  
La vorto "adoleski" troveblas che ReVo kaj che PIV. Demandu ilin, chu tiu vorto necesas. Mi ne diskutas tion, sed nur, kiu vorto povus anstataui ghin.

adolesko = plenkreskantagho
    
chu ne povas esti simple plenkreskado?

  
Ne. "plenkreskado" signifas agon. "adolesko" signifas lau ReVo aghon, lau PIV vivperiodon.

amike

Pau

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 10, 2008, 7:59:40 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein mesagxis:
> ... trovi tradukon de la vorto "teenager". Tiu vorto teorie rilatas al gejunuloj 13-

> g'is 19-jarag'aj (temas pri la numeroj, kiuj finig'as per "...teen" en la
> angla), sed kompreneble g'i tus'as ne nur la ag'on kaj la puberecon, sed
> kunportas la tutan kromsignifaron rilate al la sintenoj kaj konduto de
> gejunuloj tiuag'aj. Vers'ajne g'usta traduko estus tutsimple "gejunulo" ...
Se oni parolas pri GEJUNULO oni komprenas ke temas pri homo inter 10 kaj
30 jaroj proksimume

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Pau Mendoza

unread,
Jan 10, 2008, 8:18:33 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto escribió:

> Anekdoteca kunmetajxo, sed sxajne auxtent(ik)a:
> Textilienwasserdurchlässigkeitsbestimmungsapparat! (ilo por determini la
> tralaseblo de akvo tra teksajxoj).
>
> Otto
>
>
La germana esprimo longas 15 silabojn. La esperanta 19. Ambau estas tute
klaraj. La germana estas je 21 % malpli longa kaj (lau mia propra kaj
diskutebla gusto) pli oportuna, char unu objekton oni difinas per unu vorto.

Ekzistas tre multaj naturaj lingvoj aglutinaj kunmetantaj tiajn vortojn.
Iliaj parolantoj opinias, ke tiel longaj vortoj tute ne mirindas.

amike,

Pau

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2008, 8:32:21 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K skribis:

>Se oni parolas pri GEJUNULO oni komprenas ke temas pri homo inter 10 kaj
>30 jaroj proksimume

Fakte tio kongruas kun la itala uzo de "giovane". KIel oni diras en
la vere parolata itala "adolescente"? C'u "ragazzi" (=geknaboj)?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jan 10, 2008, 10:11:31 AM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU


Sed en la itala, c'u "teenagers" ne ofte nomig'as simple "ragazzi"? La
traduko en Esperanto estus "gejunuloj".
La kunteksto estas tre grava. Foje la g'uste traduko povus ec' esti
"lernejanoj" - sed ne en c'iuj (o)kazoj, evidente.
Anna

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 10, 2008, 12:38:33 PM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

>> Se oni parolas pri GEJUNULO oni komprenas ke temas pri homo inter 10 kaj
>> 30 jaroj proksimume
>>
>
> Fakte tio kongruas kun la itala uzo de "giovane". KIel oni diras en
> la vere parolata itala "adolescente"? C'u "ragazzi" (=geknaboj)?
Efektive en la populara itala lingvo
- geknaboj estus la junuloj kiuj partoprenas la devigan lernejon (la
elementan kaj la mezan),
- ek de la supera mezlernejo oni oficiale parolas pri "gejunuloj", sed
praktike oni dauxras (ankaux la instruistoj, kiam ili parolas al la
gejunuloj) uzi la vorton "geknaboj".

"Adolescente" estas iom faka vorto por la edukistoj, kuracistoj,
religiuloj ktp.

"Junulo" estas vorto uzata plej parte de la plenkreskuloj. La
gejunuloj nomas sin "geknaboj".

Ecx la plenkreskuloj, kiuj de longe konas sin, ofte nomas sin intimece
"geknaboj".

Kaj gxis la jaroj 30aj (ecx pli) la "geknaboj" ankoraux logxas en
familio (vere, plej parte tion deziras la gepatroj mem)... kaj jxargone
oni ilin nomas "mammoni" (etuloj korligitaj al la gepatroj). Sed fakte
ili logxas en familio cxar ili ne havas eblecon finance sin teni.

Temen mi pensas ke la kutimoj cxiam pli similas en Euxropo.

Se tio povas interesi
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2008, 1:38:02 PM1/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
G'ankarlo skribis:

>Se tio povas interesi

Mi kredas, ke jes, c'ar tio pruvas, ke en la vere parolata itala ne
ekzistas aparta vorto por la koncepto "adoleskulo". Mi ege mirus, se
mia onklino, parolante al via onklino, uzus tiun vorton, dum mi
certas ke mia kuracisto parolante al via kuracisto uzus la vorton
"adolescente".

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2008, 3:43:28 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la nuna stato de tiu vort-grupo en nia listo:

adolesk-i = plen-kresk-igxi, plen-kresk-igx-ad-i, plen-kresk-ant-i
adolesk-o = plen-kresk-igx-o, plen-kresk-ant-agx-o, plen-kresk-ad-o
adolesk-ul-o = plen-kresk-ant-o, dek-kelk-jar-ul-o

Ni eble ankorau' ne atingis la finon de la debato.

Amike

Renato

Pau Mendoza

unread,
Jan 11, 2008, 5:17:47 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti escribió:

> Jen la nuna stato de tiu vort-grupo en nia listo:
>
> *adolesk-i* = plen-kresk-igxi, plen-kresk-igx-ad-i, plen-kresk-ant-i
> *adolesk-o* = plen-kresk-igx-o, plen-kresk-ant-agx-o, plen-kresk-ad-o
> *adolesk-ul-o* = plen-kresk-ant-o, dek-kelk-jar-ul-o

>
> Ni eble ankorau' ne atingis la finon de la debato.
>

Mi donis lastan argumenton kontrau "kreskigh". Neniu kontraudiris. Do iu
ajn plu debatu, au kara Renato bonvolu forigi ghin.

Pau

Marcos Cramer

unread,
Jan 11, 2008, 7:25:03 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi donis lastan argumenton kontrau "kreskigh". Neniu kontraudiris. Do iu
ajn plu debatu, au kara Renato bonvolu forigi ghin.

Mi konsentas kun la argumentoj de Pau kontrau "kreskigh". Lau mia niaj listeroj  pri ADOLESK/ aperu jene:

adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-i
adolesk-o = plen-kresk-ad-o,  seks-a matur-igx-o,  matur-igx-agx-o
adolesk-ul-o = matur-igx-ant-o, plen-kresk-ant-o

(Mi elektis uzi -ad- anstatau -ant- en la alternativo por "adoleski", char ghi same aldonas la necesan klarecon ke temas pri daura ago (ne finita), sed estas pli natura (kutima) ol uzo de -ant- antau verba finajho).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2008, 5:27:54 AM1/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ADOLESK/ aperu jene:
>
>adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-i
>adolesk-o = plen-kresk-ad-o, seks-a matur-igx-o, matur-igx-agx-o
>adolesk-ul-o = matur-igx-ant-o, plen-kresk-ant-o

Mi s'ang'is tiel, sed lasis ankorau' "dekkelkjarulo", kiu s'ajnas
tiel poemeca (por ne diri "poezia").

amike

Pau Mendoza

unread,
Jan 13, 2008, 3:55:38 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
>
>> adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-i
>> adolesk-o = plen-kresk-ad-o, seks-a matur-igx-o, matur-igx-agx-o
>> adolesk-ul-o = matur-igx-ant-o, plen-kresk-ant-o
>>
mi opinias, ke "plenkreskadi" estas ecx pli bona ol mia stranga
"plenkreskanti". Dankon, Marcos.

Mi jam klarigis, ke la sufikso "igx" signifas ankaux la finon de la ago.
Tial mi proponas plibonigon

adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-ad-i
adolesk-o = plen-kresk-ad-o, seks-a matur-igx-ad-o, matur-igx-agx-o


amike

Paux

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2008, 5:14:00 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau' skribis:

>adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-ad-i
>adolesk-o = plen-kresk-ad-o, seks-a matur-igx-ad-o, matur-igx-agx-o

Mi atendas la konsenton de Marcos.

Intertempe nur por informo: mi trovis retan etimologian vortaron kaj
en la latina la vorto "adolescens" simple signifis "kreskanto" dum
"adultus" (nia "adolto") "kreskinto".

Amike

Renato


>amike
>
>Paux

Pau Mendoza

unread,
Jan 13, 2008, 5:39:40 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> adolesk-o = plen-kresk-ad-o, seks-a matur-igx-ad-o, matur-igx-agx-o
>>
Mi plibonigas min mem denove pro la samaj argumentoj donitaj de mi antauxe.:

adolesk-o = plen-kresk-ad-o, plen-kresk-ad-agx-o, seks-a matur-igx-ad-o, matur-igx-ad-agx-o

kunlaboreme

Paux

Marcos Cramer

unread,
Jan 13, 2008, 6:01:04 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jen miaj opinioj pri la hodiauaj shanghproponoj de Pau pri ADOLESK/:


> adolesk-i = plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-ad-i
> adolesk-o = plen-kresk-ad-o,  seks-a matur-igx-ad-o,  matur-igx-agx-o

La aldono de -ad- che "maturighadi" certe igas la alternativon pli klara kaj preciza, kaj estas necesa precipe kiam oni uzas ghin en is-formo (pasinteca formo).

Ankau la aldono de -ad- che la o-vorto "maturighado" aldonas precizecon, sed shajnas al mi malpli necesa, char jam la simpla o-vortigo "maturigho" lau mi komprenigas chefe la daurecon de la procezo, kaj ne ghian finighon. Tial mi chikaze preferus, se la -ad- menciighus nur enkrampe, do estas "seks-a matur-igx-(ad)-o".

adolesk-o = plen-kresk-ad-o,  plen-kresk-ad-agx-o, seks-a matur-igx-ad-o,  matur-igx-ad-agx-o

Simile, ankau la -ad- en "plenkreskadagho" kaj "maturighadagho" lau mi ne nepre necesas; char ghi igas la vortojn nekomforte longa, mi chikaze certe volus vidi ghin enkrampe.

Marcos

Pau Mendoza

unread,
Jan 13, 2008, 7:09:10 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

> Ankau la aldono de -ad- che la o-vorto "maturighado" aldonas
> precizecon, sed shajnas al mi malpli necesa, char jam la simpla
> o-vortigo "maturigho" lau mi komprenigas chefe la daurecon de la
> procezo, kaj ne ghian finighon. Tial mi chikaze preferus, se la -ad-
> menciighus nur enkrampe, do estas "seks-a matur-igx-(ad)-o".
>
> adolesk-o = plen-kresk-ad-o, plen-kresk-ad-agx-o, seks-a
> matur-igx-ad-o, matur-igx-ad-agx-o
>
>
> Simile, ankau la -ad- en "plenkreskadagho" kaj "maturighadagho" lau mi
> ne nepre necesas; char ghi igas la vortojn nekomforte longa, mi
> chikaze certe volus vidi ghin enkrampe.
>
> Marcos
>
>
Kara Marcos, mi bedauxras, ke ni ne samopinias pri tio cxi. Mi jam
montris, ke la sufikso -igx- plejofte indikas ne nur la dauxron de la
procezo, sed ankaux gxian finon. Mi ne ripetos mian argumentadon.

Laux ReVo, "adolta"="plenkreska"; laux PIV, "adolta"="plenkreska,
seksmatura"

"maturigxo" signifas procezon de adolesko kaj eliron el gxi, kaj tial ne
tauxgas kiel alternativo por gxi, cxar samsignifas kiel "adoltigxo".
Simile, "plenkreskagxo" samsignifas kiel "adoltagxo".

Jes, miaj proponoj estas iom tro longaj, kaj legxo de suficxo kontrauxas
ilin. Ankaux veras, ke cxe la "Lingvaj Respondoj" Zamehof ofte diris, ke
li preferas simplajn kaj mallongajn kunmetajxojn, se eble. Sed cxi-okaze
la legxo de neceso pli rangas kaj laux mi nepre postulas la uzon de la
sufikso "ad".


Laux mi, cxe afero kiel Esperanto ne la plimulto devas plejrangi, sed la
logiko, ne la seka demokratio, sed la amo al homoj kaj al nia lingvo
plibonigonta la homaron, ne regemaj individuoj, sed respektemaj
personoj, kiuj sin komprenas apartenantaj al kunlaborema individuaro
unuigita per nia komuna atinginda celo.

Mi ne volas trudi mian propran opinion pri la temo. Mi ne volas pravi.
Mi ne volas pruvi, ke mi venkis cxe diskuto. Mi neniel volas batali
kontraux samideanoj samkiel mi amantaj Esperanton. Mi ne gravas, nur nia
komuna atingota celo gravas. Mi nur volas plejbonon por nia amata lingvo
Esperanto. Mi penis kompreni la vidpunkton de Marcos, sed sincere ne
povas. Mi ne plu insistos pri cxi tiu temo.

Mi salutas la karan Marcos respekteme, amike, kunlaboreme

Paux

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 2:57:33 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcos kaj Pau'. Mi komprenas, ke provizore ni restu kun
malmultaj -ad-.

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Jan 14, 2008, 4:54:01 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plu sentas min konfuzita pri "adolesk-i, -ulo, -anto", cxar mi ne
vidas ian veran uzon por la vortoj. Ili sonas pli kiel diagnozo pri
sanproblemo ol vorto cxiutaga priskribanta grupon de junaj homoj. Se
"adoleskulo" fakte estas uzata, kiel Anna diras, por signifi "junulo",
"dekkelkjarulo", mi ne scias kial ne uzi tiujn simplajn vortojn. Por
iom akcenti certan problemecon aux doni nuancon al priskribo pri
konduto, oni povus diri ankaux "maturigxanto" aux ecx "kreskanto".

Se la radiko tamen havas ian sciencan specifecon, oni ja povas aldoni
precizigojn. Unu afero igas min miri: kial oni akcentas *seksan*
maturigxon? Se adoleskado ion ajn signifas, gxi signifu unuavice
estadon en agxo de *socia* kaj *psika* maturigxado. Ecx en PIV estas
tiu stranga difino "karakterizata de la ekfunkciado de la seksaj
glandoj", kiun rekte kontrauxdiras la difino de "adoleskanto" kiel
15-25-jarulo. Cxu en iu lando ekfunkcias la seksaj glandoj en tiom
malfrua agxo? Cetere, cxu ne la scienca vorto por tiu ekfunkcia agxo
estas "pubera"?

Mi jam ne memoras kiu, sed iu cxi tie diris, ke junuloj estas gxis
30-jaraj. Kompreneble, "juna" estas tre relativa afero, sed mi nomus
jam la pli agxajn membrojn de la 15-25-jara generacio "junaj
plenkreskuloj" (se mi volus aldoni precizigon al "plenkreskuloj"). Nu,
ja, certe mia patro, se li ankoraux vivus, rajte povus nomi ecx min
junulo. Do certe ankaux pri tia vorto kiel "junulo" oni estu avertita
pri miskompreneblo.

Mi konsentas, ke utilus havi oportunan tradukon por "teenager". La
plej tauxgaj mi opinias la vortojn "dekkelkjarulo" kaj "junulo",
kvankam tiu "kelk" ne tre bone priskribas la agxojn proksimajn al 20
jaroj, eble ie spontanee naskigxas (-is?) pli trafa esprimo,
"dekplusulo" , "kreskulo" aux io ajn. Sed sxajnas, ke iuj
(iulingvanoj?) opinias, ke "adoleskulo" signifas simple "teenager"; mi
tamen sentas rezistemon al tia interpreto.

La norvega, kiel klarigis Otto, havas nombrovortojn similajn al la
anglaj, kaj povis rekte traduki "teenager" (same la sveda). La finna
okaze havis tute alidevenan vorton, kiu similas al la angla "teen",
estis jam sojle de arkaikigxo, sed reutiligite vigle ekuzigxis por
"teenager". Temas pri la vorto "teini", kiu havas saman pradevenon
kiel la esperanta vorto "diakono" kaj dum jarcentoj evoluis proksimume
tra cxi tiaj signifoj: vicpastro > studanto (de teologio) >
mezlernejano > junulo . Parto de la sona evoluo okazis en la sveda
lingvo, kie la vorto nun havas la formon "djäkne", sed ne havas same
gxeneralan signifon kiel la finna parenca vorto.

Babileme sed amike
--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 6:24:41 AM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:


Mi plu sentas min konfuzita pri "adolesk-i, -ulo, -anto"

Kara Harri,

vi estas prava, lau' mi, kaj la latinida nov-radikisma reg'o estas senvesta (alternativo por 'nuda').

Mi enprenas viajn proponojn kiel unuajn (sed ne la suom-bazan: djakno)

adolesk-i = jun-i, plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-i
adolesk-o = jun-ec-o, kresk-agx-o, plen-kresk-ad-o, seks-a matur-i -o, matur-i -a -o
adolesk-ul-o = jun-ul-o, kresk-ant-o, dek-kelk-jar-ul-o, matur-igx-ant-o, plen-kresk-ant-o 

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 14, 2008, 3:07:05 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcos kaj Pau'. Mi komprenas, ke provizore ni restu kun
malmultaj -ad-.

Mi tamen esprimis la opinion, ke ni ja menciu la sufikson -ad- che la formoj, che kiuj Pau proponis tion, sed ke ni che kelkaj el ili menciu ghin nur enkrampe. Mi do pensas, ke tute forlasi tiujn -ad- estas malbona afero.

> adolesk-i = jun-i, plen-kresk-ad-i, (seks-e) maturi-igx-i
> adolesk-o = jun-ec-o, kresk-agx-o, plen-kresk-ad-o, seks-a matur-i -o, matur-i -a -o
> adolesk-ul-o = jun-ul-o, kresk-ant-o, dek-kelk-jar-ul-o, matur-igx-ant-o, plen-kresk-ant-o

Tamen JUN/ havas tute malsaman signifon ol ADOLESK/. "Juna" estas relativa eco, dum "adoleska" estas absoluta eco (ekz-e mi povas diri, ke mia patro pli junas ol mia avo, kvankam ili ambau maljunas; ne eblas diri ke iu "pli adoleskas" ol aliulo). "Juna" povas esti uzata por infanetoj, por infanoj, por adoleskantoj, por junaj plenkreskuloj, kaj (almenau en relativa uzo) ech por maljunuloj. "Adoleska" povas esti uzata nur por adoleskantoj (do por homoj en la agho de seksa maturighado). Do se entute mencii la alternativojn kun JUN/, ni movu ilin al la lasta posicio.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 4:08:55 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi tamen esprimis la opinion

Mi akceptis c'iujn viajn indikojn.

Nun, eble ni jam tro dedic'is mesag'ojn al "adolesk-". Eble estus
bele se ni povus findecidi pri la vortoj en la litero K pri kiuj
atentigas J-K Rinaldo:

2. kariljon-o / / *sonorilaro
2. karj-o / / *c^ela kerno
2. kasacio/i / /* jug^orompo
2. kastrumo / / *romia tendaro
2. kasulet-o* --> franc-a fazeol-aj^-o
2. katguto / / *kirurga fadeno (EN catgut)
2. kazu-o / /* konsciokazo
2. keksoj / /* kuketoj
2. kluc^i *s^alti
2. knelo / / *fis^/viandbuleto
2. kojlo / / *dika intesto
2. komasacio / / *parcelgrupigo
2. komparacii / / kompari *
2. kompostado / / *redaktado
2. konvikt-i* jug^pruvi
2. korako* korvo
4. kosmograf-o* = ??????????
2. krifo *ungego
2. krino* * * harego
2. kripo *bestmang^ujo
1. kroc^o*: */ /* okona noto
2. kronik-o / /* kolono, artikolo, artikol kolono
2. kurtag^-o* * * per ant aj^o, per ant mono

Unu el la eblaj solvoj estas: forigi la linion, se oni opinias, ke ni
ne bezonas samsignifan esprimon.

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2008, 4:30:27 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la antau'a mesag'o restis erare la linio:

> keksoj / /* kuketoj

kiu intertempe estis solvita.

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 14, 2008, 8:02:45 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
> 2. komparacii / / kompari *

Tio tute ne taugas.

> 2. kompostado / / *redaktado

Tio estas tute fusha.

> 2. konvikt-i* jug^pruvi

Tute erara. Temas pri "jughi kulpa" (sed kredeble nur
kiam temas pri ago de jughisto, kiu havas la taskon fari
tion). Lau PIV2005 la unua signifo de "kondamni" estas
"jughi kulpa kaj difini la punon". Mi ne scias, chu
juristoj bezonas apartan vorton, kiu ne inkluzivas la
difinadon de puno.

> 4. kosmograf-o* = ??????????

Temas pri arkaika vorto por arkaika ideo. Simple forlasu
ghin.

> 2. kronik-o / /* kolono, artikolo, artikol kolono

Anstatau "kolono" estu "kolumno". Sed "kroniko" ja
havas ankau la signifon "kolekto de historiaj faktoj
lautempe ordigitaj". En tiu signifo "kroniko" estas
tute bona lau mi.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2008, 3:47:58 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
C'io cetera estas facile solvebla.

Restas:

> > 2. komparacii / / kompari *
>
>Tio tute ne taugas.

Fakte la afero (ekse: kazo) estas malsimpla (ekse: komplika).

C'u:

komparaci-o (en gramatiko) = kompar-o?

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 16, 2008, 4:33:39 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

>>> 2. komparacii / / kompari *
>> Tio tute ne taugas.
>

> Fakte la afero (ekse: kazo) estas malsimpla (ekse: komplika).
>
> C'u:
>
> komparaci-o (en gramatiko) = kompar-o?

Neniel. Ne temas pri komparo, sed pri sistemo de gramatikaj formoj,
kiuj esprimas diversajn komparorilatajn signifojn che adjektivoj
kaj adverboj. "Komparacii" ne signifas "kompari", sed "listigi
la komparaciajn formojn de la koncerna vorto" au "krei bezonatan
komparacian formon de vorto".

Unu el la formoj de komparacio estas pozitivo. Tiu formo estas
la baza formo, kaj ghi tute ne esprimas komparon (lau PIV2005: "nula
shtupo de komparacio, kiu asertas simpla la econ sen ia komparo").
Se oni forgesas pri pozitivo, oni povas eble imagi "komparoformoj"
anstatau "komparacio", sed pri pozitivo ni ne rajtas forgesi.

Pilar Otto

unread,
Jan 16, 2008, 4:36:10 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> 2. karj-o / / *c^ela kerno

Cxu? Laux "mia" vortaro (mi neniel kompilis gxin, nur posedas) gxi estas
"hickory", nord-amerika arbo.

> 2. kluc^i *s^alti

Eble la sxaltado estas tiom speciala, ke oni bezonas por gxi "klucxi" kiel
fakan terminon.

> 2. kripo *bestmang^ujo

Laux mia memoro la klasika vorto estas "staltrogo".

> 2. kurtag^-o* * * per ant aj^o, per ant mono

Cxu ne ankaux "maklerajxo"?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2008, 4:43:58 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
ni plucerbumu pri tio. mi provizore metas ????

amike

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 16, 2008, 5:15:56 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>> 2. kluc^i *s^alti

> Eble la sxaltado estas tiom speciala, ke oni bezonas por gxi "klucxi" kiel
> fakan terminon.

Kredeble jes. Auto havas kaj kluchilon kaj shaltilon (startigilon).
Kluchado tre malmulte similas al shaltado. Ja ne temas pri fermado
de elektra cirkvito, sed pri kunigado de motoro kaj tio, kion la
motoro movu (la motoro mem restas shaltita dum la shoforo kluchas
kaj malkluchas ghin).

Se konsideri, kiom da homoj shoforas auton, la termino ne estas
tiom ege faka.

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2008, 6:40:15 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, otto!

> 2. karj-o / / *c^ela kerno

>2. kluc^i *s^alti

mi forigis la liniojn.

> > 2. kripo *bestmang^ujo
>
>Laux mia memoro la klasika vorto estas "staltrogo".

ec' nur trog-o.

> > 2. kurtag^-o* * * per ant aj^o, per ant mono
>
>Cxu ne ankaux "maklerajxo"?

jes.

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 16, 2008, 7:57:34 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
lingva gradokomparo

J-K Rinaldo

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 16, 2008, 8:21:27 AM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> 2. kluc^i *s^alti
>>
Sxalti oni uzas en la elektraj instalajxoj.
Klucxi estas mekanika termino... eble tauxgas la zamenhofa "kupli"
>> 2. kripo *bestmang^ujo
>>
cxu furagxotrogo?

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jan 16, 2008, 5:46:58 PM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
> komparaci-o  (en gramatiko) = kompar-o?

Neniel. Ne temas pri komparo, sed pri sistemo de gramatikaj formoj,
kiuj esprimas diversajn komparorilatajn signifojn che adjektivoj
kaj adverboj. "Komparacii" ne signifas "kompari", sed "listigi
la komparaciajn formojn de la koncerna vorto" au "krei bezonatan
komparacian formon de vorto".

Tamen en la angla oni uzas "comparison" por "komparacio". Tiu vorto ankau signifas "kompar(ad)o". Kaj ech ReVo agnoskas ke en Esperanto "komparado" povas samsignifi al "komparacio".

Kvankam estas iom strechita uzo de "komparado", mi ne vidas fortan kialon por malrekomendi ghin, se ech aliaj lingvoj faras simile. Tamen, eble ja indas havi apartan radikon KOMPARACI/ pro klareco. Aldone, char uzo de "komparado" kun la signifo de "komparacio" estas iom strechita uzo, oni chiuokaze devus aparte lerni tiun signifon, kaj ne estas pli malfacile lerni simil-aspektan radkion KOMPARACI/.

En la germana oni kutime diras "Steigerung" por "komparacio". "Steigerung" ekstergramatike signifas "plialtigo" au "pligrandigo". Mi tamen ne rekomendus uzi ion similan en Esperanto por esprimi la koncepton de "komparacio".

Konklude, mi ne certas, chu ni entute menciu listeron pri "komparacio". Se jes, ghi estu kun "=" (kaj ne "-->"), kaj menciu (eble inter aliaj) la alternativon "komparado".

Marcos

Pau Mendoza

unread,
Jan 16, 2008, 6:02:53 PM1/16/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> komparaci-o (en gramatiko) = kompar-o?
>>
>
> Neniel. Ne temas pri komparo, sed pri sistemo de gramatikaj formoj,
> kiuj esprimas diversajn komparorilatajn signifojn che adjektivoj
> kaj adverboj. "Komparacii" ne signifas "kompari", sed "listigi
> la komparaciajn formojn de la koncerna vorto" au "krei bezonatan
> komparacian formon de vorto".
>
>
Cxu tiu faka vorto vere necesas? En la latina, hispana kaj angla lingvoj
oni uzas la normalan radikon "kompari" por la gramatika faka signifo. En
la germana oni ankaux faras ion similan.

> Unu el la formoj de komparacio estas pozitivo. Tiu formo estas
> la baza formo, kaj ghi tute ne esprimas komparon (lau PIV2005: "nula
> shtupo de komparacio, kiu asertas simpla la econ sen ia komparo").
> Se oni forgesas pri pozitivo, oni povas eble imagi "komparoformoj"
> anstatau "komparacio", sed pri pozitivo ni ne rajtas forgesi.
>
>

Oni simple diru "senkompara formo".

Amike

Paux

Pilar Otto

unread,
Jan 17, 2008, 2:16:09 AM1/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> En la germana oni kutime diras "Steigerung" por "komparacio".

En la norvega "gradbøying", lauxvorte "grad-klinado" aux "grad-deklinacio".
La gradojn mem oni nomas latinece "positiv", "komparativ" kaj "superlativ".

Mi samopinias kun Bertilo kaj aliaj, ke oni bezonas "komparacio" kiel
gramatikan terminon, apud "kompar-", bezonata por gramatikaj konceptoj kiel
"kompara subpropozicio", "(mal)samgrada komparado" ktp. "Ol", ekzemple,
estas kompara, sed ne komparacia.

Rapide,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2008, 4:19:04 PM1/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi samopinias kun Bertilo kaj aliaj, ke oni bezonas "komparacio" kiel
>gramatikan terminon,

Bone. ankau' pri tio mi aldonas [??].

Amike

Renato

ts

unread,
Jan 18, 2008, 3:31:10 AM1/18/08
to la bona lingvo


Chu ne eblus uzi kompar(ad)umo?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages