Karaj amikoj:
Pri amplifikatoro estas jam multe da opinioj. Mi volas kontribui novan ideon pri tio:
1. En japana lingvo "ampu" estas la mallongigo de fremda vorto amplifikatoro. Eble amp estas ankaŭ oficiela nomo por amplifikatoro. La angla vorto “ample” signifas abunda aŭ larĝspaca, pli ol sufica. Ĉu oni ne rajtas defini la vorton “ampa” kiel ampleksa , kiu similas al la angla “ample” ?
2. Ampero estas la unio de elekrika kuranto laŭ la nomo de . Ĉu oni ne povas konsideri ke la vorto mezurunuo “ampero” devenis el ampo (reversa vortumo kiel fraŭlino al fraŭo, aŭ vidvino al vidvo)? En tio oni definas la vorton “ampo” kiel iu fizika forteco, ekzemple, la elektrika kuranto. Hazarde la mallongigo de unuo ampero estas amp angle aŭ ampo esperante.
3. De ampo oni faras la vorton “ampero” kiel la mezunuo de “ampo”. Plie oni konsidas la adapton de radiko “amp-”. Tialmaniere oni facile faras la vortojn: ampi, ampeco, pliampi, sekve la vorto “pliampilo” por amplifikatoro.
Nia majstro Zamenhof estas la homo por simpleco. Ĉu ne?
Abengo.
-----Original Message-----
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Vastalto
Sent: Wednesday, March 14, 2012 8:23 AM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: amplifikator-o
Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> skribis:
>ni prenas el naciaj lingvoj. Mi scivolas, ĉu ni uzas la samajn vortojn
>en ĉiuj lingvoj, ekzemple kiel oni diras "alta tensio" en la hungara,
>ĉina, ...
En la japana oni parolas pri "alta/malalta tensio" (takai/hikui den'atu).
Amike,
Vastalto
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Pri amplifikatoro estas jam multe da opinioj. Mi volas kontribui novan ideon pri tio:
1. En japana lingvo "ampu" estas la mallongigo de fremda vorto amplifikatoro. Eble amp estas ankaŭ oficiela nomo por amplifikatoro. La angla vorto “ample” signifas abunda aŭ larĝspaca, pli ol sufica. Ĉu oni ne rajtas defini la vorton “ampa” kiel ampleksa , kiu similas al la angla “ample” ?
2. Ampero estas la unio de elekrika kuranto laŭ la nomo de . Ĉu oni ne povas konsideri ke la vorto mezurunuo “ampero” devenis el ampo (reversa vortumo kiel fraŭlino al fraŭo, aŭ vidvino al vidvo)? En tio oni definas la vorton “ampo” kiel iu fizika forteco, ekzemple, la elektrika kuranto. Hazarde la mallongigo de unuo ampero estas amp angle aŭ ampo esperante.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
amplifikator·o → fort·ig·il·o, pli·fort·ig·il·o, (se temas pri sono) laŭt·ig·il·o
Kritikoj bonvenaj, sed ĉefe por simpligi la problemon, ne por igi ĝin nesolvebla.
> Mi mem ne havas firman ideon.
Danke al Dio!
> En tiaj elkrioj la tradicia "dank' al" shajnas al mi logika kaj tial ne anstatauiginda. Sed ghia nuntempe pli ofta uzo kiel adverbeca frazeto ene de plena frazo ja estas lau mi anstatauiginda per "danke al".
--
Danke al Dio!
En tiaj elkrioj la tradicia "dank' al" shajnas al mi logika kaj tial ne anstatauiginda. Sed ghia nuntempe pli ofta uzo kiel adverbeca frazeto ene de plena frazo ja estas lau mi anstatauiginda per "danke al".
dank' al → danke al
Al kiu eble ni devas aldoni "danko al" kaj "dankon al".
amplifikator·o → fort·ig·il·o, pli·fort·ig·il·o, (se temas pri sono) laŭt·ig·il·o
Kritikoj bonvenaj, sed ĉefe por simpligi la problemon, ne por igi ĝin nesolvebla.
Almenaŭ obeu la strangajn regulojn de la listo, kaj skribu
dank' al → dank·e al
Ĉi tie ja utilus fari la rekomendon malpli facile trovebla.
Harri
Amike,
Markos
Responde al Harri mi menciu ke mi ne kontrauas mildigon de la linio al "~". Sed tiam ankau mia dua noto devas esti vortumita iom alimaniere.
> dank' al /(kiam ĝi estas uzata adverbece en frazo)/ → dank·e al;
> /(kiel memstara elkrio la tradicia/ "dank' al" /estas akceptebla, sed
> ankaŭ uzeblas/ "dankon al"/)
>
> /Mi ne komprenas, kial amaso da homoj [por uzi plibeligan esprimon],
> kiuj ne komprenas, kiel funkcias Esperanto, rajtas diri "dank' al" por
> "danke al" kaj ni ne rajtas ridi pri ili.
Ho ve, mi neniel volas malpermesi vian ridadon! Sed
tio ne ŝanĝas la fakton, ke "dank' al" ne estas
adverbeca, nek signifas "danke al" aŭ "dankon al"
(krom en ekz. "dank' al Dio", kion vi, paradokse,
ne volas ŝanĝi!). Ĝi estas tradicia mallongigo, tute
regula, de "danko al", por kiu la lingvo evoluigis
la signifon "pro (la influo de)", plej ofte sen
nuanco de boneco de la influanto kaj ne malofte
(eĉ Zamenhofe) kun la nuanco "pro la malbeninda".
Ekzistas nenia kialo havi eĉ linieton pri la esprimo
en SSV, almenaŭ ne tian kiu rekomendas anstataŭigon
per "danke al".
Amike
Harri
> Ekzistas nenia kialo havi eĉ linieton pri la esprimo
en SSV, almenaŭ ne tian kiu rekomendas anstataŭigon
per "danke al".
:-)
Ĉu ekzemple "danke tion" estas akceptebla esprimo? Ĉu aldoni ĝin al la
linio?
Amike salutas Leo
> Tamen, mi ĵus ricevis mesaĝon de bona esperantistino, kiu skribis
> "Dank' al vi, mi nun sias, ke..." Mi ĵuras, ke mi vere ricevis ĝin.
Mi ne dubas. Kaj certe estis bona esperantistino, ĉar ŝi
uzis tute ĝustan vortumon "dank' al". Kial oni devus
admoni ŝin skribi alimaniere?
Amike
Harri
Resume:
Estas du tipoj de frazoj, unu kun "Danke al Subjekto Verbo ... " (Dank' al
ne permesita)
la alia kun "Dankon al Nerekta Komplemento ... (Dank' al permesita)
Amike,
Johan
Renato Corsetti:
Amike
Harri
--
> Ĉu ekzemple "danke tion" estas akceptebla esprimo? Ĉu aldoni ĝin al la linio?
> Mi malkovras tiun diskuton, kaj tiuteme mi jhus antaùe relegis la Duan Libron de Z. rimarkante lian grandan uzon de tiu formo:"danke la fantazian punkton de l' voĉdono..., ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos ... mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis ... danke la komunan fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn ... ktp