"mobil/o"

21 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 3, 2012, 3:39:53 PM6/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
PIV listigas la neoficialan kaj tre maloftan radikon "mobil/o", kun la jena difino: "Artaĵo el plaketoj, ekvilibre pendantaj de dratoj k turniĝantaj laŭ la aermovoj." En la germana oni nomas tion "Mobile", kaj "Mobile" havas ne nur tiun ĉi artan signifon (vidu la kunsenditan bildon "arta mobilo"), sed ankaŭ celas ludilojn por beboj, kiuj tre similas al ĉi tiuj artaĵoj (vidu la kunsenditan bildon "mobilo por beboj").

Kiel oni laŭ vi nomu tiujn objektojn en Esperanto? "Pendaĵo" ŝajnas tro ĝenerala. Por la unua eble taŭgas "pendartaĵo", sed tio ne uzeblas por la dua. "Pendludilo" laŭ mi ankaŭ ne tre taŭgas, ĉar ofte la bebo apenaŭ ludas per tiu objekto, sed preskaŭ nur rigardas ĝin. Ĉu eble "mobilo" ja estas uzinda por ambaŭ objektoj?

Amike,
Markos
arta_mobilo.jpg
mobilo_por_beboj.jpg

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2012, 4:46:33 PM6/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Kiel oni laŭ vi nomu tiujn objektojn en Esperanto?
En la itala oni nomas ilin "giostrina" = karuseleto, ĉar la pendaĵoj ofte turniĝas kiel karuseloj.


|  "Pendludilo" laŭ mi ankaŭ ne tre taŭgas, ĉar ofte la bebo apenaŭ ludas per tiu objekto, sed preskaŭ nur rigardas ĝin.
Jes. Ĉu rondilo, turnilo,..? Ne venas al mi bona solvo.

|   Ĉu eble "mobilo" ja estas uzinda por ambaŭ objektoj?
"Mobilo"! pensigas min nur pri poŝtelefonoj. Eble iu el la listanoj havos bonan ideon.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jun 4, 2012, 4:55:01 AM6/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> En la itala oni nomas ilin "giostrina" = karuseleto, ĉar la pendaĵoj ofte turniĝas kiel karuseloj.

Tamen ekzistas ankaŭ porbebaj 'mobiloj', kiuj ne turniĝas. Por ili "karuseleto" ne vere povas taŭgi.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 4, 2012, 2:34:16 PM6/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Tamen ekzistas ankaŭ porbebaj 'mobiloj', kiuj ne turniĝas. Por ili "karuseleto" ne vere povas taŭgi.
Certe. Mi ne volis proponi la italan nomon por tiu ludilo.  Kiel oni nomas ĝin en la aliaj lingvoj de niaj listanoj?

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jun 5, 2012, 2:19:24 AM6/5/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Nu, mi bedaŭras diri, ke ankaŭ la hispana ne multe helpas: ni nomas tion simple "móvil" (moveblaĵo).

Krom "pendartaĵo" kaj "pendludilo", nur "pendornam(aĵ)o" kaj "pendamuzilo" venas al mi en la kapon.

Amike,

Eduardo.


Renato Corsetti skribis :

Pjer

unread,
Jun 5, 2012, 4:44:50 AM6/5/12
to la bona lingvo
Mi proponas uzi pendol-n anstataŭ pend:
mobil·o >> pendol·ar·o
Vere jen kion mi unue vidas ĉe la supraj fotoj.
Se oni volas precizigi, oni povas per:
arta pendolaro aŭ:
pendol·art·aĵ·o, beb·pendol·ar·o, pendol·amuz·il·o...
Ĉu ne?
Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Jun 5, 2012, 8:28:36 AM6/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
La difino de "pendolo" en ReVo estas "pezaĵo pendanta de fiksa punkto kaj balanciĝanta laŭ egalaj temperoj". La pendaĵoj en 'mobilo' ne nepre balanciĝas laŭ egalaj temperoj, kaj ĉiuokaze ofte ne estas aparte pezaj. Do mi forte dubas pri la taŭgeco de "pendol/" ĉi-okaze.

Eble oni povus diri "pendaĵaro", laŭbezone precizigante per "beba" aŭ "arta". Anstataŭ "arta pendaĵaro" kompreneble ankaŭ eblas "pendartaĵo". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu eblo?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2012, 1:21:06 PM6/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Eble oni povus diri "pendaĵaro", laŭbezone precizigante per "beba" aŭ "arta". Anstataŭ "arta pendaĵaro" kompreneble ankaŭ eblas "pendartaĵo". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu eblo?
Laŭ mi ĝi jam estas bona. Mi alvokas por pliaj kontribuoj.

Leo De Cooman

unread,
Jun 5, 2012, 2:35:19 PM6/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/06/2012 14:28, Marcos Cramer schreef:
La difino de "pendolo" en ReVo estas "pezaĵo pendanta de fiksa punkto kaj balanciĝanta laŭ egalaj temperoj". La pendaĵoj en 'mobilo' ne nepre balanciĝas laŭ egalaj temperoj, kaj ĉiuokaze ofte ne estas aparte pezaj. Do mi forte dubas pri la taŭgeco de "pendol/" ĉi-okaze.
ReVo priskribas la matematike plej simplan modelon de pendolo.
La difino ĉe PIV estas pli vasta.
La mencio "Balanciĝi kiel pendolo. SIN:svingiĝi." pensigas min pri iu vorto enhavanta la radikon "sving".

Kiel oni nomu la sistemon konsistantan el maso svinge rotacianta ĉirkaŭ punkto ekster sia masa centro? Ĉu ne "fizika pendolo"?


Eble oni povus diri "pendaĵaro", laŭbezone precizigante per "beba" aŭ "arta". Anstataŭ "arta pendaĵaro" kompreneble ankaŭ eblas "pendartaĵo". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu eblo?

Hm! Pentraĵo pendanta sur muro estas"pendartaĵo" kontraste al statuo staranta en ĝardeno, kiun oni povus nomi "starartaĵo"   :-)  La vorto eble havas iom tro ĝeneralan signifon.

Ĉu "svingartaĵo" kaj "svingludilo" taŭgas?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jun 6, 2012, 3:50:13 AM6/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Hm! Pentraĵo pendanta sur muro estas"pendartaĵo" kontraste al statuo staranta en ĝardeno, kiun oni povus nomi "starartaĵo"   :-) 

Ne, tia pentraĵo estas pendanta artaĵo, sed la pendado neniel estas karakteriza eco de tiu artaĵo, pro kio ĝi ne estas pendartaĵo. Estas grava diferenco en Esperanto inter kunmetitaj radikoj kaj plurvortaj esprimoj konsistantaj el la samaj radikoj.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jun 6, 2012, 5:01:17 AM6/6/12
to la bona lingvo

>La pendaĵoj en 'mobilo' ne nepre balanciĝas laŭ egalaj temperoj
Kompreneble, same la pendolo! Se estas aro de pendoloj
ili povas balanciĝi malsimile... Ankaŭ pendolo povas ne balanci!

> La difino de "pendolo" en ReVo estas "pezaĵo pendanta de fiksa punkto ...
Tiu difino estas tro limigita. la pendolo de la
"radimezuristoj"(radiesthésistes)
estas malpeza. Fakte la "pezaĵo" devas esti pli peza ol la tenilo, kaj
tio okazas
por la "mobiloj".

> mi forte dubas pri la taŭgeco de "pendol/" ĉi-okaze.
> Eble oni povus diri "pendaĵaro",...
Jes ni povus, sed mankas tiam la ideo de moveblo.
movpendaĵaro iĝas tro peza (vorto) tiufoje, ĉu ne?
Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Jun 6, 2012, 5:20:36 AM6/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer responde al mi:

> Eble oni povus diri "pendaĵaro",...
Jes ni povus, sed mankas tiam la ideo de moveblo.
movpendaĵaro  iĝas tro peza (vorto) tiufoje, ĉu ne?

Io kio pendas plej ofte ankaŭ moveblas. Laŭ mi ni ne bezonas esprimi la moveblon aparte. Tion faras la nacilingva esprimo, sed ĝi tute prisilentas la pendadon, kiu ŝajnas al mi multe pli karakteriza trajto de tiuj pendaĵaroj.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Jun 6, 2012, 11:18:15 AM6/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos, reage al via komento pri kunmetaĵoj, kion vi opinias pri la esprimo “mezosoprano”, kiun mi trovis en Vikipedio? Tio similas la internacian esprimon “mezzo-soprano”, sed ĉu en Esperanto la esprimo ne fakte devus esti meza soprano?

Mi supozis, ke la termino en Vikipedio estas kunmetaĵo “mezo-soprano”, sed mi komencas nun demandi min, ĉu ĝi estas intencita kiel aparta radiko.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 6 giugno 2012 9.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: "mobil/o"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2012, 11:47:51 AM6/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne volas nun eniri la ĝeneralan temon pri kiu, ŝajnas al mi, ke ĉiu el ni estas influita de sia lingvo, sed mi volas nur diri ke en la itala "mezzo soprano" laŭvorte signifas "duona soprano". Ĝi povus ankaŭ esti interpretata kiel "soprano, kiu staras en la mezo (de la soprana gamo).

Ĉiuokaze mi pensas ke la solvo unuradika "mezosopran-o" estas la plej simpla.

Marcos Cramer

unread,
Jun 7, 2012, 3:50:15 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi neniam venus la ideo interpreti "mezosoprano" unuradike. Eble "meza soprano" estus pli Esperanteca formo, kaj "mezosoprano" estas iugrade influita de la internacia formo, sed tamen mi nepre interpretus "mezosoprano" kiel "mez/o/sopran/o". La internacia influo ĉi tie estas komparebla al la internacia influo sur vortoj kiel "radioprogramo", kie el Esperanta vidpunkto tute sufiĉus "radiprogramo" (kaj tamen ni interpretas "radioprogramo" kiel "radi//program/o", kaj ne kiel unuradikaĵon).

Amike,
Markos

Francisko Simonnet

unread,
Jun 7, 2012, 4:54:29 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Le 05/06/2012 14:28, Marcos Cramer a écrit :
La difino de "pendolo" en ReVo estas "pezaĵo pendanta de fiksa punkto kaj balanciĝanta laŭ egalaj temperoj". La pendaĵoj en 'mobilo' ne nepre balanciĝas laŭ egalaj temperoj, kaj ĉiuokaze ofte ne estas aparte pezaj. Do mi forte dubas pri la taŭgeco de "pendol/" ĉi-okaze.

Eble oni povus diri "pendaĵaro", laŭbezone precizigante per "beba" aŭ "arta". Anstataŭ "arta pendaĵaro" kompreneble ankaŭ eblas "pendartaĵo". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu eblo?

Amike,
Markos

     [[Karaj geamikoj !
     Senkulpigu min, ke de iom da tempo mi plene chesis kontribui al la "la-bona-lingvo" !  Dum semajnoj mi pro tehhnika kialo ne povis interrete uzi mian komputoron ;  mia filo jhus reordigis tion, sed tio al mi en la nuna momento ne helpas, char mi ne trovighas hejme. Aliflanke, mia sanstato en la lasta jaro iom grave malbonighis (por tiuj, kiuj scias, ke mi rekomendas plene launaturan manghadon, sen kuirado au aliaj ne-naturaj faroj, mi devas atentigi, ke pro iuj cirkonstancoj mi jam en la antaua jaro chesis min nutradi lau la propraj rekomendoj, tiel ke la malbonaj rezultatoj ne malkonfirmas, sed ja konfirmas chi ties pravecon), pro kio de la pasinta autuno mi apenau. kapablas ion ajn prizorgi, kaj de Aprilo mi kushas en malsanulejo.
     Hodiau mi povas dum mallonga tempo uzi komputoron ne ligitan al la interreto, sed sur kiu estas legeblaj la mesaghoj alvenintaj en unu el miaj leterkestoj. Mi respondas al unu el tiuj de "la-bona-lingvo", kun espero, ke oni povos la nunajn liniojn kopii kaj el alia loko sendi.
     Kiu ial volus kun mi paroli, tiu povus (sed mi ne scias, dum kiom da ankorauaj tagoj), min trafi telefonante al mia chambro per la numero 33 (el Francujo ne  : 33, sed : 0)386958427 ;  mia kutima telefonnumero 0386954441 funkcias, kio ne estis konstante vera en la jhusaj monatoj, sed tie oni trafos eble dum kelkaj tagoj mian filon Viktoron, poste jam nur registrilon, el kiu mi eble iam poste la diritajhojn audos. Elektronikajn mesaghojn mi ne povas ricevi senpere, sed povos legi nur kun prokrasto pli au malpli longa.
     Se mi reirus al la urba malsanulejo por operacio, kio eble estas baldau okazonta, oni povus min atingi per tiu malsanulejo (03861515), dirante al la telefonistino mian nomon.]]


     Rilate al tio, kion Markos skribas  sub la temo "mobil/o", mi konfirmas, ke ankau lau mia opinio "mobil/o" estas tipa mabona-lingvajho.
     Nun mi volus atentigi pri "beb/o", kiun Markos uzas. Tiu shajnas al mi ne-utila kaj fremdodora novajho kunpunshighanta kun "infan/et/o" au "such/infan/o". En la chi-tiea speciala kunteksto eble ankau la adjektivo "lul/il/a" povus taugi. Pardonu min, se montrighus
, ke pri  "beb/o" nia grupo jam okupighis au eble jam venis al ia konkludo : ne hvavante aliron al la reto, mi tion ne povas kontroli.

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2012, 4:59:30 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Al mi neniam venus la ideo interpreti "mezosoprano" unuradike. Eble "meza soprano" estus pli Esperanteca formo, kaj "mezosoprano" estas iugrade influita de la internacia formo, sed tamen mi nepre interpretus "mezosoprano" kiel "mez/o/sopran/o".
Sed li aŭ ŝi estas en la mezo de kio? Mi jam diris, ke, forgesante pri la signifo de la itala, oni povus diri, ke temas pri "soprano en la mezo de la gamo de sopranoj".

El la itala vidpunkto tio estus la sola esprimo kun tiu signifo: mezzo presidente, mezzo scrittore, mezzo cantante nepre nur signifas "duona prezidanto" "duona verkisto" kaj "duona kantisto" kun la signifo en la realo de "malbona prezidanto", "prezidanto, kiu ne havas ĉiujn kvalitojn de prezidanto" ktp.

Se oni volas paroli pri prezidanto, kiu estas en la mezo de io, oni dirus "un presidente nel mezzo".

Ĉu ni devas havi linion pri "mezosoprano"?

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2012, 5:06:13 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

kvankam vi legos ĉi tiun mesaĝon malfrue ricevu la solidarecon de ĉiuj listanoj! Bondezirojn pri la sano kaj la operacioj!


>  "beb/o" . . . Tiu shajnas al mi ne-utila kaj fremdodora novajho kunpunshighanta kun "infan/et/o" au "such/infan/o".

Fakte en nia paĝaro estas la linio:

beb·o [8oa] ~ infan·et·o, suĉ·infan·o

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 7, 2012, 5:16:19 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Ĉu ni devas havi linion pri "mezosoprano"?

Laŭ mi ne.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jun 7, 2012, 7:05:57 AM6/7/12
to la bona lingvo
> Mi pli kaj pli pensas, ke "pendaĵaro" estas la preferinda solvo.
Marcos, pardonu min sed mi kontraŭas, rigardu :
http://i1.trekearth.com/photos/80428/waschingdaypetit.jpg
Jen arta (foto de) pendaĵaro, ĉu ne?
Vestoj, tukoj kiuj sekiĝas sur ŝnureto ja estas pendaĵaro!
Tia konfuzo ne okazus kun pendolaro!
Kontraŭe mi pli kaj pli pensas, ke "pendolaro" estas preferinda.
Plie, kiel rimarkigis Leo, pendolo povas svingi kaj ankaŭ turniĝi,
same faras la "mobiloj".
Fakte ankaŭ kio pendas, sed pendaĵaro ŝajnas al mi ne sufiĉe priskribi
tion,
kio estas "mobilo". Alidirite pendolaro estas entenata en pendaĵaro,
estas pli tipa pendaĵaro (sendepende ĉu arta aŭ porsuĉinfana).
Amike, Pjer.

Svetlana Milanovic

unread,
Jun 7, 2012, 10:04:06 AM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,
 
Mi jhus legis pri la vorto bebo, kaj mi opinias ke ni tute ne serchu alternativon, char bebo estas rekonata vorto en la tuta mondo.
Dankon,
Svetlana Milanovic

2012/6/7 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2012, 2:57:03 PM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Svetlana:
>   Mi jhus legis pri la vorto bebo, kaj mi opinias ke ni tute ne serchu alternativon, char bebo estas rekonata vorto en la tuta mondo.
Dankon pro la konsilo. Fakte nia linio:


>   beb·o [8oa] ~ infan·et·o, suĉ·infan·o

estas legebla: se vi volas diri "bebo", diru "bebo". Se vi volas diri "infaneto" aŭ "suĉinfano", diru tion. Tio permesas, kaj al la novaj kredantoj kaj al la malnovaj kredantoj esti kontentaj.

Marcos Cramer

unread,
Jun 7, 2012, 3:02:59 PM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Nu bone, mi ne plu tiel forte kontrauas tiun uzon de "pendol/". Se aliaj emas konsenti kun Pjer, ke "pendolaro" chi-kaze preferindas al "pendajharo", ni povas rekomendi "pendolaro". Eble iu alia ankorau esprimu sian opinion pri "pendajharo" kaj "pendolaro".

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Jun 7, 2012, 6:48:53 PM6/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
[nova fadeno por malplekti gxin de "mobilo" kaj aliaj]

Mezosoprano ne estas meze de sopranoj. Mezosoprano estas vocxo kiu
situas inter
ordinara soprano unuflanke kaj aldo aliflanke, same kiel baritono
situas inter tenoro kaj bas(ul)o.

Estas tute ordinaraj kaj internacie uzataj terminoj. Ne necesas SSV-linio


gxis, Ronaldo N (tenoro en hxoro)



--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Ŝtonĉjo

unread,
Jun 8, 2012, 3:52:13 AM6/8/12
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2012, 5:15:08 PM6/9/12
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2012, 5:22:54 PM6/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
Kion vi proponas pri la ludilo, pri kiu ne parolas?
ne = ni

pardonu


renato

Pjer

unread,
Jun 10, 2012, 12:41:13 PM6/10/12
to la bona lingvo
Povas esti, sed laŭ mi,
la unua ligo prezentas pli malsimplan aĵon, eble: (beb)tapiŝo kun
pendludilo,
la dua: pendaĵaron sur pendŝnuro,
la tria prezentas tipe : pendolaron,
pri la tria mi tute konsentas.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2012, 3:45:55 PM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ pri ĉi tiu vorto ni multe diskutis sed ne atingis konkludon.

Ĉu

mobilo (en la senco de 'ludilo' por malgrandaj infanoj) --> aŭ =  pend-aĵ-ar-o, pendol-ar-o ?

Neniu kontribuis informojn pri malpli kutimasj lingvoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 14, 2012, 4:39:55 AM6/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi ni povas konkludi jene:

mobil·o → (kiel artaĵo) pend·art·aĵ·o, pendol·ar·o; (kiel amuzilo por beboj) (beb·a) pendol·ar·o

Ĉu bone?

Amike,
Markos

Ŝtonĉjo

unread,
Jun 14, 2012, 5:18:38 AM6/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne "pendludilo"?

mobil·o → (kiel artaĵo) pend·art·aĵ·o, pendol·ar·o; (kiel amuzilo por beboj) (beb·a) pend·lud·il·o

Lau mi pendol' estas bona kandidato por bonlingvismo, ech se estas fundamenta :-)

Ŝtonĉjo

unread,
Jun 15, 2012, 5:03:10 AM6/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kial mia respondo ne aperis?

mobil·o → (kiel artaĵo) pend·art·aĵ·o, pendol·ar·o; (kiel amuzilo por beboj) (beb·a) pend·lud·il·o




On Thursday, June 14, 2012 10:39:55 AM UTC+2, marcos...@gmail.com wrote:

Marcos Cramer

unread,
Jun 16, 2012, 4:46:16 AM6/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝtonĉjo skribis:

Kial ne "pendludilo"?

Mi en antaŭa mesago menciis la argumenton, ke la beboj ofte ne vere ludas per tiuj pendolaroj, sed nur rigardas ilin. Sed eble mi simple havas tro limigitan koncepton de "ludilo".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 20, 2012, 5:08:07 AM6/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi konkludis las debaton pri mobil-o per kompbino de Markos kaj Stonĉjo:

mobil·o → (kiel artaĵo) pend·art·aĵ·o, pendol·ar·o; (kiel amuzilo por beboj) (beb·a) pend·lud·il·o/pendol·ar·o

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages