Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?

7 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Jan 17, 2014, 6:26:46 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Gesinjoroj,

Kiel estas nomita esperante la angla-lingva toksaĵo 'crack'? Mi vidis ie 'krako', sed krako tradicie jam estas speco de seka bruo, ĉu ne? Ĉu ekzistas iu alia esperanta nomo por ĝi, aŭ ĉu 'krako' estas vere ĝia nomo en Esperanto?

Noël SIMONET

unread,
Jan 17, 2014, 7:04:30 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
La espereble tre provizora kaj pasinta 'krako-o' .
 
Amike al vi .
 
Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
----- Message d'origine -----
Envoyé : vendredi 17 janvier 2014 12:26
Objet : (la bona lingvo) Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?

Gesinjoroj,

Kiel estas nomita esperante la angla-lingva toksaĵo 'crack'? Mi vidis ie 'krako', sed krako tradicie jam estas speco de seka bruo, ĉu ne? Ĉu ekzistas iu alia esperanta nomo por ĝi, aŭ ĉu 'krako' estas vere ĝia nomo en Esperanto?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Marcos Cramer

unread,
Jan 17, 2014, 7:17:04 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus "rokkokaino".

Amike,
Markos


2014/1/17 Noël SIMONET <simone...@neuf.fr>

Josenilton

unread,
Jan 17, 2014, 7:21:15 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu sxton-kokainacxo ne estus pli specifa? 


2014/1/17 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Johan Derks

unread,
Jan 17, 2014, 7:46:46 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ghuste simple: "kreko",  fonetike !
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 17 januari 2014 13:04
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2014, 8:12:33 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

|   Mi dirus "rokkokaino".

En ordo, laŭ mi. Ĉu vi povus klarigi kial la koncepto ‘rok-‘ estas necesa? Simple mi havas nenian ideon pri ‘crack’.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2014, 8:34:42 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Sendepende de tio, ke persone mi tute ne rekonus en “kreko” ke temas pri la angla “crack” (ankaux cxar la angla elparolo ne estas precize “krek” , sed “kræk”; kaj cetere la lingvoj itala, franca, germana alprenis la elparolon de la termino laux la skriba formo, do “krak”), bedauxrinde jam ekzistas du aliaj signifoj de “kreko”, el kiuj unu (speco de anaso, anas crecca) sxajnas al mi tute pravigebla.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: venerdì 17 gennaio 2014 13:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?

Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2014, 8:46:36 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

La nomo “crack” estas versxajne sonimita, cxar la varmigo de tiu drogo naskas bruon kiu similas krakon (do, ne estus malprave nomi gxin en esperanto “krak-kokaino”).

 

Sed en kelkaj landoj, tiu “crack” estas rilatigata kun sxtono, roko. Mi vetus, tamen, ke malfacile oni rekonus kio estas “rok-kokaino”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 17 gennaio 2014 14:13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?

--

Marcos Cramer

unread,
Jan 17, 2014, 9:25:53 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pripensinte la fakton, ke "roko" signifas simple "grandega ŝtono", kaj ke la grandeco de la ŝtonecaj partoj de la priparolata drogo neniam atingas la grandecon, ĉe kiu oni parolus pri "roko" anstataŭ "ŝtono", mi nun konkludas ke "ŝtonkokaino" estus multe pli logika ol "rokkokaino". La propono "rokkokaino" certe estis influita de tio, ke en la angla krom "crack" ekzistas ankaŭ la esprimo "rock" por tiu drogo.

Laŭ chemistry.about.com/od/drugs/a/crackcocainefaq.htm, Antonio pravas pri tio, ke la nomo devenas de kraksono, kiun la drogo faras kiam ĝi estas varmigata. Konklude, "krakkokaino" estas tute bona Esperanta nomo, kiu aldone estas facile rekonebla internacie. Kaj mi ĵus trovis, ke tiu nomo ankaŭ jam aperas en vortaro de Sonja Elen Kisa (esperantodictionary.org). (Fakte, memorante ke ŝi faris vortaron kun relative multaj terminoj rilataj al drogoj kaj drog-uzado, mi serĉis ŝian vortaron antaŭ ol skribi mian antaŭan mesaĝon, sed ne sukcesis trovi ĝin. Nun entajpinte "krakkokaino" ĉe Guglo, mi tuj retrovis ĝin :-) )

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Jan 17, 2014, 8:21:18 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu ne povas esti ankaŭ KRAK-KOKAINO aŭ eble KOKAIN-KRAKAĴO? Mia intenco ĉi-kaze estas uzi la radikon krak- , ĉar, laŭ oni diras, la uzo de tiu toksaĵo produktas krakan bruon. Eble el tio la angla nomo crack. Kaj, ĉar ĝi estas farita el restaĵo de kakaino, eble ankaŭ ties ĉi radiko (kokain-) devas eniĝi en la kunmetaĵon. Sed tamen, se la esprimo fariĝos tre longa, eble povos diriĝi simple KRAKAĴO aŭ KOKAINAĈO (se konsideri, ke en vero tiu toksaĵo devenas el reziduo de kokaino). Kion vi opinias?



2014/1/17 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Josenilton

unread,
Jan 17, 2014, 10:43:40 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Favore, do, al la unuigo de enkondukoj rilataj al tiu termino, mi adoptos en mian vortareton, unualoke, KRAKKOKAINOn, kaj, dualoke, ŜTONKOKAINOn.


2014/1/17 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2014, 11:00:23 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

|   Konklude, "krakkokaino" estas tute bona Esperanta nomo

Bonege! Do mi registris tion en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=En:_C kaj esperas, ke ankaŭ la aliaj partoprenantoj en la debato ŝatas tion.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2014, 11:20:55 AM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Josenilton!

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Jan 17, 2014, 12:53:23 PM1/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tre bona invento de Josenilton.
Ghi kongruas kun la sufiche alta tutmondeco de krak au krek lau la 15a regulo:
 
La vorto 'krak' havas jenan gradon de tutmonda internacieco:
49,1% el 57 lingvoj tutmonde enprenis ĝin.
38,5% el 4094861104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin en sia lingvo.
47,2% el 151778950, la totala virtuala akademia valoro de lingvoj tutmonde,
estas atribuebla al lingvoj en kiuj vorto simila al 'krak' ekzistas.

La vorto 'krek' havas jenan gradon de tutmonda internacieco:
8,8% el 57 lingvoj tutmonde enprenis ĝin.
8,9% el 4094861104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin en sia lingvo.
11,2% el 151778950, la totala virtuala akademia valoro de lingvoj tutmonde,
estas atribuebla al lingvoj en kiuj vorto simila al 'krek' ekzistas.

Al la restklaso apartenas:
42,1% el 57 lingvoj tutmonde, en kiuj
neniu el la supre menciitaj fontvortoj estas rekonebla. Ili reprezentas
52,6% el 4094861104 denaskaj parolantoj en la mondo kaj
41,6% de 151778950, la totala virtuala akademia valoro de lingvoj tutmonde.
Vidu http://www.esp-evoluo.org/plurfontsugesto.php (metu "crack" en mallonga kunteksto, kie ghi povas havi nur unu signifon)
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 17 januari 2014 17:00
Onderwerp: (la bona lingvo) Kiel diri la anglanoman toksaĵon 'crack' en Esperanto?
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages