Le Thu, 18 Mar 2021 15:06:20 -0700 (PDT),
ro-esp <
ro-...@dds.nl> a écrit :
> Op donderdag 18 maart 2021 om 11:51:07 UTC+1 schreef galex-713:
>
> >
> > > > * nekromanci·o → mort·sorĉ·ad·o*
> > >
> > > Malkonsentite. Ne temas pri sorĉado, kaj neniu mortas. Temas pri
> > > konsulti la "mortintojn" aú supozite "spiritojn de mortintoj" por
> > > ekscii la futuron
> >
> > sed ĉu ne «sorĉo» por «konsulti la mortintojn»?
> >
>
> Eble en la angla, sed por mi sorĉado estas *okazigi* aferojn per
> magiaj metodoj. Kredeble la Brazilaj spiritistoj tute ne konsideras
> sin sorĉistoj.
>
> laúdire iuj niĝerianinoj estas devigataj putinumi en Eúropo per la
> minaco ke se ili rifuzas, niĝeria sorĉ(ist)o mortsorĉas iliajn
> parencojn.
>
> Mi ne scias ĉu Esperanto havas ĝeneralan vorton por la diveraj
> manieroj "antaúscii" la futuron - per fajro, akvo, teo-folioj,
> man-linioj, kandelofandaĵoj, astro-konstelacioj ktp.
Laŭ mia kompreno, tiu vorto estas »aŭguri« – oficiale »diveni per
esotera povo.« Ĝi oficialiĝis per la sesa aldono.
Kaj miaopinie aŭgurado *povas* okazi per sorĉado, sed mi ankaŭ devas
konsenti pri via rimarko – ne ĉiu aŭgurado okazas pere de magio.
Ĉu do ankaŭ nesorĉa/nemagia aŭgurado per fantomoj kaj spiritoj nomiĝus
»nekromancio«? Se jes, aŭ se ni malcertas, ni prefere aldonu alian
tradukon por tio (ekzemple »fantomaŭgurado«).
La pli moderna difino de »nekromancio«, kiun mi menciis, ja inkluzivas
ankaŭ sorĉojn, kiuj onin mortigas – sed ankaŭ sorĉojn, kiuj onin (aŭ
onian korpon) revenigas de morto, aŭ kiuj alimaniere rilatas morton. Mi
ne pensas, ke »mortsorĉado« nepre estu legata kiel »mort-ig-sorĉado«;
pli ĝenerala rilato al morto ŝajnas al mi bone akceptebla. Ĉu ne?
> @ Pjer: mi komprenas kion ci celis diri
> ĝis, Ronaldo N
Ĉion bonan
// Tirifto