unu senco esprimeblas per *bojkoti*
la alia rilatas al preso: ne permesi publikigon gxis difinita tempopunkto
> ?u, male, ?i devus esti listigita inter la oficialigindaj radikoj?
nu, ecx mi ;-) ne entuziasmas prie
gxis, Ronaldo N
En la hispana "embargo" havas jenan signifon. Ekzemple, mi ŝuldas monon kaj oni juĝas min pri tio. La juĝisto povas "embargi" min, tio estas, mi ne plu rajtas vendi aŭ transdoni iun ajn (aŭ nur kelkajn) el miaj posedaĵoj, ĉar ili eble devos esti venditaj por repagi miajn ŝuldojn. Ankaŭ tio estas komercmalpermesado, sed ... por homoj kaj pro leĝaj kialoj.
En la hispana "embargo" havas - aux almenaux havIs - signifon multe pli
gxeneralan: "gxeni", "malhelpi". Resto de tio ekzistas en la normala hispana
esprimo por "tamen": "sin embargo" (sen malhelpo).
Otto
atentu cxi tie... Ekzistas legxa distingo inter "posedi" kaj "proprajxi".
Se mi luas awtomobilon aw domon, mi jes *posedas* gxin, sed ne *proprajxas".
Do, mi ne rajtas vendi gxin (ofte ecx ne rajtas ludoni al iu alia)
gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net
Juristoj (kaj mi estas tia lauxprofesie) estas terure harfendemaj pri nuancoj, cxar ofte gxuste tiuj nuancoj kondukas al unu solvo prefere ol alia.
Do (almenaux lau la itala juro) oni distingas TRI aux ecx KVAR rilatojn koncerne bonajxojn:
1) proprieto (= plena aparteneco, kun aux sen la lauxrajta aux lauxfakta posedo);
2) posedo (= rajto uzi samkiel cxe proprieto, sed sendepende cxu oni havas aux ne havas ankaux la proprieton);
3) lauxjura teno (havo, sur jura bazo);
4) fakta teno.
La aferoj, tiel diritaj, aspektas komplikaj, do mi faru klarigajn ekzemplojn.
1) Proprietulo (mastro) povas ne havi la posedon, se ekzemple li starigis fruktuzon super la bonajxo, aux se la ajxo estis sekvestrita;
2) lupreninto havas la posedon, sed ne la proprieton (do, li rajtas uzi la ajxon, sed ne disponi pri gxi);
3) deponpreninto havas nek proprieton nek posedon, sed nur tenon sur jura bazo;
4) sxtelinto havas nur lauxfaktan tenon.
(Noto: laux mia opinio, la difino de "tenado" en PIV ne estas plene trafa, cxar gxi tro parencas al mastrado kaj posedo).
En la komunuza lingvo, tamen, oni ne tiel subtile distingas inter proprieto kaj posedo.
Gxis
Antonio
jen mi ree post la itala kongreso kaj la sekvoj.
Mi komencas tre malrapide rekapti la monton da mesaĝoj pri lingvaj aferoj.
Pri "embarg-i" mi vidas ke ne estas plena konsento rilate al
embarg-i --> mal-permes-i (for-ir-i, komerc-i, ktp.)
Andreas eĉ diras ke ĝi eĉ ne bezonas oficialigon, ĉar ĝi jam apertenas
al Esperanto.
Do, la afero restas nedecidita. Informoj pri la japana, ĉina, ktp. estus
tre valoraj.
En la araba la uzataj radikoj signifas "malpermesi", "malhelpi", "bari".
Amike
Renato
En la komunuza lingvo, tamen, oni ne tiel subtile distingas inter proprieto kaj posedo.