Mi ne kredas ke "jug-osto" helpus iun ajn kompreni pri kio temas
gxis, Ronaldo N
> Mi ne kredas ke "jug-osto" helpus iun ajn kompreni pri kio temas
Kial? La vorto klare montras almenaŭ tion, ke estas osto, dum zigomo
povus esti io ajn.
> Ekzemple mi ne jam vidas la utilon provi fortraduki la vorton
> "zigomo". Eble mi ekpensos alia se montrigxas ke iuj lingvoj
> efektive uzas paralelajxon de "vang-osto"
Ĉu la angla (Anna: cheekbone = vang-osto) kaj la japana (Vastalto:
kyoo(hoo)-kotu = vang-osto) ne sufiĉas por vi? Mi povus aldoni la
finnan (poskiluu), sed tio eble ne gravas. Kelkaj lingvoj (germana,
sveda) havas, apud tradukprunto "jug+osto" ankaŭ alian samsignifan
vang+osto (Wangenbein, kindben), sed mi ne scias kiu vorto estas
efektive pli ofta. Ankaŭ en ĉiuj PIVoj vangosto estas sinonimo de
zigomo.
Harri
> Ĉu la angla (Anna: cheekbone = vang-osto) kaj la japana (Vastalto:
kyoo(hoo)-kotu = vang-osto) ne sufiĉas por vi? Mi povus aldoni la
finnan (poskiluu), sed tio eble ne gravas.
Bonvolu aldoni ankaŭ la araban, en kiu oni uzas "vizaĝ-osto".
Amike
Renato
> Kelkaj lingvoj (germana,
> sveda) havas, apud tradukprunto "jug+osto" ankaŭ alian samsignifan
> vang+osto (Wangenbein, kindben), sed mi ne scias kiu vorto estas
> efektive pli ofta.
Mi kiel Svedo havis ĝis nun nenian ajn ideon, kio estas "okben" (=
"jugosto") - kvankam mi eble iam renkontis tiun vorton -, sed
"kindben" (= "vangosto") estas vorto konata aŭ ĉiu Svedo, kaj tuj
komprenata de ĉiu Svedo, kiu ĝin renkontas la unuan fojon.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Cetere mi jam ne plu kontrawas linion zigomo=vang-osto
gxis, Ronaldo