"Bonifiko" estas neoficiala vorto, kiun oni eĉ en la nederlanda tradukas
per fremda vorto "bonificatie" aŭ "bonus".
Kiel fortraduki ĝin? "Krompago" ne klarigas la tutan signifon, cetere ne
necese temas pri pago. Ĉu "ekstraĵo"?
Amike salutas
Leo
Ĉu oni uzas ĝin en Esperanto?"Bonifiko" estas neoficiala vorto
Masako
2009/12/24, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Leo:
>> "Bonifiko" estas neoficiala vorto
> C^u oni uzas g^in en Esperanto?
>
> Se jes, mi tradukus g^inb per "donaco".
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Leo:
>"Bonifiko" estas neoficiala
vorto
Renato:>
>Ĉu oni uzas ĝin en
Esperanto?
>Se jes, mi tradukus ĝin per
"donaco".
Masako:
>Cxu kromsalajro?
Mi neniam antauxe auxdis aux legis pri “bonifiko” (kvankam gxi estas registrita, por la sporta senco, en la itala-esperanta vortaro Minnaja).
Surbaze de la difino en PIV, laux la cirkonstancoj mi tradukus “aldona/ ekstra avantagxo”, “rabato”, “dekalkulo”, “prezoredukto” (laux Krause), “donaco”, “kompenso”, “kromsalajro”: temas ja pri tuta aro da malsimilaj konceptoj (kaj ankaux pro tio mi evitus la uzon de “bonifiko”, kiu cetere estas ecx “falsa amiko” por italo, cxar en la itala “bonifico” egalas cxefe al “akredito, mona transpago”).
Gxis
Antonio
Mi neniam antauxe auxdis aux legis pri “bonifiko”
Ĉiutage mi ricevas anekdoton (foje plurajn) el la forumo "Anekdotoj en
Esperanto"
esperanto...@yahoogroups.com
Preskaŭ ĉiujn sendas Rikardo Cash en perfekta lingvaĵo kaj per
Esperantaj literoj (kvankam temas pri Yahoo-a forumo).
Ĉi-foje enestis la stranga vorto "bonifiko", kiun mi tuj sendis la "la
bona lingvo".
Cetere mi dankas Rikardon pro liaj ĉiutagaj amuzaj anekdotoj. Mi regule
plusendas kelkajn al propra listeto. Mi aldonas kelkajn lingvajn
rimarkojn por komencantoj. Per tiuj ŝercetoj listanoj, kiuj neniam
vizitas klubvesperon tamen regule havas kontakton kun la lingvo.
Amike salutas
Leo