Veniala venas el la latina “venialis”, siavice el la latina “venia” (= indulgo, pardono).
En la religia kristana faklingvo, gxi signifas “negrava, malgrava, tia ke gxi ne mortigas la animon kaj ne meritigas la inferon”.
En pluraj euxropaj euxropaj lingvoj (itala, hispana, angla, franca) trovigxas la vortoj “veniale, venial, veniel” kun tiu specifa signifo (nemortiga), en rilato kun peketo.
Sed ecx italoj (en lando rekte latinida, kaj almenaux lauxnome kristana) per tiu vorto (cxiukaze apartenanta al la klera lingvo, ne al tiu komunuza), celas simple “malgrava, malgranda, pardonebla” (peccato veniale = malgrava peko, peketo; errore veniale = malgranda/ malgrava/ pardonebla eraro, erareto).
Laux mi, konklude, oni devus lasi “veniala” nur por la religia faklingvo, kaj en aliaj kazoj diri simple “malgrava, pardonebla” (rimarkindas, ke ecx en euxropa lando kun kristana tradicio, Germanujo, parolante pri peko, oni diras per pure germana vorto “laesslich” (se mi bone komprenas = forlasebla).
Saluton
P.S.: mi klarigas, ke en la alilista mesagxo de kiu mi deiris, oni parolis pri “veniala peko” ne en religia senco.
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 13 marzo 2015 18:04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) veniala
Antonio:
| En alia listo mi vidis la esprimon “veniala peko”
Ĉu vi konsilas la linion:
venial-a --> pardon-ebl-a, mal-grav-a
Amike
Renato
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Laux mi, konklude, oni devus lasi “veniala” nur por la religia faklingvo, kaj en aliaj kazoj diri simple “malgrava, pardonebla”