sxampu-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2008, 11:54:30 AM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Oni proponis al mi la linion:

sxampu-o = har-sap-o

Kion vi pensas?

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Cindy McKee

unread,
Jul 9, 2008, 12:25:28 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tio estas tuj komprenebla, cetere ekzistas en ReVo: http://reta-vortaro.de/revo/art/sap.html#sap.har0o

2008/7/9 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:



--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2008, 12:31:07 PM7/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Cindy:


Tio estas tuj komprenebla, cetere ekzistas en ReVo: http://reta-vortaro.de/revo/art/sap.html#sap.har0o

Ho dankon! Mi pretervidis tion.

amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jul 31, 2008, 11:27:52 AM7/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’u temas pri difino au’ rekomendo? Mi ne povas pensi, ke “s’ampuo” ne apartenas al la bona lingvouzo. Prefere ni proponu g’in al la Akademio por oficialigo.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 9 luglio 2008 18.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) sxampu-o

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2008, 1:17:08 PM7/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


Mi ne povas pensi, ke “s’ampuo” ne apartenas al la bona lingvouzo. Prefere ni proponu g’in al la Akademio por oficialigo.

Nun ni havas:

sxampu-o = har-sap-o

Tio signifas, ke se vi ne volas uzi "sxampuo", vi povas uzi "har-sapo" sen rekomende de nia flanko uzi unu au' la alian.

Mi pretas s'ang'i.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti  [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 4:59:37 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi ekmiras legante, ke iu el ni volus havi en nia tabelo post "sxampu-o " la simbolon " = " kaj ne la simbolon " --> ".
     Por nomi tian substancon, per kiu oni la harojn lavas, mi diras tute simple "har/lav/ajh/o".
     Shajnas al mi, ke tio ne estas "sapo", char mi ofte audis rekomendojn, ke la harojn oni ne lavu per sapo, sed ghuste per tiucela harlavajho (ankau la kontrauan rekomendon mi foje audis, kio konfirmas, ke ne temas pri io sama). Mi ne kapablas sen tempoperdo retrovi, kia estas la diferenco el hhemiista vidpunkto : chu iu alia el ni tion scias au retrovos ?
 
     Mi do proponas shanghon de la linio al : 
sxampu-o --> har-lav-ajh-o

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 12, 2008, 5:31:32 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
En pasintaj tempoj, oni uzis sapon por fari sxampuojn.
Lau kemia vidpunkto, sapo estas preparajxo el graso kaj alkalo.
Sapoj estas uzataj sub formo de briketoj.
Nuntempe, oni ne plu uzas sapon por fari sxampuojn, pro tio ke la alkaleco de sapo estas malbona por la haroj.
Oni uzas substancojn tiel nomatajn en la angla "surfactants". Mi ne ankorau trovas la esperantan ekvivalencon por surfactant.
Do, mi tute konsentas har/lav/ajx/o-n.
 
Thu

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2008, 6:41:58 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
mi tute konsentas har/lav/ajx/o-n.
Bone.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 12, 2008, 10:59:43 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu skribis:
> ... Mi ne ankorau trovas la esperantan ekvivalencon por surfactant.
 
"Surfactant" estas speco de mallongigo por "surface acting agent", substanco, kiu malpliigas la surfacan tension de likvaĵo. Oni uzas tion por ebligi pli facilan "malsekigon" de la haroj per akvo. Se mi bone memoras oni iam nomis tiajn substancojn "wetting agents". Eble tiu termino "malsekigiloj" ŝajnis tro simpla aŭ konfuzebla kun simpla akvo, oni do serĉis pli malkompreneblan vorton.
Akvokuraj cimoj kapablas kuri sur sana natura lageto pro la sufaca tensio de normala akvo. Malgrandega kvanto da tiu "surfactant" en la lageto sufiĉas por dronigi la senkulpajn bestetojn.  :o(
Tiajn "sketantajn" cimojn oni povas vidi ekzemple ĉe:
precipe en la dekstra supera bildo.
 
Amike salutas
Leo
 

ro-esp

unread,
Sep 13, 2008, 7:43:18 PM9/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>


> Por nomi tian substancon, per kiu oni la harojn lavas, mi diras tute

>simple "*har/lav/ajh/o*".

Mi eble dirus "harlav_ilo_", sed ne "lavajxo", cxar ne temas pri rezulto
de lavado nek materialo lavota

gxis, Ronaldo


Fra Simo

unread,
Sep 17, 2008, 9:00:28 AM9/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/9/14 ro-esp <ro-...@dds.nl>
     La demando pri elektado inter "il/o" kaj "ajh/o" levighas che multaj vortoj indikantajn ion, per kio au helpe de kio oni ion faras. Tiam vorto finighanta per "il/o" pensigas pri ia aparato au enmane tenebla ilo (kombilo, tondilo k. s.), sed vorto finighanta per "ajh/o" pli bone konvenas por ia substanco. Kun iuj radikoj ambautipaj vortoj povas ekzisti. Ekzemple, iujn shmirajhojn oni almetas permane, iujn aliajn per specialaj shmiriloj.
     Vere estas, ke "harlavajho" povus ion alian signifi. Pro tio necesas multvortajn vortarojn ellabori.
                                          F.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages