hidroplano

6 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jun 8, 2022, 10:20:54 PM6/8/22
to la bona lingvo

hidroplano -> akvoaeroplano, surakva aeroplano

Ĉine 水上飞机 = surakva flugmaŝino

Leo De Cooman

unread,
Jun 9, 2022, 6:02:09 AM6/9/22
to la-bona...@googlegroups.com
On 6/9/22 04:20, noammohr wrote:

hidroplano -> akvoaeroplano, surakva aeroplano


En la nederlanda: watervliegtuig, laŭvorte akvaviadilo

Amike salutas Leo

Ĉine 水上飞机 = surakva flugmaŝino

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/54bb1115-f859-460a-9d70-0ebfa5ddae21n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Jul 6, 2025, 11:29:25 PM7/6/25
to la bona lingvo
Renato enigis "hidroplano -> maraviadilo", sed ne temas nur la maro, ĉu?

Françoise NOIREAU

unread,
Jul 7, 2025, 8:11:22 AM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
Temas ankaŭ pri lagoj. Ekzemple en Sud-Francujo, kontraŭ fajregoj de arbaroj.

Amike,
Fransoazo

Leo De Cooman

unread,
Jul 7, 2025, 3:34:08 PM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com

"Surakva aviadilo" povas taŭgi por mi. 

Kompreneble oni povas (preskaŭ) ĉiam kritiki kunmetitan vorton. Oni povus diri, ke tia aviadilo ne restas sur la akvosurfaco...

Fakte tia aviadilo havas kelkajn ecojn de ŝipo. Ĉu "ŝipaviadilo" akcepteblas?

Amike salutas Leo


Op 7/07/2025 om 05:29 schreef noammohr:

Noam Mohr

unread,
Jul 7, 2025, 8:24:36 PM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
"Maraviadilo" estas pli belsona ol akvoaviadilo, kaj ŝajne akordas kun la angla "sea plane", kaj en eŭropaj lingvoj de la islanda ĝis la turka kaj hebrea. Sed ekster eŭrope, ŝajne "akvo" estas pli ordinara, kaj eĉ en eŭrope multaj lingvoj uzas "hidro-", kiu  signifas "akvo":

ĉine/japane/koree: 水上飞机 (surakva aviadilo)
vjetname: thủy phi cơ (akvo-aviadilo)
taje: เครื่องบินทะเล (maraviadilo)
indonezie: Pesawat terbang air (akvo-aviadilo)
arabe: طائرة مائية (akvo-aviadilo)
hinde: akvo-aviadilo
igbe: ụgbọ elu mmiri (akvo-aviadilo)
svahile: ndege ya baharini (aviadilo de la maro)
kose: indiza yolwandle (mara avidilo)

Tial mi taksas "akvo" pli bona, sed ambaŭ povas taŭgi.

Pri "ŝipaviadilo", tio kontraŭas la internacie uzatajn terminojn, kaj donas al mi sencon de io alia, ekzemple aviadilo uzata de ŝipoj .


Yukihiro DOI

unread,
Jul 7, 2025, 8:41:40 PM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
>>ĉine/japane/koree: 水上飞机 (surakva aviadilo)

Ne, japane/koree (hanja): 水上飛行機  (surakva aviadilo) 

Por japanoj la ĉina 飞机 sonas kiel "fluganta skribotablo", ne aviadilo. 


Yuki

Noam Mohr

unread,
Jul 7, 2025, 9:13:50 PM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
Prave, mi tro simpligas (kaj la korea uzas tute malsaman skribsistemon), sed la signifo estas sama inter la lingvoj.

Leland Ross

unread,
Jul 8, 2025, 12:10:15 AM7/8/25
to la-bona...@googlegroups.com
Eble la angla influis la elekton de "maraviadilo", cxar (almenaux en Usono) ni nomas tion "seaplane" ecx se gxi surakvigxas sur lago aux alia nemara surfaco. Sed oni atentu ke en la angla "hydroplane" estas io tute alia: speco de rapidega (ecx 300 km/h) boato https://youtube.com/shorts/Po541O9rd0g?si=lGXhof1oZ3fTB0B4



Leland Bryant Ross aka Ros' Haruo (呂須春男)
Delegito en Seattle, Universala Esperanto-Asocio
My Hymn Blog | Mia Himna Blogo — The Seattle Esperanto Society
Sankta Harmonio (formnotacia libro plurlingva) — Biblioteko Culbert


Leo De Cooman

unread,
Jul 8, 2025, 10:03:31 AM7/8/25
to la-bona...@googlegroups.com

Mi povas konsenti pri "akvo-" aŭ "surakva".

Jes, "Ŝipaviadilo" povus esti miskomprenata. Eble "boataviadilo" povus taŭgi, ĉar fakte la partoj, kiuj portas tian aviadilon sur la akvo, estas boatoj,

En glaciaj medioj tiuj partoj povas esti skioj. tian aviadilon ni povus nomi "ski-aviadilo".

Amike salutas Leo


Op 8/07/2025 om 02:23 schreef Noam Mohr:

ro-esp

unread,
Jul 8, 2025, 5:22:54 PM7/8/25
to la bona lingvo


Op donderdag 9 juni 2022 om 12:02:09 UTC+2 schreef Leo De Cooman:
On 6/9/22 04:20, noammohr wrote:

hidroplano -> akvoaeroplano, surakva aeroplano


En la nederlanda: watervliegtuig, laŭvorte akvaviadilo

nur se ĝi havas (kutime boatformajn)  flosilojn por ke la fuzelaĝo restu seka. Se parto de la fuzelaĝo ofte estas sub la akvonivelo temas pri "vliegboot" flugboato..

                                   ĝis, Ronaldo N 

ro-esp

unread,
Jul 8, 2025, 5:30:14 PM7/8/25
to la bona lingvo


Op dinsdag 8 juli 2025 om 03:13:50 UTC+2 schreef noammohr:
Prave,

[ial ajn mi ne rajtas respondi al vi private]

Estimata

Se vi kunsendas tutan mesaĝ(ar)on citita, mi ne povas scii al kio via komento rilatas


                                ĝis, Ronaldo N


 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages