monologo

3 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Sep 8, 2009, 7:36:50 AM9/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni devas trovi anstataŭaĵon por 'monologo', ĉar 'monologo' estas ŝajne kunmetita kaj la kunmetaĵo havas tute logikan signifon. Eble simple 'parolado' sufiĉus, ĉu?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Marcos Cramer

unread,
Sep 8, 2009, 7:50:55 AM9/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

Ni devas trovi anstataŭaĵon por 'monologo',

"Solparolado".

Eble simple 'parolado' sufiĉus, ĉu?

Ne, nepra trajto de monologo estas, ke oni parolas sen la cheesto de auskultantoj. Tion bone kaptas la antaumetita "sol-" en mia propono.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Sep 8, 2009, 9:26:48 AM9/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ni devas trovi anstataŭaĵon por 'monologo',

"Solparolado".

Eble simple 'parolado' sufiĉus, ĉu?

Marcos:


Ne, nepra trajto de monologo estas, ke oni parolas sen la cheesto de auskultantoj. Tion bone kaptas la antaumetita "sol-" en mia propono.

Propre dirite, “monologo” (kiu, interalie, estas zamenhofa) signifas teatrajxo, en kiu parolas unu sola aktoro, sendepende cxu cxeestas aux ne cxeestas auxskultantoj. Solparolado, do, povas tauxgi, kvankam gxi kovras ankaux alian parencan koncepton: en la itala, ekzemple, oni distingas inter “monologo” (kiam parolas unu sola persono) kaj “soliloquio” (kiam unu persono parolas estante tutsola).

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 4:30:54 PM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu en la pli milda formo:

monolog-o [zam] ~ sol-parol-ad-o

la linio estus akceptebla?

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 11, 2009, 4:32:25 PM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:


Ĉu en la pli milda formo:

monolog-o [zam] ~ sol-parol-ad-o

la linio estus akceptebla?

Jes.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2009, 2:53:10 AM9/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Jes.
Registrita!

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 12, 2009, 4:39:27 AM9/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
Ĉu en la pli milda formo:
monolog-o [zam] ~ sol-parol-ad-o
la linio estus akceptebla?
Jes, sed chu tiu linio sufichas ?
Mi sentas min netrankvila pri la metodo de vortsimpligado.
Same kiel mi faris che la terminareto por piedpilka teamo, mi konsideras ke la aprobado au malaprobado - se vi volas: (mal)konsilado - de vortoj devus rilatigi pli vastan semantikan kampon.
En chi-tiu ekzemplo mi sentas, ke ne temu nur pri monologo, sed ankau pri prologo, dialogo, epilogo kaj katalogo, chiuj sametimanoj (?) de la greka vorto logos. (Mi ekskludas chiujn vortojn kie la finajho 'logo' havas la signifon de eksperto, specialisto.)
Kunkonsiderante tiujn mi sentas ke logos signifas 'vortumo', 'sencigo', malmulte ion sakralan, magian, dum parolado en mia menso estas ne-sakrala, preskau materia eligado de vortoj.
'monologo' kreas sencon (iu jam atentigis pri la specifa signifo de aktora solparolado), solparolado povas esti vorteligado de strangulo.
Ni ne ekskludu la penson ke Esperanto en pluraj kazoj (ankorau) ne havas la ghustan radikon por esprimi ion.
Mi ech povas imagi (ne proponas, sed imagas) ke en chi-tiu au en alia retdiskutlisto oni diskutas pri kreado de tiaj semantikaj truoj.
Do mia demando estas: chu chi-tie trovighas semantika truo ?
 
Via,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2009, 6:09:13 AM9/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
ne temu nur pri monologo, sed ankau pri prologo, dialogo, epilogo kaj katalogo, chiuj sametimanoj (?) de la greka vorto logos.
Bone. Rigardu en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj ĉu ni jam traktis kelkajn el tiuj vortoj. Se ne proponu anstataŭajojn, se vi pensas, ke la vorto estas tro malfacila por normalaj parolantoj.

Bonvolu sendi apartan mesaĝon por ĉiu aparta vorto.

Do mia demando estas: chu chi-tie trovighas semantika truo ?
Mi ne tute komprenas, sed ĉu vi volas esence diri ke mi sanĝu al (teatr-a) sol-parol-ad-o en la linio pri monologo?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Sep 12, 2009, 9:08:43 AM9/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
 
> Johan:
 
 
>> Do mia demando estas: chu chi-tie trovighas semantika truo ?
> Mi ne tute komprenas, sed ĉu vi volas esence diri ke mi sanĝu al (teatr-a) sol-parol-ad-o en la linio pri monologo?
 
Mia demando estas, chu ni ne serchu alian simplan samsignifan vorton ol 'solparolado' por monologo en la signifo de teatra monologo.
Eble tia vorto ne ekzistas kaj se ghi ekzistas ghi vershajne devas esti trovata en kunligo kun simplaj samsignifaj vortoj por dialogo, prologo, katalogo k.s.
 
Amike,
Johan
 

Andreas Kueck

unread,
Sep 12, 2009, 10:52:15 AM9/12/09
to la bona lingvo
On 8 Sep., 13:36, Adam Raizen <adam.rai...@gmail.com> wrote:

> Ni devas trovi anstataŭaĵon por 'monologo'

Ne, char ghi estas oficiala.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2009, 11:07:11 AM9/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
ghi estas oficiala.
Dankon, Andreas, mi ne komprenas kie mi trovis, ke ĝi estas nur zamenhofa.

Nun la lino estas:

monolog·o [1oa] ~ (teatr·a) sol·parol·ad·o

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 13, 2009, 3:32:55 PM9/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam min ne impresas la oficialecoj, nek mi sentas "solparoladon"
pli bona ol "monologo"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages