-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
unuradilo
duradilo
triradilo
motor-radilo
Tamen, oni ne kutime diras “duradilo”, sed “biciklo”. Tio apartenas al la 1a OA, kaj estas ankaŭ zamenhofa. Se ni proponus nomi biciklon “duradilo”, ni proponus grandan ŝangon al la normale uzata lingvo. Pri “unuradilo”, “triradilo” oni povus diskuti, sed mi preferas la serion kun “biciklo”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 5 dicembre 2011
23.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
cikl-o
> La proponoj de Renato tamen estis "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo". En tiu apartigita formo, la esprimoj ŝajnas al mi pli problemaj, ĉar antaŭmetita adjektivo laŭ mi pli malfacile interpreteblas kiel io, kio forprenas ideon de la precizigita vorto, ol antaŭelemento en kunmetaĵo. Pro tio mi klare preferu "unuradbiciklo" kaj "triradbiciklo" al "unurada biciklo" kaj "trirada biciklo".
> tricikl·o → tri·rad·il·o, tri·rad·bicikl·o
> unu·cikl·o → unu·rad·il·o, unu·rad·bicikl·o
> cikl·o (kiam temas pri veturilo) → velociped·o, (en kunmetaĵoj) -bickl·o, -rad·il·o (vidu la liniojn pri "motorciklo", "unuciklo" kaj "triciklo")
--
> "Bi" ne estas esperanta prefikso, sed jam antaŭ ĝia alveno al nia lingvo tia vorto havis tian etimologion, kaj la etimologio ne malaperas kiam la vorto alvenas al Esperanto.
> Tamen esperantistoj ne nepre konas la etimologion, kaj ili devus
> pritrakti la unuecan radikon "bicikl-".
La historia deveno de la vorto "biciklo" havu nenian rolon
en diskuto pri tio, kion ĝi signifu.
Amike
Harri
Mi tiujn ne subtenas, cxar ili tro forte sugestas ke ekzistu verboj
unuradi, duradi, triradi kaj ecx radi.
Law mi la plej bon(lingv)a solvo estas enkonduko de radiko samsignifa
al tiu de la nederlanda "fiets" (fic), kaj kombini tiujn kun
prefiksoj. bakfiets, transportfiets, racefiets, waterfiets -->trogfico
(?), transportfico, rapidfico, akvofico
Do enkonduki vorteton kiu uzeblas por cxiu veturilo kiun oni
antawenigas per rondirantaj pedaloj. (motorbiciklo povas resti
motorbciklo, aw transformigxi al motoo kiel en la franca)
gxis,
Ronaldo N