La vizaĝetoj rilatIs al la sentesprimoj, kaj al sekva ekkrio. Sed la mesaĝotemo
ne tiom rilatis la vizaĝetojn sed la ekkriojn al ili ligataj.
Evidente mi ekis de la 6 komencaj anglaj ekkrioj en unua kolumno:
- REAGO > SIGNIFO > INTERJEKCIO
- Like > ŝato > ?.... Ja!
- Love > amo > ? (ni italoj eble dirus humm!)
- Haha > amuzo > ?
- Yay > feliĉo, ĝojo > ?
- Wow > miro, surprizo > Ha!
- Sed > malfeliĉo > Hm! (Ba! por nekredemo)
- Angry > kolero > ?.. Fi!, Diable!
Evidente la anglan liston faris Zuckerberg, kaj la tria kolumno ja estas la
diskuttemo: kiel esprimi la ekkriojn en esperanto (mi erare - influata de itala
falsa amiko - ilin nomis "eksklamacioj"... eĉ la grava vortaro de Minnaja
tradukis per eksklamacio"... tamen oni preteratentu la arogantaĵojn, kvankam
utilaj por atentigi pri la eraro).
Interese ke la vorto "eksklamacio" ne estas oficiala, kaj ke laŭ PIV la signifo
estas "parolfiguro por esprimi sentesprimo"... do temus frazo. Tial mi profitas
por proponi nova ssv
- eksklamacio > parolfiguro
Konklude ne temas pri eksklamacioj, sed pri EKKRIOJ AŬ INTERJEKCIOJ
JoKo
> Oni povus nomi tiujn "vizaĝetoj". Cetere, la listo klare estis farita de
> iu, kiu ne tre bone konas Esperanton, ĉar ŝi/li uzis la esprimon
> "esklamacio".
> Anna