Re: (la bona lingvo) Min senkulpigu, ke de kelkaj semajnoj mi ne partoprenis

2 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
May 24, 2008, 4:18:00 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Karaj kolegoj en la grupo "la-bona-lingvo" !
 
     Senkulpigon mi petas, ke de iom da tagoj mi ne kapablis reveni al nia dissendogrupo "la-bona-lingvo". Ankau hodiau mi ne vere havas tempon por tio, kaj mi timas, ke same mi ne havos dum almenau du pliaj semajnoj. Tamen mi tre mallongan viziton faras kaj espereble pliajn faros, tiel ripozante de io pli strecha. Mi komencas per la pli malnovaj mesaghoj de mi ankorau ne legitaj. Se respondo al tio, kion mi skribas, jam aperis en viaj mesaghoj pli novaj, kiujn iam poste mi legos, ne ree respondu !
 
     Mi intencas unue reagi al la tre interesaj proponoj de Marcos prezentitaj en mesagho de la 4-a de Aprilo, kiun mi jhus legis au relegis. Tamen, char tiu estas longa kaj indas atentan komentariadon, mi tion faros per mesagho alia, ol la nuna, do eble ne hodiau..
 
    Antau tio mi sendos reagon mian al unu mesagho de Otto pri nomado de la bestospecoj, kiun siatempe mi skribis, sed ial ne sendis (eble char ghin mi intencis pri ghi ion kontroli kaj ghin kompletigi, pri kio mi nun rezignas).
 
     Jam tuj mi volas vin atentigi pri io, kio tre malhelpas la komprenadon en nia dissendogrupo (kaj en multaj aliaj) : ofte ne estas facile diveni, al kio respondas io skribita, ankau tiam, kiam oni citas la vortojn, al kiuj oni reagas. Necesas diri, kiu skribis tiujn vortojn, kaj en kiu sia mesagho (kies daton oni do menciu, ech horon en okazoj de tre vigla interkonsilighado).
     Mi suspektas, ke ankau mi mem je tio pekis au pekos. Mi tre petas, ke vi pri tio min admonu, kiam mi estos ree pekinta.

 
     Amike vin salutas                          Francisko

 
2008/4/4, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

[...]

Mi forte subtenas la ideon de tia "bonlingva vortaro".  Kiel mi  jam skribis antaue, ni povus  eki per tio, ke ni kopias ReVon al alia loko, kaj faras al ghi chiujn shanghojn proponitajn de la nuna listo.

Sed antau ol ni eklaboras pri tiel granda projekto, ni devas iom interkonsenti pri la celoj de la vortaro kaj pri niaj metodoj.

[...]
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages