tenajlo

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 31, 2012, 9:47:37 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
PIV kaj ReVo listigas la ne-oficialan "tenajl/o", kiu laŭ la tieaj difinoj ŝajnas esti simple alia vorto por metiista pinĉilo. La Esperanta Vikipedio tamen havas du apartajn artikolojn "pinĉilo" (kiu temas nur pri metiistaj pinĉiloj, kaj ne pri la besta pinĉilo aŭ pri tolaĵopinĉiloj) kaj "tenajlo". Ankaŭ alilingvaj Vikipedioj havas tiun distingon, ekzemple germane "Zange" kaj "Monierzange", angle "pliers" kaj "pincer" kaj france "pince" kaj "tenaille" (do la franca "pince" respondas al la angla "pliers" kaj ne al la angla "pincer"!). Ĝenerale tiuj Vikipedioj konsistas ke tenajlo/pincer estas speciala speco de pinĉilo/pliers. Ĉu do ni eble povas fortraduki "tenajlo" per iu pliprecizigo aldonita al "pinĉilo"?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 2:04:09 PM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Ĉu do ni eble povas fortraduki "tenajlo" per iu pliprecizigo aldonita al "pinĉilo"?
Mi estus por tio, sed kiu povus esti la pliprecizigo? Ĉu "lignaĵista pinĉilo" laŭ unu el la artikoloj en Vikipedio?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
May 31, 2012, 3:29:47 PM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 31/05/2012 20:04, Renato Corsetti schreef:
>   Ĉu do ni eble povas fortraduki "tenajlo" per iu pliprecizigo aldonita al "pinĉilo"?
Mi estus por tio, sed kiu povus esti la pliprecizigo? Ĉu "lignaĵista pinĉilo" laŭ unu el la artikoloj en Vikipedio?

La franca "tenaille" estas kunmetita vorto en la nederlanda "trek-tang", tir-pinĉ-il-o. Ĝi estas speciale utila ekzemple por eltiri najlojn el lignaj konstruaĵoj. La "vangoj" havas formon ebligante tiron per flankenmovo de la ilo.



Alia "tirpinĉilo" estas uzata en dratigo: ju pli oni tiras per la ilo je drato, des pli ĝi pinĉas la draton. Necesas relative grandaj fortoj por tiri draton tra dratigilo (por malgrandigi la diametron de la drato kaj plilongigi ĝin). Tiun pincilon ni eventuale povus nomi "dratiga pinĉilo" aŭ dratigista pinĉilo. La formo de la ringo en la ĉi-suba eksmoda ilo plu fermas la pinĉilon, se oni tiras je ĝi.
Cetere ekzistas amaso da specialaj teniloj por ĉiu aparta apliko.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 4:39:13 PM5/31/12
to °listo 'lbl'
Dankon, Leo, pro la bona klarigo ankaŭ per bildoj.

Momente ni okupiĝu pri la una baza tenajlo.

Ĉu ni havu la linion:

tenajl-o --> tir-pinĉ-il-o ?

Amike

Renato

--
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
ren...@esperanto.org


Marcos Cramer

unread,
Jun 1, 2012, 3:44:38 AM6/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

tenajl-o --> tir-pinĉ-il-o ?

Post la mesaĝo de Leo, mi pensas ke "tirpinĉilo" estas bona esprimo por tiu speco de "tenajlo".

Tamen mi aldone pensas, ke verŝajne iuj Esperantistoj uzas "tenajlo" pli ĝenerale por ĉia metiista pinĉilo. Mi memoras ke mi dum la pasinta UK diskutis kun iu hispano, kiu opiniis mian uzon de "pinĉilo" en tiu senco fuŝa, kaj diris ke oni anstataŭe uzu iun PIV-an novradikon. Mi ne precize memoras, kiun novradikon li citis el PIV, sed plej verŝajne estis ĝuste "tenajlo". Se mi pravas kun mia supozo, ke iuj Esperantistoj uzas "tenajlo" tiel vastasence, nia linio prefere havu jenan formon:

tenajl·o → (por aparta speco de metiistaj pinĉiloj) tir·pinĉ·il·o; (ĝenerale por metiistaj pinĉiloj) (meti·ist·a) pinĉ·il·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2012, 3:57:52 AM6/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
tenajl·o → (por aparta speco de metiistaj pinĉiloj) tir·pinĉ·il·o; (ĝenerale por metiistaj pinĉiloj) (meti·ist·a) pinĉ·il·o
Mi prove ĵus registris tion, sed mi antaŭvidas la batalon kontraŭ la nova radiko "tenajl-" relative malfacila.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 1, 2012, 10:06:18 AM6/1/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estas favora al la aparta termino “tenajlo”, cxar:

1)      “pincxilo” estas alia koncepto (itale gxi egalas al “pinza”, ne al “tenaglia”/tenajlo);

2)      tenajlo utilas ne nur por tiri, sed ekzemple ankaux por trancxi (ferdraton);

3)      tenajlo havas ankaux establitan figuran sencon; al mi aspektus iom komike paroli pri “tirpincxila  manovro” aux “tirpincxila atako”.

4)      mi vidas en la reto ke “tenajlo” estas uzata ankaux de cxinaj esperantistoj.

Gxis

Antonio

P.S. : por informo : « tenajlo », samkiel la itala « tenaglia », devenas el la latina “tenacula”, pluralo de “tenaculum”, siavice el la verbo “tenere” (teni) = teniloj

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 1 giugno 2012 09:58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) tenajlo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jun 1, 2012, 11:49:59 AM6/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/06/2012 9:44, Marcos Cramer schreef:
> Tamen mi aldone pensas, ke verŝajne iuj Esperantistoj uzas "tenajlo"
> pli ĝenerale por ĉia metiista pinĉilo. Mi memoras ke mi dum la pasinta
> UK diskutis kun iu hispano, kiu opiniis mian uzon de "pinĉilo" en tiu
> senco fuŝa, kaj diris ke oni anstataŭe uzu iun PIV-an novradikon. Mi
> ne precize memoras, kiun novradikon li citis el PIV, sed plej verŝajne
> estis ĝuste "tenajlo". Se mi pravas kun mia supozo, ke iuj
> Esperantistoj uzas "tenajlo" tiel vastasence, nia linio prefere havu
> jenan formon:

En
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/19271
iuj diskutis pri similaj aferoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2012, 5:05:50 AM6/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|  Mi estas favora al la aparta termino “tenajlo”

Mi notas tion kaj atendas esprimon de aliaj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages