suicido

8 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 26, 2026, 1:08:15 AMFeb 26
to la bona lingvo
Ni havas liniojn:
  • suicido → sinmortigo
  • harakiro → japanfeŭda memmortigo
Nu, ĉu sinmortigo aŭ memmortigo? En la tekstaro, ambaŭ estas oftaj, sed memmortigo estas duoble pli ofta. Mi proponus:
  • suicido → memmortigo sinmortigo
  • harakiro → japanfeŭda memmortigo/sinmortigo

Tirifto

unread,
Feb 26, 2026, 10:49:35 PMFeb 26
to la-bona...@googlegroups.com
Mi akordas.

(Mi povas imagi, ke ekzistas argumentoj preferi unu esprimon super la alia,
sed mi ne povas imagi, ke la elekto praktike tre gravas; ambaŭ sencas al mi.)

On čtvrtek 26. února 2026 7:08:15, středoevropský standardní čas noammohr
wrote:
> Ni havas liniojn:
>
> - *suicido* → sinmortigo
> - *harakiro* → japanfeŭda memmortigo
>
> Nu, ĉu sinmortigo aŭ memmortigo? En la tekstaro, ambaŭ estas oftaj, sed
> memmortigo estas duoble pli ofta. Mi proponus:
>
> - *suicido* → memmortigo sinmortigo
> - *harakiro* → japanfeŭda memmortigo/sinmortigo




Leo De Cooman

unread,
Feb 27, 2026, 5:53:59 AMFeb 27
to la-bona...@googlegroups.com

"Sinmortigo" estas mortigo de sino. Mi dirus "si-mort-ig-o"

 

Op 27/02/2026 om 04:49 schreef Tirifto:
sinmortigo → simortigo



noammohr

unread,
Mar 15, 2026, 3:09:52 PM (6 days ago) Mar 15
to la bona lingvo
On Friday, February 27, 2026 at 5:53:59 AM UTC-5 Leo De Cooman wrote:

"Sinmortigo" estas mortigo de sino. Mi dirus "si-mort-ig-o"

"Simortigo" troviĝas nenie en la tekstaro. La formo estas logika, sed kontraŭas Esperantan uzon ekde la Fundamenta Krestomatio de Zamenhof. Esperanto komune uzas vortojn kiel sindonema, sendefendi, singardema, sinprezento, ktp. Kun si-, neniam, laŭ mia sperto. Via ideo vere estus ŝanĝo de la lingvo, do mi kredas, ke oni ne akceptos ĝin -- sed eĉ se vi ne samopinias, espereble ni povas konsenti, ke "sinmortigo" estas pli bona ol "suicido".

Leo De Cooman

unread,
Mar 16, 2026, 12:42:25 PM (5 days ago) Mar 16
to la-bona...@googlegroups.com

Tiun reagon mi atendis. Tial mi preferas la vorton "memmortigo".

Iu sciigis min, ke Zamenhof diris ion, pri akuzativo meze de kunmetita vorto . Mi devos serĉi, kie ĝi troviĝas.

Amike salutas Leo


Op 15/03/2026 om 20:09 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4a0257c8-9c1e-4fff-83a9-169159c9593fn%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Mar 16, 2026, 1:06:26 PM (5 days ago) Mar 16
to la-bona...@googlegroups.com
Se oni mem mortigas, tio ne nepre signifas, ke oni mortigas sin. Oni povus mem mortigi beston, kiun oni intencas manĝi, ekzemple.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noammohr

unread,
Mar 16, 2026, 8:19:12 PM (5 days ago) Mar 16
to la bona lingvo
anna lowenstein skribis:
Se oni mem mortigas, tio ne nepre signifas, ke oni mortigas sin. Oni povus mem mortigi beston, kiun oni intencas manĝi, ekzemple.

Mi ne trovas verbon kun la antaŭafikso "mem-" en la vortaro, sed aliaj formoj tre ofte uzas mem- kiel "sin":
  • memekscito
  • memforgeso
  • meminstruito
  • memkatalizo
  • memkono [zam]
  • memkondamnita
  • memkonscio
  • memkonservo
  • memkontraŭdira
  • memkorelacia
  • memkritiko
  • memlaŭdo
  • ...
Sed ne ĉiam. Ĝi povas signifi "pri si", ekz:
  • membiografio
  • memcerta
  • memestimo
  • memkontenta
  • ...
Aŭ "sen helpo":
  • memdecido
  • memklara
  • memlerninto
  • memmastrumado
  • ...
De mia vidpunkto, kaj mem- kaj sin- povas taŭgi. "memmortigi" ne estas "mem mortigi".

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 3:51:15 PM (4 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com

Zamenhof skribis en Lingvaj Respondoj 1889‑1913: "Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa;  .... " kaj     "Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon."

Mi ne komprenas, kial li uzis akuzativon ene de kunmetita vorto, kvankam li ŝajnas preferi nominativojn.  Ĉu escepto? Ne, ĉu ne?

Amike salutas Leo

Op 15/03/2026 om 20:09 schreef noammohr:
On Friday, February 27, 2026 at 5:53:59 AM UTC-5 Leo De Cooman wrote:

"Sinmortigo" estas mortigo de sino. Mi dirus "si-mort-ig-o"

"Simortigo" troviĝas nenie en la tekstaro. La formo estas logika, sed kontraŭas Esperantan uzon ekde la Fundamenta Krestomatio de Zamenhof. Esperanto komune uzas vortojn kiel sindonema, sendefendi, singardema, sinprezento, ktp. Kun si-, neniam, laŭ mia sperto. Via ideo vere estus ŝanĝo de la lingvo, do mi kredas, ke oni ne akceptos ĝin -- sed eĉ se vi ne samopinias, espereble ni povas konsenti, ke "sinmortigo" estas pli bona ol "suicido".

Fakte mi ankoraŭ ne retrovis la tekston, kiun mi serĉis. 

Leo


 Op 27/02/2026 om 04:49 schreef Tirifto:

Mi akordas. (Mi povas imagi, ke ekzistas argumentoj preferi unu esprimon super la alia, sed mi ne povas imagi, ke la elekto praktike tre gravas; ambaŭ sencas al mi.) On čtvrtek 26. února 2026 7:08:15, středoevropský standardní čas noammohr wrote:
Ni havas liniojn: - *suicido* → sinmortigo - *harakiro* → japanfeŭda memmortigo Nu, ĉu sinmortigo aŭ memmortigo? En la tekstaro, ambaŭ estas oftaj, sed memmortigo estas duoble pli ofta. Mi proponus: - *suicido* → memmortigo sinmortigo - *harakiro* → japanfeŭda memmortigo/sinmortigo
sinmortigo → simortigo
--

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 3:53:40 PM (4 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com


Ha jes, vi tute pravas!

Amike salutas Leo


Op 16/03/2026 om 18:06 schreef lowenstein, anna:

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 3:57:19 PM (4 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen testa PIV diras:  memmortigo suicido.

Amike salutas Leo


Op 16/03/2026 om 18:06 schreef lowenstein, anna:
Se oni mem mortigas, tio ne nepre signifas, ke oni mortigas sin. Oni povus mem mortigi beston, kiun oni intencas manĝi, ekzemple.

Anna

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2026, 4:26:08 PM (4 days ago) Mar 17
to la-bona...@googlegroups.com

Eble tiujn vortojn konstruis homoj, kiuj - kiel mi - ne komprenas, kial  estas N en  vortoj , kiaj  siNmortigo, siNoferi, ....

... kaj malŝategas esceptojn.

:-)      Leo

Op 17/03/2026 om 01:19 schreef noammohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages