tandemo

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 31, 2026, 10:35:27 PM (8 days ago) Mar 31
to la bona lingvo

Kion vi pensas pri:

  • tandemo [2oa] ~ duopa biciklo, duhoma biciklo, ĉevalvica kaleŝo/kabrioleto

Eŭropaj lingvoj ŝajne ĉiuj uzas "tandem", kaj ankaŭ la hinda kaj la japana, do mi ne sugestas malrekomendon. Sed iuj lingvoj uzas propran vorton:

  • ĉine 双人自行车 hompara biciklo
  • japane 二人乗り自転車 du-hom-rajda biciklo
  • koree 2인용 자전거  por-2-a biciklo
  • arabe دراجة مزدوجة duobla/duopa biciklo, دراجة لشخصين duhoma biciklo, دراجة ترادفية vica biciklo

lowenstein, anna

unread,
Apr 1, 2026, 3:42:52 AM (8 days ago) Apr 1
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus "du-persona biciklo". Mi ne scias kial, ĉar mi neniam plene komprenas la diferencon inter "homo" kaj "persono", sed ĉi tie mi preferus "persono". Sed kompreneble, ankaŭ "du-homa biciklo" estas en ordo. Mi ne estas certa pri "duopa biciklo". Mi imagas, ke la bicikloj mem estas duopo, ne la homoj, kiuj rajdas ilin, do mi imagas du biciklojn, unu apud la alia. Surbaze de la ĉina, oni ankaŭ povus diri "por-para biciklo". 

Mi tute ne komprenas pri kaleŝo kaj kabrieleto. Ĉu temas pri kaleŝo kun du ĉevaloj? Supozeble unu malantaŭ la alia. Nun, kiam oni ne plu normale uzas kaleŝojn, ne funkcias tiel mallonga esprimo. Tradukante historian tekston, necesus klarigi pli detale, ekzemple "kaleŝo tirata du du ĉevaloj vicigitaj unu post la alia."

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/88e4a918-223f-4cb6-9d5b-19d8fd14c929n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Apr 1, 2026, 12:10:19 PM (8 days ago) Apr 1
to la-bona...@googlegroups.com

La kelkaj tandemoj en Tekstaro ne nepre temas pri bicikloj aŭ kaleŝoj, sed ofte pri personoj ...

Amike salutas Leo


Op 1/04/2026 om 09:42 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages