Re: karen-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 2, 2010, 11:38:13 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
law la vortaro,ne temas pri tuta eksterajxo de sxipo (angle hull), sed
nur pri la parto kiu
(r)estas en kontakto kun la akvo. Mi ne scius cxu aliaj lingvoj entute
havas tian vorton.

Kiel ajn, sxajnas al mi ke gxi ne tawgas por la sprucx-sxirmo de "scooter"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 2, 2010, 12:37:16 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp ha scritto:
> temas pri la parto [de ŝipo] kiu (r)estas en kontakto kun la akvo.
kaj ankaŭ
- de eksteraĵo de aviadilo en kontakto kun la aero
- de eksteraĵo de motorciklo en kontakto kun la aero

> Mi ne scius cxu aliaj lingvoj entute havas tian vorton.

Mi jam diri en la itala, en la franca, en la germana (kiel)

> Kiel ajn, sxajnas al mi ke gxi ne tawgas por la sprucx-sxirmo de
> "scooter"

ĝi ja estas ĝuste por ŝirmi de la aero kaj ankaŭ de la spuĉaĵoj.
Kiel ajn vi bone komprenis... ja taŭgas

J-K

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2010, 1:35:41 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>law la vortaro,ne temas pri tuta eksterajxo de sxipo (angle hull), sed
nur pri la parto kiu
(r)estas en kontakto kun la akvo. Mi ne scius cxu aliaj lingvoj entute
havas tian vorton.
>Kiel ajn, sxajnas al mi ke gxi ne tawgas por la sprucx-sxirmo de "scooter"

La itala termino "carena", responda al la esperantaj "kareno" kaj "karino", havas multajn signifojn.
Se temas pri sxipo, gxi estas (kiel prave atentigas Ronaldo) la parto kiu restas subakve: cetere, gxuste pro tio en la germana gxi estas "Unterwasserschiff".
Se temas pri dirigebla balono, gxi estas la ekstera surfaco.
Se temas pri birda brusto, gxi estas (brusta) kresto, kresta elstarajxo, laux PIV "karino".
Se temas pri vegetajxaj organoj, gxi estas elstarajxo, kresto.
Se temas pri floroj, gxi estas petalkunigxo.
Se temas pri veturiloj kaj aviadilo, gxi estas elstarajxo, kresto, kiu havas la celon sxirmi kaj igi flulinia (laux mi, cxi tiu senco pli proksimas al tiu anatomia, ol al tiu sxipa: ne temas pri kotsxirmilo, sed pri ilo por plifaciligi la penetradon en la aeron, samkiel cxe birdoj).
Gxis
Antonio


Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2010, 5:14:25 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K responde al Ronaldo:

Mi ne scius cxu aliaj lingvoj entute havas tian vorton.
Mi jam diri en la itala, en la franca, en la germana (kiel)

La germana "Kiel" ne estas samsignifa al "kareno". "Kiel" estas kvazaŭ la spino de ŝipo, do nur tiu laŭlonga trabo tute malsupre ĉe ŝipo, kiu kuntenas la ŝipon de malsupre.

En la Vikipedio ekzistas artikoloj pri "kareno" nur en la franca, hispana, portugala kaj Esperanto. Do ŝajnas al mi, ke temas pri latinida koncepto, kiu en nelatinidaj lingvoj tute mankas. Mi ne vidas kial Esperanto tiuokaze nepre havu la koncepton. Ĉiuokaze, oni certe povas plurvorte esprimi tion, kiam vere estas la neceso, ekzemple per "subakva parto de ŝipo".

Parolante pri ĉi tiu temo, mi rimarkis ke dum ni havas linion pri "pobo", ni ne havas linion pri la samsignife uzata "poŭpo", kiu estu analoga al nia linio pri "pobo":

poŭp·o → ŝip·vost·o

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2010, 5:47:53 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

>La germana "Kiel" ne estas samsignifa al "kareno". "Kiel" estas kvazaŭ la spino de ŝipo, do nur tiu laŭlonga trabo tute malsupre ĉe ŝipo, kiu kuntenas la ŝipon de malsupre.

Prave

 

Marcos:


>En la Vikipedio ekzistas artikoloj pri "kareno" nur en la franca, hispana, portugala kaj Esperanto. Do ŝajnas al mi, ke temas pri latinida koncepto, kiu en nelatinidaj lingvoj tute mankas. Mi ne vidas kial Esperanto tiuokaze nepre havu la koncepton. Ĉiuokaze, oni certe povas plurvorte esprimi tion, kiam vere estas la neceso, ekzemple per "subakva parto de ŝipo".

Efektive, la vorto “carena” estas tipa de la marista lingvajxo de la italaj marurboj Venecio kaj Gxenovo. Tio ne signifas, tamen, ke temas pri “latinida koncepto”. Cetere, en Vikipedio la artikolo pri “carena” http://it.wikipedia.org/wiki/Carena

aperas en plej diversaj lingvoj (dana, germana, greka, angla, hispana, estona, franca, indonezia, japana, latva, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa kaj sveda, krom… en la sicilia!). Alia, malsimila demando, estas tiu, cxu tiuj artikoloj plene trafas la koncepton “kareno”, kaj gxuste diferencigas gxin disde “kilo”.

Gxis

Antonio

 

 

ro-esp

unread,
Feb 9, 2010, 2:58:55 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
antonio diris ion kia:

> Se temas pri veturiloj kaj aviadilo, gxi estas elstarajxo, kresto,
> kiu havas la celon sxirmi kaj igi flulinia (laux mi, cxi tiu senco
> pli proksimas al tiu anatomia, ol al tiu sxipa: ne temas pri
> kotsxirmilo, sed pri ilo por plifaciligi la penetradon en la aeron,
> samkiel cxe birdoj).

Se oni havas ion tian por awtomobilo kun remorko, ni nomas tion "spoiler"

Povas esti ke la ajxo de motorbiciklo nomatas simple "kuip" (kuvo)

Kiel ajn, miatakse la vorto en la latinaj lingvoj havas tiom da
signifoj ke eblas
priskribi ilin cxiuj per unu difino esp-a

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages