|
Koran saluton, estimata s-ro Renato! Koran dankon pro la listo! Mi jhus tralegis ghin.
Al mi tre plachis la enhavo, char mi estas tre impresita kaj influita de la vortoj de Claude Piron, kiu verkis la libron “La Bona Lingvo”. Mi trovas lian sintenon tre utila, oportuna, helpa kaj cetere tre logika. Mi kredas, ke la demando pri la bona lingvo estis prave starigita, kaj ghi donas al ni tre fruktodonan kampon de esplorado. La esperantistoj, kiuj facilanime kontraustaras al tia damando, eble ne pesis ties gravecon por la estonteco de Esperanto kaj de la evoluado de la lingvo.
Aparte plachis al mi la demando pri la 15-a regulo. Mi konsentas, ke “oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la apliko de tiu regulo”, kiel ni legas el via teksto. Piron diras, ke antau ol enkonduki novan radikon en la lingvon, oni devus esplori almenau kvin neeuropajn lingvojn. Tamen, estas nontinda la fakto, ke la angla lasos en Esperanto neforvisheblajn – almenau portempe – spurojn. La komputila vortaro devenas preskau entute de tiu lingvo.
Chu tio akordighas al la 15-a regulo, t.e., chu la disvastigiteco de la angla konsistigas la necesan internaciecon, kiu rajtigas nin alpreni ties radikaron? Chu en la estonteco, kiam eble alia lingvo supozeble estos tutmonde disvastigita, oni same alprenos ties radikojn en Esperanton? Chiu monde disvastigita lingvo nepre lasos spurojn en Esperanto, nur pro tio, ke ghi estas tutmonde disvastigita? Jen demando, kiu bolas en mia kapo, kaj kiu eble utilos al la demando pri la bona lingvo.
Fine mi permesos al mi prezenti tri eraretojn, kiujn mi trovis en la teksto. 1) En la tria parto (Chu vi parolas klere kaj greke au kompreneble?) Kie ni legas “enstelighas” oni eble devus legi “enshitelighas” – mankas la chapelo. 2) En la sama parto, sub la frazo “tragikomedio”. Kie oni legas “shajnae” oni eble devus legi “shajne”. 3) Kaj en la kvara parto, en la antaulasta paragrafo. Kie oni legas “se dili” eble oni devus legi “sed ili”.
Refojan dankon, estimata s-ro! Ghis la
revido! Amike kaj frate, Leandro = ) |
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Renato diris: >De tempo al tempo ni renkontas aprobon, ĉefe inter nekonataj esperantistoj.<
Renato, tiu nekonata esperantisto Leandro Freitas iam fariĝos tre konata. Li estas junulo en siaj dudekaj jaroj, kiu planas doktoriĝi pri lingvistiko. Li kaj kvar aliaj brazilanoj nuntempe faras la Poznanan postdiploman kurson pri lingvistiko kaj ili estas nia espero pri la rompo de la universitataj pordegoj por Esperanto en Brazilo. Malantaŭ ilia entuziasmo estas la spuroj de la ĵusa vojaĝo de la giganto Katalin Kovats al Brazilo. Josias Barboza, Braziljo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
. . . tiu nekonata esperantisto Leandro Freitas iam fariĝos tre konata. Li estas junulo en siaj dudekaj jaroj, kiu planas doktoriĝi pri lingvistiko.Tre bone. La Fundamenta Esperanto pluvivos ankaŭ en la nova generacio!
Aparte plachis al mi la demando pri la 15-a regulo. Mi konsentas, ke “oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la apliko de tiu regulo”, kiel ni legas el via teksto. Piron diras, ke antau ol enkonduki novan radikon en la lingvon, oni devus esplori almenau kvin neeuropajn lingvojn. Tamen, estas notinda la fakto, ke la angla lasos en Esperanto neforvisheblajn – almenau portempe – spurojn. La komputila vortaro devenas preskau entute de tiu lingvo.
Estas eraro de kompreno - lau esperantogramatika vidpunkto - diri, ke la multeco de komputilaj vortoj kiuj similas al la vorto en la angla lingvo, venas (rekte) de la angla. Zamenhof diras: "kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto." Tiu fonto estu la angla, sed Esperanto prenas la vorton el la lingvoj kiuj konsistigas tiun plimulton.
Leandro ne faras tiun eraron, sed oni povus erare kompreni lin.
Johan Derks
Pardon, Leandro, ke mi konfuzighis kaj konfuzis pri via nomo kaj persono. Cetere, bonvenon al la nia listo. Dankon pro via klarigo. Josias