Precipit-i

14 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2013, 9:58:28 AM3/22/13
to °listo 'lbl'
Laŭ PIV en Esperanto ekzistas la verbo "precipit-i":


precipit/i (tr) En likvo estigi nesolvitaĵon, kiu pro denso ĝenerale alfundiĝas: precipiti kalcian karbonaton.
precipitaĵo
1 Io precipitita.
2 Solidaj aŭ likvaj akveretoj, falantaj el la nuboj: pluvo, neĝo, hajlo, nebulo, roso estas precipitaĵoj.
precipitiĝi
1 Iĝi precipitita: arĝento precipitiĝas el solvaĵo.
2 (pp atmosfera akvo) Defali sub formo likva aŭ solida.


Tio estas evidente imitaĵo de latinidaj lingvoj. Ĉu ni povas proponi ion almenaŭ kiel supernomon de pluvo, neĝo, hajlo, nebulo, roso.

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Mar 22, 2013, 11:44:27 AM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

> Ĉu ni povas proponi ion almenaŭ kiel supernomon de pluvo, neĝo, hajlo, nebulo, roso.

 

Eventuale ili estas “veteraj fenomenoj” aŭ simile. Tio kompreneble inkluzivus ankaŭ sunon kaj nubojn, do estus iom pli vasta. En aliaj okazoj mi eventuale dirus “pluvo aŭ neĝo”. Por ĉiutaga uzo, tio estus sufiĉa precizeco.

En kiuj kuntekstoj oni aparte bezonus distingi la grupon pluvo, neĝo, hejlo, nebulo kaj roso?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 14.58
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Precipit-i

 

Laŭ PIV en Esperanto ekzistas la verbo "precipit-i":

precipit/i (tr) En likvo estigi nesolvitaĵon, kiu pro denso ĝenerale alfundiĝas: precipiti kalcian karbonaton.

precipitaĵo

1 Io precipitita.

2 Solidaj aŭ likvaj akveretoj, falantaj el la nuboj: pluvo, neĝo, hajlo, nebulo, roso estas precipitaĵoj.

precipitiĝi

1 Iĝi precipitita: arĝento precipitiĝas el solvaĵo.

2 (pp atmosfera akvo) Defali sub formo likva aŭ solida.


Tio estas evidente imitaĵo de latinidaj lingvoj.

Amike

Renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Antonio De Salvo

unread,
Mar 22, 2013, 1:40:51 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne konis la radikon “precipit-“.

Mi ne diskutas pri gxia taugeco (tamen: cxu gxia latinida deveno estas en si mem “abomenindajxo”?), sed mi diras, ke estas bezonata vorto por:

a)      esprimi la kemian fenomenon de sedimentado;

b)      esprimi tutece la veterajxojn kiuj konsistas en subenfalajxoj. La veterprognozaj bultenoj, ekzemple, ofte anoncas “disajn subenfalajxojn” (en la itala: “precipitazioni sparse”), por diri, ke en difinita landoparto falos el la cxielo jen pluvo, jen hajlo, jen negxo, depende de la loko aux de la momento.

Eble tauxgus “defalajxo”, se tiu termino ne jam estus akirinta la signifon « forjxetajxo, rubo ». Aliflanke, oni parolas pri atomaj defalajxoj (fall-out).

Gxis

Antonio De salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 16:44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) Precipit-i

Anna Lowenstein

unread,
Mar 22, 2013, 1:46:44 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉar la vorto aperas en italaj veterprognozoj, evidente italoj sentas la bezonon esprimi tiun koncepton. Delonge mi ne plu loĝas en Britujo, sed mi ne povas imagi, ke en la brita televido oni parolus pri “precipitation”. Oni dirus “rain”, “heavy rain”, “occasional showers”, “snow and sleet” aŭ simile, do oni pli precize priskribus la defalaĵon. Kaj efektive, kiel utilus scii, ke defalos io, se oni ne scias kio?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 18.41

Antonio De Salvo

unread,
Mar 22, 2013, 2:03:43 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Utilas scii, ke ekzemple iu regiono spertos dum la tago jen pluvon, jen negxon, jen pluvon kun negxo, do gxenerale “falajxojn”.

Gxuste la fakto, ke oni ne povas precize antauxvidi pri kio temos, postulas gxeneralan terminon por ampleksi cxiujn fenomenojn. Alia demando, kompreneble, estas kiun terminon utiligi.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 18:47

Johan Derks

unread,
Mar 22, 2013, 1:49:54 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Analoge al "elfalajho" (fall out) oni povus diri "alfalajho", chu?
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 22 maart 2013 14:58
Onderwerp: (la bona lingvo) Precipit-i
--

Johan Derks

unread,
Mar 22, 2013, 2:01:28 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

En kiuj kuntekstoj oni aparte bezonus distingi la grupon pluvo, neĝo, hejlo, nebulo kaj roso?

 

Klimatistoj bezonas mezuri la kvanton de tiuj materialoj sume. En la nederlandaj veterprognozoj la vorto "neerslag"estas sufiche kutima.

 

Antonio de Salvo, chu elfalajho (fall-out) ne estas pli tauga ol defalajho? De kio la radiaktiva materialo defalas? Ghi falas el la atomeksploda nubo, chu?

 

Amike,

Johan

 

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 22 maart 2013 18:46
Onderwerp: R: (la bona lingvo) Precipit-i

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2013, 2:27:15 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Alia demando, kompreneble, estas kiun terminon utiligi.
Ĉu la simpla "falaĵoj", "veteraj falaĵoj"?

"Precipiti" eventaule povus resti por la teĥnika ĥemia senco.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Mar 22, 2013, 3:01:28 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diris “defalajxo”, cxar en mia menso mi cxefe konceptis la de-falon/ re-falon al tero de la ruboj de atombomba esplodo (kiuj falas “de” aux “el” la cxielo). Tamen, mi havas nenion kontraux “elfalajxo” (kiu troveblas cxe fall-out en la angla vortaro Benson), ankaux cxar tio ebligus eviti la konfuzon kun defalajxo/ rubo.

Gxis

Antonio

P.S.: lastatempe, en la itala oni parolas ankaux pri “fenomenoj” (subkomprenante “veteraj”).

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 19:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Precipit-i

Antonio De Salvo

unread,
Mar 22, 2013, 3:02:41 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, laux mi tauxgus (veter)falajxoj.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 22 marzo 2013 19:27
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) Precipit-i

 

Antonio:

--

Johan Derks

unread,
Mar 22, 2013, 5:37:59 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas pri la divido de signifoj trans precipiti kaj "...falajhoj".
Tamen en "falajhoj" mankas esenca trajto de negho, pluvo ktp, kiun tiuj tipoj de akvoformoj havas komune:
ili atingas la saman platajho, nomata grundo. Ili falas al la grundo. Tial "alfalajho".
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 22 maart 2013 19:27
Onderwerp: (la bona lingvo) Precipit-i

--

Vastalto

unread,
Mar 22, 2013, 6:55:05 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la japana oni diras "kou-sui (降水)".
kou-sui = fal-akvo

Ĉar pluvo, neĝo, hajlo ktp estas akvo en siaj kondiĉoj.

Amike,

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>[a:http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj]http://www.
>bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit [a:https://groups.google.com/groups/opt_out]https://
>groups.google.com/groups/opt_out.
>

Andrea Fontana

unread,
Mar 22, 2013, 8:56:39 PM3/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Antonio,
saluton ĉiuj.

Pri la signifo:

*) precipit/i (tr) Ⓚ En likvo estigi nesolvitaĵon

mi atentigu ke ĝi ne estas ekzakte tio, kion prikribis Antonio per sia vortumado:


a)      esprimi la kemian fenomenon de sedimentado;

Fakte, ja veras ke *) temas pri ĥemia fenomeno, tamen tio ne estas sedimentado kiel diritas en a). Sedimentado, fakte, miakomprene estas fenomeno fizika, ne ĥemia: sedimentado estas iompostioma falo de eretoj de solida substanco ene de likvo, kiuj ariĝas ĉe la malsupro de la entenilo de la likvo. Do malestas ĥemiaj fenomenoj.

*), male, pli rilatas fenomenojn ĥemiajn, ĉar solvado kaj malsolvado rilatas, ekzemple, la ĥemiajn ligojn inter molekuloj.

Mi do proponas revortumi *) surbaze de tio, kion *) mem rekte diras:
mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolv-Ot-aĵo / mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

Por la signifo a), kiu ankaŭ rilatas "precipit-", ŝajnas al mi tute taŭga la elekto mem de Antonio: sediment-

Ĝis!

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2013, 4:45:37 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
|   En la japana oni diras "kou-sui (降水)".
kou-sui = fal-akvo
Ĉar pluvo, neĝo, hajlo ktp estas akvo en siaj kondiĉoj.
Dankon, Vastalto! Bedaurinde nek Zamenhof nek multaj el ni konas la japanan.

Dankon ankau al la aliaj reagintoj. Momente la pagyaro ne estas videbla en la reto. Kiam ghi reaperos mi povos proponi linion.

Antonio De Salvo

unread,
Mar 23, 2013, 5:08:14 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

1)      Fal-akvo povas esti miskomprenata: akvo kiu falas en akvofalo (kaskado);

2)      Fal-akvo egalas al pluvo; mi forte dubas, ke antaux cxi tiu vorto oni pensu ankaux al hajlo kaj negxo;

3)      Estas grave montri, ke temas pri akvo en diversaj konsistoj. Do, estas bezonata gxenerala vorto, kiu ampleksu pluvon, hajlon, negxon.

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 23 marzo 2013 09:46
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) Precipit-i

 

Vastalto:

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:


 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Saed Abbasi

unread,
Mar 23, 2013, 5:13:04 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la persa بارِش
Fali el nubo au c^ielo dense kaj eke: Bares^
Bar(fali/eljxeti)+es^(eco/ecaj^o)

la vorto estas uzata por: pluvo,neg^o,hajlo kaj ecx meteors^tonoj

Bares^ ne estas uzata aludi al nebulo,roso au glacia roso. 

via
Saed


2013/3/22 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2013, 5:14:15 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   3)      Estas grave montri, ke temas pri akvo en diversaj konsistoj. Do, estas bezonata gxenerala vorto, kiu ampleksu pluvon, hajlon, negxon.

Mi ankoraŭ restas ĉe veter-falaĵoj (veter-alfalaĵoj se Johan insistas), manke de pli bona elpensaĵo. La japana, tamen, montras, ke simplaj solvoj ie ekzistas.

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2013, 5:28:38 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saed:
|   En la persa بارِش
Fali el nubo au c^ielo dense kaj eke: Bares^
Bar(fali/eljxeti)+es^(eco/ecaj^o)
Dankon, Saed! Tio subtenas "falaĵo".

Pjer

unread,
Mar 23, 2013, 9:32:09 AM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
La proponoj de Andrea F ŝajnas al mi la plej taŭgaj pri ĥemia kaj fizika kampo. Oni povus aldoni paralele al malsolviĝi kaj malsolvigi la kunmetojn: dis(al)fundiĝi kaj dis(al)fundigi.
Pri veterofenomeno la du proponitaĵoj de Johan: (veter)(al)falaĵo ankaŭ (veter)(el)falaĵo taŭgas laŭ ke la parolanto aludas al kio falas el ĉielo aŭ kio falas al (grundo)tero. Povas temi pri hajlo, glaciero, neĝo, akvoguto laŭ lokaj kondiĉoj.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2013, 12:43:41 PM3/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   La proponoj de Andrea F ŝajnas al mi la plej taŭgaj pri ĥemia kaj fizika kampo. Oni povus aldoni paralele al malsolviĝi kaj malsolvigi la kunmetojn: dis(al)fundiĝi kaj dis(al)fundigi.
Kvankam ni principe ne traktas la fakan lingvon, se vi kaj Andrea proponas linion komenciĝantan per

precipit-i (en ĥemio) --> ..............................

ni povus registri ĝin.
|    Pri veterofenomeno
En ordo pri tio.

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2013, 7:01:52 AM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Lastatempe la debato en ĉi tiu listo ne estis tre vigla, ankaŭ ĉar mi okupiĝas pri la vorto de la tago de la nova "lernu". Sed eble venis la momento rekomenci la debaton pri nesolvitaj problemetoj.

Ni alvenis al la jenaj konkludaj proponoj:

precipit-i --> (en la senco de veteraj fenomenoj) (al-)fal-i, precipit-aĵ-o = veter-al-fal-aĵ-o; (en ĥemio) sediment-i, mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

Ĉu mi registru ĝin?

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2013, 8:57:56 AM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribas:

precipit-i --> (en la senco de veteraj fenomenoj) (al-)fal-i, precipit-aĵ-o = veter-al-fal-aĵ-o; (en ĥemio) sediment-i, mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

La alternativaj esprimoj ŝajnas al mi en ordo (sed mi ne partoprenis la diskuton pri ili). Tamen mi ne certas, ke tiu vorto nepre estas evitinda ankaŭ en faka lingvouzo. La signo "→" ĉe fakaj vortoj laŭ mia kompreno signifas, ke ni opinias la vorton evitinda eĉ en tute fakaj kuntekstoj. Mi ĉi-okaze preferus la pli mildan simbolon "~" (sed mi ne insistas pri tiu vidpunkto).

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2013, 10:35:46 AM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   La alternativaj esprimoj ŝajnas al mi en ordo (sed mi ne partoprenis la diskuton pri ili). Tamen mi ne certas, ke tiu vorto nepre estas evitinda ankaŭ en faka lingvouzo. La signo "→" ĉe fakaj vortoj laŭ mia kompreno signifas, ke ni opinias la vorton evitinda eĉ en tute fakaj kuntekstoj. Mi ĉi-okaze preferus la pli mildan simbolon "~" (sed mi ne insistas pri tiu vidpunkto).
Se neniu alia insistas, mi povas meti la signon "~" post "(en ĥemio)".

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2013, 12:24:20 PM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Se neniu alia insistas, mi povas meti la signon "~" post "(en ĥemio)".

Per "faka lingvouzo" mi intencis ne nur la ĥemian, sed ankaŭ la vetersciencan uzon de la radiko "precipit/". Do laŭ mi la "~" estu tuj post "precipit·i".

Ĉiuokaze, se ial ni decidas listigi la vetersciencan signifon kun "→" kaj la ĥemian kun "~", ni laŭ mi devus apartigi la linion en du apartajn liniojn.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2013, 12:40:02 PM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Per "faka lingvouzo" mi intencis ne nur la ĥemian, sed ankaŭ la vetersciencan uzon de la radiko "precipit/". Do laŭ mi la "~" estu tuj post "precipit·i".
Pri tio mi havas kelkajn dubojn. La vetersciencan vorton oni prezentas en la frnacaj kaj italaj televidaj dissendoj pri vetero tre ofte al la ĝenerala publiko.

|  Ĉiuokaze, se ial ni decidas listigi la vetersciencan signifon kun "→" kaj la ĥemian kun "~", ni laŭ mi devus apartigi la linion en du apartajn liniojn.
Tion mi povas fari.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2013, 3:03:30 PM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Pri tio mi havas kelkajn dubojn. La vetersciencan vorton oni prezentas en la frnacaj kaj italaj televidaj dissendoj pri vetero tre ofte al la ĝenerala publiko.

Interese. Tiel certe ne estas en la germana, kaj laŭ mia supozo ankaŭ ne en la angla.

Do iel ni volas esprimi, ke la radiko estas tute evitinda kiam oni ne komunikas kun aliaj (vetersciencaj aŭ ĥemiaj) fakuloj, sed tamen eble estas uzinda inter fakuloj. Ebla solvo povus aspekti jene:

precipit-i --> (por tute fakaj kuntekstoj: ~) (en la senco de veteraj fenomenoj) (al-)fal-i, precipit-aĵ-o = veter-al-fal-aĵ-o; (en ĥemio) sediment-i, mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

Alia ebla solvo povus esti la jena:

precipit-i ~ (malrekomendata ekster tute fakaj kuntekstoj) (en la senco de veteraj fenomenoj) (al-)fal-i, precipit-aĵ-o = veter-al-fal-aĵ-o; (en ĥemio) sediment-i, mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

Mi supozas ke ni pli ofte bezonos iel komuniki al la legantoj, ke la konscerna radiko estas eble uzinda inter fakuloj, sed certe ne komunlingve. Ĉu eble eĉ indas enkonduki novan simbolon por tia situacio?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2013, 4:04:36 PM4/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Tiel certe ne estas en la germana, kaj laŭ mia supozo ankaŭ ne en la angla.
Do, kiel oni diras en la germana kaj en la angla, kiam oni volas paroli pri veteraj fenomenojkiel pluvo, neĝo, hajlo, ktp. ? Kaj kiel oni diras en la angla.

|  Do iel ni volas esprimi, ke la radiko estas tute evitinda kiam oni ne komunikas kun aliaj (vetersciencaj aŭ ĥemiaj) fakuloj, sed tamen eble estas uzinda inter fakuloj.
Mi vere volis diri la malon, ke temas pri superflua vorto ankaŭ por fakuloj, sed ni pluesploru.

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2013, 11:46:45 AM4/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Do, kiel oni diras en la germana kaj en la angla, kiam oni volas paroli pri veteraj fenomenojkiel pluvo, neĝo, hajlo, ktp. ?

Fakte, mi intertempe rimarkis ke mia hieraŭa aserto estis malĝusta. En la germana, la vorto por "precipito" kaj "precipitaĵo" estas "Niederschlag", kaj tiu vorto ja estas uzata multe en veterprognozoj. Pro ĝia forma malsimileco al "precipit/" mi tamen ne pensis pri ĝi kiam mi verkis mian hieraŭan mesaĝon. La germana "Niederschlag" laŭvorte signifas "malsupren-bato".

Pro la fakto, ke en la germana tute bone funkcias tia kunmetita esprimo, mi nun pli ol hieraŭ emas akcepti la signon "→" ankaŭ por la faka veterscienca uzo.

La vorton "precipitaĵo" ni laŭ mi devas meti en apartan linion. Laŭ mi la "veter·" en "veter·al·fal·aĵ·o" povas esti en krampoj. Do la linioj pri la temo povus esti

precipit-i --> (en la senco de veteraj fenomenoj) (al-)fal-i; (en ĥemio) sediment-i, mal-solv-iĝ-i (se la subjekto estas la nesolvotaĵo), mal-solv-ig-i (se la subjekto estas la homo kiu kaŭzas la precipiton)

precipit-aĵ-o --> (veter-)al-fal-aĵ-o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2013, 12:22:51 PM4/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

| . . .  la linioj pri la temo povus esti. . .

Tiel ili estas nun. Pardonu, Johano, ke mi ne kaptis vian saman deziron en unu el la pli fruaj mesaĝoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages