vibriz-

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 3:16:21 AM10/10/08
to °listo 'la bona lingvo'
Kio pri la linio

vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 10, 2008, 12:05:37 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>
vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?
senthar(ar)o  aŭ sentharoj
(laŭ la nederlanda "voelharen")
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 11:21:42 AM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?
senthar(ar)o  aŭ sentharoj
(laŭ la nederlanda "voelharen")
Ĉu vi celas ke per "sent-haroj" bestos la ĉirkaŭaĵon?

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Oct 10, 2008, 12:50:04 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Kio pri la linio
vibriz-o --> lip-har-o-j, naz-har-o-j (kat-a-j) ?

Mi respondas:

la vorto vibrizo (en la senco 1 de PIV) venas el la malfrua latina termino “vibrissa”, kiu signifis “vostoskuanto” (birdo: motacilla), pro tio ke temas pri sentumaj (sensaj) haroj, kiuj vibras cxe ektusxo. Ili povas trovigxi:

a) cxe bestoj:

-        sur la muzelo (tre konataj estas la kataj lipharoj);

-        sur la membroj;

-        sur la abdomeno;

b) cxe la homo: en la nazaj kavajxoj.

 

Konklude, mi dirus:

a)     por bestoj:

-        en gxenerala senco, sentumaj/ sensaj haroj;

-        cxe katoj, (kataj) lipharoj;

cxe homo: nazharoj.

 

Laux mi, oni devas nepre klarigi, ke “lipharoj” validas nur por katoj; homaj lipharoj estas, ja, tute alia afero.

Gxis

Antonio De Salvo


Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 1:14:15 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Konklude, mi dirus:

Tion mi registris.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Oct 10, 2008, 4:01:11 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Ĉu vi celas ke per "sent-haroj" bestos la ĉirkaŭaĵon?

??? Ĉu vi celas: "ke per "sent-haroj" bestoj sentas la ĉirkaŭaĵon?"
Jes. Al tio servas la longaj rigidaj haroj sur la "nazo" (hmm) de bestoj, precipe de tiuj, kiuj ĉasas dumnokte.
En la nederlanda miatempe ni ankaŭ parolis pri "voel-horens" (laŭvorte "sentkornoj" de insektoj), kiujn oni nun kutime nomas antenoj.
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Oct 13, 2008, 8:02:25 AM10/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eta ensalto pri tio, "kiel oni diras en via lingvo?":

Mi ne konis la vorton "vibrizo", sed el la diskuto evidentigxis, ke temas
pri tio, kion oni norvege nomas "værhår" = "flarharoj". Pri la tasko de tiuj
haroj mi lernis, ke gxi egalas al tiu de la antenoj ("følehorn" =
"sentokornoj") de aliaj bestoj. Tamen, cxar la lipharoj de la katoj ne estas
kornoj, ne konvenas nomi ilin "sentokornoj". Pri tio, cxu zoologie estas
defendeble nomi la vibrizojn "antenoj", mi neniel kompetentas.

Antonio De Salvo skribis:

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2008, 9:19:40 AM10/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
. . . cxu zoologie estas defendeble nomi la vibrizojn "antenoj", mi neniel kompetentas.
Fakte la fakuloj en ĉi tiu listo konkludis (se mi bone komprenis) jene:

vibriz-o --> (ĉe bestoj) sent-um-a-j har-o-j, (ĉe katoj) (kat-a-j) lip-har-o-j, (ĉe homo) naz-har-o-j

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Oct 14, 2008, 5:02:22 AM10/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
> *vibriz-o* --> /(ĉe bestoj)/ sent-um-a-j har-o-j, /(ĉe katoj)/
> (kat-a-j) lip-har-o-j, /(ĉe homo)/ naz-har-o-j

Devas esti *vibriso* kun "s", kaj forigu la multenombrojn
dekstraflanke, ĉar vibriso estas unu haro.

Mi skribus:

*vibris-o* --> (ĉe bestoj) sent-har-o, (se surlipe, ankaŭ) lip-har-o;
(ĉe homo) naz-har-o

Estas ne necese diri sentum-haro, ĉar temas pri sentado kun la tre
baza signifo "senti objekton, senti movon, senti premon". Tiaj haroj
troviĝas, ankaŭ ĉe kato, ne nur surlipe aŭ survange. Ilin ĉefe
karakterizas ege mov-sentema organo ĉe la radiko de la haro. La haro
mem ne estas sentema, ĝi konsistas el korneca substanco. Se
"sent-haro" ne ŝajnas sufiĉa, oni povus diri ekz. "sentil-haro",
"har-sentilo" aŭ eĉ "anten-haro", sed mi ne proponas uzi tiujn.

La homaj nazharoj estas iom alia afero. Dum mi iomete komprenas, ke
oni volas havi apartan radikon "vibris-" por la specialaj sentharoj,
mi ne vidas ian kialon ne nomi nazharojn simple nazharoj au ennazaj
haroj.

Harri
-----
PS. La PIV-artikolo pri "vibriso" havas amuzan vortumon: "1. Nazharo
(plurale: vibrissae)." Do anstataŭ "vibrisoj" oni diru "vibrissae", ĉu
ne?

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2008, 5:19:22 AM10/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
*vibris-o* --> (ĉe bestoj) sent-har-o, (se surlipe, ankaŭ) lip-har-o; 
(ĉe homo) naz-har-o
Tion mi kopiis kaj eĉ forigis la parton  "(ĉe homo) naz-har-o" por forigi la eblecon ke oni diru ke ankaŭ mi havas vibrisojn. Homoj havu nur naz-harojn.

amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 14, 2008, 5:50:17 AM10/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Tion mi kopiis kaj eĉ forigis la parton  "(ĉe homo) naz-har-o" por forigi la eblecon ke oni diru ke ankaŭ mi havas vibrisojn. Homoj havu nur naz-harojn.

Se vi forigas la alternativon "nazharo", vi pligrandigas la vershajnecon, ke iu diros "vibriso" por "nazharo".

Lau nia bonlingva sinteno, oni ja evitu "vibriso" en chiuj uzoj, do kaj che bestoj kaj che homoj. Char PIV donas ankau la signifon "nazharo" al "vibriso", ni devas ankau mencii alternativon por tiu signifo de "vibriso" (alikaze iu leganto de nia listo pensos: nu, iliaj alternativoj taugas nur che bestoj, sed mi parolas pri homo, do mi devas tamen uzi la radikon "vibriso").

Do ni certe reenmetu la alternativon "nazharo". La linio do estu

'''vibris-o''' --> (ĉe bestoj) sent-har-o, (se surlipe, ankaŭ) lip-har-o; (ĉe homo) naz-har-o <br>

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2008, 7:26:48 AM10/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Char PIV donas ankau la signifon "nazharo" al "vibriso"
Ĉi tiu PIV estas nekredebla.

Mi remetis la mankantan parton.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages