Renato Corsetti skribis:
> patat-o --> batat-o ?
> ĉu bone?
Bedaŭrinde oni uzas la vorton "terpomo" por la planto "Solanum
tuberosum" kaj ties tuberoj. En diversaj lingvoj, oficiale aŭ ne, oni
uzas vorton similan al "patato" por indiki tiun planton kaj precipe ties
tuberojn..
Batato apartenas al tute alia botanika familio.
Iam mi legis artikolon en Korea Esperantlingva revuo, en kiu oni (laŭ mi
prave) bedaŭris la vorton "termpomo", kiu evidente tute ne estas pomo.
Se ni konsentus pri "patat-o --> batat-o" tiu vorto ne plu estus uzebla
por korekti la eraran "terpomo"n.
Mi do ĉi-foje ne konsentas.
Mi proponas oficialigi "patato"n en la signifo de "Solanum tuberosum"
kaj ties tuberoj kaj samtempe terpomo --> patato.
Kion pensas niaj malproksimorientaj samideanoj?
Amike salutas Leo
Reago de Anna:
Oni rajtas bedau’ri, ke Zamenhof elektis la vorton “terpomo” anstatau’ “patato”, sed tio ne signifas, ke g’i estas malg’usta kaj korektenda. Oni parolas Esperanton jam 120 jarojn kaj senprobleme uzadas la vorton “terpomo”. Nia tasko ne estas korekti la Fundamenton.
“Batato”, kiel vi prave diras, estas alia legomo, ne rekte parenca sed tamen iom simila. “Patato” estas erara formo anstatau’ “batato”.
Kore,
Anna
Cvi
2010/1/4 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.431 / Virus Database: 270.14.124/2598 - Release Date: 01/03/10 09:41:00
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
Mi do ĉi-foje ne konsentas.
Kion pensas niaj malproksimorientaj samideanoj?
> Bedaŭrinde oni uzas la vorton "terpomo" por la planto "Solanum
> tuberosum" kaj ties tuberoj. (...)
> Iam mi legis artikolon en Korea Esperantlingva revuo, en kiu oni (laŭ mi
> prave) bedaŭris la vorton "terpomo", kiu evidente tute ne estas pomo.
Anna:
> Oni rajtas bedau’ri, ke Zamenhof elektis la vorton “terpomo” anstatau’ “patato”, sed tio ne signifas, ke g’i estas malg’usta kaj korektenda. Oni parolas Esperanton jam 120 jarojn kaj senprobleme uzadas la vorton “terpomo”. Nia tasko ne estas korekti la Fundamenton.
1. Mi loghas en la mondoregiono kie la homoj sukcesis antau pluraj
jarcentoj intence kreskigi tiun chi gravegan manghajhon, kio estas unu
el la grandaj kontribuoj de unu el la amerikaj indighenaj civilizoj al
la tuta homaro. En Chilio, Peruo kaj Ekvadoro oni uzas la kechuan
vorton "papa" por ghi.
2. Zamenhof genie kreis strukture neeuropan interlingvon sub leksike
europa vestajho, sed bedaurinde en kelkaj kazoj li faris decidojn kiuj
estas tre tiklaj au ech ghenaj, kiel chi-prie.
La pausajho de la franclingva "pomme de terre" chiam shajnis al mi ege
shoka, ech se ghi ankau eniris aliajn lingvojn, kiel la hebrean (lau
la atentigo de Cvi Solt). Tre probable al nia kara Ludoviko ghi
aspektis tute akceptebla ghuste char ghi trovighas en du lingvoj kiuj
estis tre gravaj al li.
3. La argumento de Anna ke Esperanto bone funkciis dum pli ol 120
jaroj kun sia "terpomo" estas preskau la sama kiun uzas la defendantoj
de multaj "naturismaj" deflankighoj enkondukitaj ekz. de la
parnasistoj, char jam "sankciitaj de la tradicio". Mi ne estas kontrau
la normala evoluo de nia lingvo, SE ghi estas lau la direkto fari ghin
ech pli regula, vere tutmondeca, pli ghusta char pli facile lernebla
kaj regebla de neeuroplingvaj homoj.
4. Se oni trovos pli ghustan vorton, proponos ghin al la parolkomunumo
per simpla ekuzado, kaj se entute tiu nova vorto enradikighos en la
lingvouzo, tio ne signifas ke en postaj eldonoj de la Fundamento tiu
nova vorto aperos anstatau la Fundamenta. La Fundamenta vorto si`mple
farighos arkaikajho.
5. Mi mem ege shatus preni la kechuan vorton kaj do havi "papo"-n, ech
se ghi koincidas kun la Roma chefo de la katolika ekezio. Ja ni
senprobleme havas kaj la geometrian kubo kaj la landon Kubo.
Jose' Antonio Vergara
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: lunedì 4 gennaio 2010 13.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) patat-o
Leo:
Jose' Antonio Vergara
--
> Se ni konsentus pri "patat-o --> batat-o" tiu vorto ne plu estus uzebla
> por korekti la eraran "terpomo"n.
Kial "korekti" kaj "eraran"? "Ter'pom'o" estas Fundamenta kaj nomas
difinitan planton. Anstatau "Kartoffel" en iuj germanlingvaj regionoj
oni efektive diras "Erdapfel" - do tute lau la Esperanta modelo ;-)
Pri la alia planto: Char lau Vikipedio la varianton "batato" prenis
pli da lingvoj, ol la varianton "patato", mi pledas por "batato",
uzebla lau Regulo 15.
Bombono por ekstrem-bonlingvismanoj kaj Regul-15-malshatantoj:
Anstatau la fremdvorton "Batate" oni en la germana plej ofte uzas
"Suesskartoffel": "dolch'ter'pom'o".
--
Andreas Kueck
Mi loĝas en regiono apud la lingvolimo inter la franca kaj la nederlanda
(pli precize: la flandra, kiu estas neoficiala lingvo). La vorto
"patate" estas tre uzata en Francujo. El tiu franca vorto interalie
devenas la vorto uzata en Nederlando (ne en Flandrujo) "patat" por
"patates frites" (frititaj terpomtrabetoj). Flandre ĉiu diras "patatten"
anstataŭ la oficiala nederlanda "aardappelen" (terpomoj) lerneje
lernita. Laŭ "Petit Robert" la franca "patate" havas du signifojn:
"pomme de terre douce" (dolĉa terpomo) = batato, kaj la ordinara
"terpomo".
Simila konfuzo ekzistas pri la tuberoj de Helianthus tuberosus (el
ankoraŭ alia botanika familio, la kompozitoj), terpiro (france topinambour).
Nomoj de manĝajoj ofte estas elpensitaj en Francio... Nefakuloj (kia mi)
neniam precize scias, kion la vortoj sur la menuo precize signifas...
Nu, mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis
sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.
Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?)
venas la germana "Kartoffel".
Amike salutas Leo
Bombono por ekstrem-bonlingvismanoj kaj Regul-15-malshatantoj: Anstatau la fremdvorton "Batate" oni en la germana plej ofte uzas "Suesskartoffel": "dolch'ter'pom'o".
> Nu, mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis
> sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.
Nu, atentu pri la Fundamenta Ekzercaro § 35: "Chemizojn, kolumojn,
manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili
ne chiam estas faritaj el tolo."
> Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?)
> venas la germana "Kartoffel".
Germanoj prenis la italan vorton "tartuffolo" (= "trufo") kaj igis
ghin
prononcebla ;-)
Rezulto: "Kartoffel", uzata por "terpomo".
--
Andreas Kueck
mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.
Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?) venas la germana "Kartoffel".
> “Batato”, kiel vi prave diras, estas alia legomo, ne rekte parenca sed tamen iom simila.
Jes. Mi miras, ke entute oni ekdiskuti pri tempomoj,
kiam la temo estis "patato"/"batato". Terpomoj
estas io tute alia.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
--
Por italo, la nomo “batato” estas ne nur fremda (= nekonata), sed ecx ridiga, cxar gxi aspektas kvazaux kripligo de “patata” (la itala nomo por “terpomo”).
Kutime, en Italujo batato estas nomata “patata americana” (= amerika terpomo), aux “patata dolce” (= dolcxa terpomo) aux “patata zuccherina” (sukera terpomo).
Mi supozas, ke la popola nomo “amerika terpomo” (kiu en si mem estas sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco (persone, ankoraux hodiaux mi ne sxatas dolcxajn terpomojn, probable gxuste pro subkonscia rifuzo de la tiutempa “devigo”).
Gxisa
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: martedì 5 gennaio 2010 3.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) patat-o
batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea batatas
2). 'Car 'gi estas unu kompleta nocio, analiza termino kia "dol'ca terpomo" ne tau'gus. 'Gi almenau' devus esti la sinteza "sukerterpomo".
> Marcel:> /2). 'Car 'gi estas unu kompleta nocio, analiza termino kia "dol'ca
> > terpomo" ne tau'gus. 'Gi almenau' devus esti la sinteza "sukerterpomo"./
>
> Kiun malsamecon vi sentas inter "suker-terpomo" kaj "sukera terpomo"?
"Sukera terpomo" chiuokaze estas terpomo (kiu cetere estas sukera).
"Suker-terpomo" povas esti io tute alia, ol terpomo; ekzemple batato.
Iomete analoge trafas pri la malsameco inter "tera pomo" kaj
"terpomo":
"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera).
"Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomo
estas "solanum tuberosum".
--
Andreas Kueck
kaj do?
> patato facile erarigas angloparolantojn pro la kvaza?a simileco kun la angla
> termino potato (terpomo).
Mi ne vidas la problemon... ja "potato" ne uzatas en esp-o
> Do batato estas preferinda.
Por tiu tubero kiu ne estas terpomo, cxu? (cetere mi awdis ke la cxefa
nederlanda
vorto por terpomo, nome aard-appel, origine indikis ion tute alian - mangxajxo
jam delonge forgesita
> Por diferencigi kun terpomo, oni ofte precizas dol?a patato.
dolcxa *B*atato, cxu?
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Jan 05 12:03PM +0100
> Mi supozas, ke la popola nomo ?amerika terpomo? (kiu en si mem estas
> sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al
> la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj
> celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la
> usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu
> vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi
> memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj
> mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco
Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"
gxis, Ronaldo N
tio sonas al mi iom troige... Kial ne simple resti cxe "malario", ja
suficxe internacie konata esprimo miaimprese
>> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
> Date: Jan 05 06:19AM +0700
> La klarigo fare de Antonio estas tre utila, kaj mi multe lernas de ?i.
> Tio incitas min fari aldonan komenton.
> Miaj praavoj, parolante pri malario, uzis la terminon *s?t rét ngã n??c*.
> /sot ret nga nuok/
> s?t = febro
> rét = malvarma
> ngã = fali
> n??c = akvo
> Tiel, oni povas kompreni, ke en tiu ?i malsano, oni sentas sin malarmega.
malVarmega ? (mi ne konas la simptomojn)
> Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
> imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).
pardonu, kio estu "imputi"?
Ronaldo:
>Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"
Verdire, la signifo "multekosta" enestas en "kara" jam ekde la klasika
latina lingvo ("carus": ankaux en la itala kaj hispana, "caro" signifas
interalie "multekosta"), do eventuale temas pri pauxsajxo el latinidaj
lingvoj, ne nepre el la franca.
Cxiukaze, mi centoble preferas diri "malkara" ol "cxipa" (laux PIV!).
Cetere, "kara" en la senco "multekosta" estis kutime kaj sengxene uzata de
Zamenhof mem; suficxas rigardi en la Proverbaro:
ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro;
tro kara arangxo por malkara tagmangxo;
kio kostas malmulte, kostas plej kare.
Do, se mi eraras, mi estas en bona kunuleco.
Gxis
Antonio
Renato Corsetti skribis:
> Kiun malsamecon vi sentas inter "suker-terpomo" kaj "sukera terpomo"?
Mi demandas simple por kompreni, ĉar tre povas esti, ke homoj el
malsamaj lingvoj sentas malsame.
Tian demandon starigis lernanto al nia instruisto. Li respondis jene:
Vaporŝipo (nederlande "stoomschip") estas ŝipo pelata de vaporo.
Vapora ŝipo (een "stomen schip") ne vere ekzistas, sed kiam oni kuŝanta
sur la dorso rigardas la ĉielon, oni povas imagi ĝin, kiam pasas nuboj.
Mi scias, ke la demando estas pli malfacile respondebla al
ne-ĝermanlingvanoj.
Amike salutas
Leo
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 7 gennaio 2010 19.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kara (estis: patat-o)
Proverboj estas ofte malfacile interpreteblaj, cxar ili intence amas ludi per plursignifaj terminoj. Laux mi, cxi tiu estas ankaux la kazo de la menciita proverbo, kiu ludas per la dusenceco de "kara": kiam oni multe deziris ion, gxia akiro farigxas aparte agrabla; sed, aliflanke, por akiri amatajxon oni estas dispona pagi gxin tre multe. Cxi tiu dua signifo estas tiu registrita en PIV (kio - konsentite - per si mem ne estas sigelo de gxusta interpreto).
Pri la uzado de "kara" fare de Zamenhof, jen ekzemplo el la dua libro de Regxoj 21,13:
Kaj Hxizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la KARAN oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj;
Gxis
Antonio
From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>Date: Jan 05 06:19AM +0700
Tiel, oni povas kompreni, ke en tiu ?i malsano, oni sentas sin malarmega.
malVarmega ? (mi ne konas la simptomojn)
Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).
pardonu, kio estu "imputi"?
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
Date: Jan 05 09:04AM +0700
Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f45348de81e5162
batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea batatas
kaj patato devenas de la franca termino patate.
kaj do?
patato facile erarigas angloparolantojn pro la kvaza?a simileco kun la angla
termino potato (terpomo).
Mi ne vidas la problemon... ja "potato" ne uzatas en esp-o
Do batato estas preferinda.
Por tiu tubero kiu ne estas terpomo, cxu? (cetere mi awdis ke la cxefa nederlanda
vorto por terpomo, nome aard-appel, origine indikis ion tute alian - mangxajxo
jam delonge forgesita
Por diferencigi kun terpomo, oni ofte precizas dol?a patato.
dolcxa *B*atato, cxu?
From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
Date: Jan 05 12:03PM +0100
Mi supozas, ke la popola nomo ?amerika terpomo? (kiu en si mem estas sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco
Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"
Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).
"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera). "Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomo estas "solanum tuberosum".
-- Andreas Kueck
Andreas:
>"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera).>"Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomoestas "solanum tuberosum".
Renato:
>"tera pomo" kaj "arba
pomo" estas du pomoj el kiuj unu karakteriziĝas pro la tero kaj unu pro la
arbo.
Laux mia persona sento, la formo analiza (tera pomo) kaj tiu sinteza (terpomo) diferencas inter si pro tio, ke mi ne sentas la sintezan formon kiel kunmetajxon de du radikoj (ter+pom), sed kiel memstara kaj memsuficxa vorto. Probable, mia sento devenas el la fakto, ke mi lernis esperanton (en frua knabeco) en praktiko, auskultante aliajn kiuj parolis, do mi lernis ke “terpomo” indikas per si mem iun apartan vegetajxon, sen disdividi la vorton en du komponantojn (je tiu epoko, kiam mi ankoraux ne estis lerninta la francan, mi ecx ne sciis ke en la franca gxi nomigxas “pomme de terre”).
Cetere, se oni devus analizi aliajn ofte uzatajn vortojn, dividante ilin laux veraj aux supozataj komponantoj, laux mi oni ecx komplikus al si la vivon: mi lernis kio estas “vinbero” sen distingi “vin+bero”, same “ternukso”, “marstelo”, ktp.
Por italo (kaj, pli gxenerale, por latinido) estas ecx komplike tuj kapti la sencon de kunmetajxo surbaze de la unuopaj komponantoj, cxar la itala lingvo (malsimile ol la germana kaj esperanto) tre sxpareme utiligas kunmetajxojn, kaj kiam gxi tion faras, gxi ofte sentas la rezultan vorton kiel unupecan tutajxon: ekzemple, en la itala “tomato” nomigxas “pomodoro”, kiu teorie fontas el la kunmeto de la vortoj “pomo d’oro” (= pomo el oro); sed meza italo tiel malmulte konscias pri la lingva frakcia deveno de “pomodoro”, ke li formas la pluralon dirante “pomodori” (= pomo el oroj), anstataux “pomidoro” (pomoj el oro), kiel li devus fari se li sentus la vorton “pomodoro” kiel kunmetajxon.
Gxis
Antonio
Gxustigo:
ensxovigxis kelkaj tajperaroj (bedauxrinde estigitaj de ka auxtomata korektilo); bonvolu legi “kiel memstaran kaj memsuficxan vorton” kaj “auxskultante”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 8 gennaio 2010 15.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: patat-o
> La tuto estas por mi ankorau( iom konfuzita.
Por iom pli konfuzi vin:
Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.
--
Andreas Kueck
La kontrauxdiro dependas ne de la fakto, ke la termino estu unuvorta
(sekvinbero) aux duvorta (seka vinbero), sed de la dusenceco de "seka"
(respektive, sensuka kaj malhumida).
Tio ne signifas, kompreneble, ke la du esprimoj estas precize samsignifaj;
sed tio, laux mi, dependas de la fakto ke al la unuvorta termino oni
lauxfakte atribuis iun apartan signifon, iamaniere alia ol tiu de la
unuvorta termino: tio estas, cxar oni sentas "sekvinbero" kiel memstarajxon,
ne simple kiel rezulton el kunmetitaj radikoj.
Se mi diras "novajxo", plej ofte mi intencas paroli pri fresxa sciigo, ne
pri nova objekto (nova ajxo), gxuste cxar al "novajxo" oni konvencie
atribuis specialan signifon (kaj tial oni povas sencohave rebati, ekzemple,
"sed tio estas malnova novajxo!").
Gxis
Antonio
> Andreas:>Por iom pli konfuzi vin:
> >Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
>
> sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.
>
> La kontrauxdiro dependas ne de la fakto, ke la termino estu unuvorta
> (sekvinbero) aux duvorta (seka vinbero)
Efektive en la Fundamento estas almenau tiu ekzemplo, che kiu ne-
kunmetajho ja havas apartan signifon: "flava kupro". Temas pri latuno.
Lau la modelo "sekvinbero" oni atendus "flavkupro" ...
> al la unuvorta termino oni
> lauxfakte atribuis iun apartan signifon, iamaniere alia ol tiu de la
> unuvorta termino: tio estas, cxar oni sentas "sekvinbero" kiel memstarajxon,
> ne simple kiel rezulton el kunmetitaj radikoj.
Jes.
> Se mi diras "novajxo", plej ofte mi intencas paroli pri fresxa sciigo, ne
> pri nova objekto (nova ajxo), gxuste cxar al "novajxo" oni konvencie
> atribuis specialan signifon (kaj tial oni povas sencohave rebati, ekzemple,
> "sed tio estas malnova novajxo!").
Jes.
--
Andreas Kueck
Por italo, la nomo “batato” estas ne nur fremda (= nekonata), sed ecx ridiga
> Efektive en la Fundamento estas almenau tiu ekzemplo, che kiu ne-
> kunmetajho ja havas apartan signifon: "flava kupro". Temas pri latuno.
Kredeble temas pri lauvorta traduko de tiu fiksita esprimo, kiu
almenau en la germana estis uzata por latuno:
"Char oni ne havis klaran ideon pri la rolo de zinko, kiu nur komence
de la 19-a jarcento estis ekkonita kiel elemento, oni nomis latunon
ankau 'flava kupro'"
( http://de.wikipedia.org/wiki/Stolberg_(Rheinland) ).
Mi konjektas, ke ne ekzistas tia "flava kupro", kiu estas pura kupro,
char tiu chi estas ne flava, sed oranghkolor-rugha. Sekve "flava
kupro" devas esti io alia, ol kupro (nome latuno).
--
Andreas Kueck
Nu, temas nek pri pomo nek pri terpomo... do "dolcxa terpomo" uzeblas nur
se inter citiloj, cxar alikaze gxi estus tro konfuziga.
Do, se ne ekzistas alia kandidatvorto, mi pledus por "batato"
> "flava kupro"
kio estas "romanco"? (eble vi respondu surliste)Ĝi estas oficialigita vorto (2-a aldono) kun la signifo: komponaĵo por kanto kaj piano ordinare sub formo de strofoj.
> Lau( mia latinida impreso "flava kupro" estas tute en ordo ankau( por
> indiki ion apartan
Jes, char io aparta nepre devas esti "flava kupro".
> , dum "flav-kupro" impresas kiel terure germanece
> miskunmetita vorto.
Tiel tamen devus al vi impresi ankau la Fundamenta "sekvinbero" kaj
kredeble multaj aliaj kunmetajhoj, chu ne? Chiuokaze mi ne komprenas,
kiaj vortkunmetajhoj impresas kiel "terure germanece miskunmetitaj
vortoj" kaj kiaj ne.
Chu la chi-foruma bonlingvismo - eble mi skribu "bona lingva ismo" -
nun volas kontraubatali ankau vortkunmetajhojn?
--
Andreas Kueck
Tiel tamen devus al vi impresi ankau la Fundamenta "sekvinbero" kaj kredeble multaj aliaj kunmetajhoj, chu ne?
Chiuokaze mi ne komprenas, kiaj vortkunmetajhoj impresas kiel "terure germanece miskunmetitaj vortoj" kaj kiaj ne.
Chu la chi-foruma bonlingvismo - eble mi skribu "bona lingva ismo" - nun volas kontraubatali ankau vortkunmetajhojn?
same en la nederlanda, se mia fizik-instruisto de la unua jaro de la
mezlernejo ne mensogis ;-)
>
> "Char oni ne havis klaran ideon pri la rolo de zinko, kiu nur komence
> de la 19-a jarcento estis ekkonita
agnoskata, cxu?
kiel elemento, oni nomis latunon
> ankau 'flava kupro'"
> ( http://de.wikipedia.org/wiki/Stolberg_(Rheinland) ).
>
> Mi konjektas, ke ne ekzistas tia "flava kupro", kiu estas pura kupro,
> char tiu chi estas ne flava, sed oranghkolor-rugha. Sekve "flava
> kupro" devas esti io alia, ol kupro (nome latuno).
indas havi LBL-linion:
"flava kupro"---> latuno (= alojo (?) el tiom da kupro, tiom da zinko, ktp)