> La angla artikolo uzas "initiated", la germana "paraphiert", la
> itala "stipulato". Tamen "initiate" havas alian signifon ol
> "paraphieren", nome "iniciati". Laŭ german-angla vortaro, la angla
> traduko de "paraphieren" estas "to initial".
La angla Vikipedio havas nur skrib-eraron: anstataŭ "initiated" devus
esti "initialed" (tio estas la usona skribmaniero; en Britujo oni
skribus "initialled").
"Parafi" povas utili en diplomatia fakteksto pri tiu ago, kiun oni
faras fine de oficiala intertraktado: meti specialan signon en
dokumenton, pri kiu oni konsentis, por certigi, ke ĝuste tiu estas la
fina teksto kaj ke la intertraktantoj transdonas ĝin al la efektive
decidrajtaj personoj, por ke tiuj ĝin eventuale aprobu kaj subskribu.
-- Post la subskribo ofte ankoraŭ necesas tria ago: ratifo = (laŭleĝa)
konfirmo.
Naturaj esperantaj vortoj por "parafi" estus ekz. "subskribeti",
"subsigni" aŭ "subliteri".
--
Harri
Por mi “parafo” estas tiuj tre ornamaj vostoj, kiujn en malnovaj tempoj oni aldonis al sia subskribo, ekz:

(La subskribo de la angla reg’ino Elizabeto I. Se g’i ne bone aperas c’e vi, klaku c’i tie: http://www.salford.gov.uk/elizabeth-signature.gif )
Tio s’ajnas al mi utila koncepto, fakte teknika termino – sed, kiel ofte okazas en Esperanto, la uzo de teknika termino poste vastig’as ekster la teknika kampo. Eventuale oni povus anstatau’igi g’in per ”skrib-ornamaj’o”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 30 ottobre 2008
0.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) paraf-i
La prezento de Marcos sxajnas al mi suficxe kompleta. En norvega administra
lingvajxo "parafere" ne estas malofta. Mi havas la impreson, ke parafas tiu,
kiu efektive vortumis la skribajxon, dum la respondeculo pri la decido
subskribas per sia plena nomo. La norveglingvaj vortaroj, kiujn mi
konsultis, indikas, ke la vorto estas francdevena. La vortaro "bokmål"
difinas "parafere" jene: "Kunsubskribi jam subskribitan dokumenton,
konfirmi." La vortaro "nynorsk" difinas jene: "Subskribi dokumenton jam
subskribitan aux subskribotan de alia, kp. 'kontrasignere'." Tiun vorton
ambaux vortaroj difinas kiel "Kunsubskribi".
Otto
La vortaro "nynorsk" difinas jene: "Subskribi dokumenton jam subskribitan aux subskribotan de alia, kp. 'kontrasignere'."
“Parafi”, francedevena vorto, havas plurajn signifojn:
1) subskribi per komencaj literoj la unuopajn pagxojn de dokumento, por atesti, ke iu teksto estas tiu originala, kaj por eviti, ke oni sxangxu la internajn pagxojn de dokumento, havanta nur cxe la fino la subskribon.
Ekzemple, kiam mi eldonas verdikton (mi estas juxgxisto), mi subskribas la finan pagxon, kaj parafas la unuopajn internajn pagxojn; same okazas cxe notariaj aktoj.
En la itala, estas uzata cxi-kaze la verbo “siglare”, nome “marki per siglo”;
2) en internaciaj rilatoj, oni distingas (aux oni devus distingi, cxar ofte la komunuza lingvo faras konfuzon, kaj utiligas sendistinge la terminojn) tri fazojn: unue la intertraktintoj “parafas” (itale, oni uzas denove la verbon “siglare”) traktaton, por fiksi difinitan tekston, pri kiu oni atingis interkonsenton; poste plenpovuloj (gxenerale, je alta nivelo kaj dum oficiala ceremonio) “subskribas” la traktaton (itale, oni uzas sendistinge la verbojn “firmare” kaj “sottoscrivere” = subskribi, sed ankaux “stipulare” = formale sindevigi, cxar je la Roma epoko oni starigis kontrakton per la rompo de pajlero, latine “stipula”); kaj fine supera nacia instanco (la Parlamento, aux la Sxtatestro) “ratifas” (= aprobas) la traktaton. Mi ne scias, kiel oni esprimu en esperanto tiun koncepton en internacie komprenebla maniero; eble “antauxsubskribi”.
“Kontrauxsubskribi” estas tute alia afero; gxi egalas al la itala “controfirmare” (kaj eble oni dirus pli precize “kunsubskribi”), kaj rilatas al la kazo, ke por la jura valideco de iu akto estas postulata la kuna subskribo de du aux pliaj subjektoj, situantaj sur malsamaj ebenoj. Ekzemple, artikolo 89 de la itala Konstitucio diras:
Art. 89.
Neniu akto de la Prezidanto de la Respubliko estas valida, se ĝi ne estas kunsubskribita de la proponantaj ministroj, kiuj surprenas ĝian respondecon.
La aktoj kiuj havas leĝan valoron kaj la aliaj indikitaj de la leĝo estas kunsubskribitaj ankaŭ de la Prezidanto de la ministra Konsilantaro.
Amike
Antonio De Salvo
Vi havas la rajton proponi ĉiujn modifojn, kiujn vi deziras en la jenaj du linioj:eble “antauxsubskribi”.
Renato Corsetti:
>Vi havas la rajton
proponi ĉiujn modifojn, kiujn vi deziras en la jenaj du linioj:
paraf-o [2oa] = mal-long(-ig-it)-a sub-skrib-o, sub-sign-o, (en alia kunteksto) sub-skrib-ornamaĵo
paraf-i [2oa] = antaŭ-konfirm-i, (provizor-e) sub-skrib-i
(mal-long-ig-it-e / komenc-liter-e), sub-sign-i, sub-skrib-et-i, (en alia kunteksto) ornam-i sub-skrib-o-n
Mi respondas:
pri la unua linio (parafo):
teorie, oni povus aldoni “siglo” “marko”, “monogramo” (tamen, cxi tiu lasta vorto
montras nur komencliterojn, dum parafo povas ankaux esti pli ampleksa ol la
nuraj komencliteroj); krome, se oni volas indiki la agon de iu, kiu parafas, oni
devas aldoni –ad (subskribado, subsignado), por distingi la agon disde la
rezulto;
la dua linio (parafi) eble devus esti kompletigita per io tia: sigli, marki per siglo; krome, laux PIV parafi devus ankaux signifi “subskribi” en gxenerala senco (=starigi), laux la donita ekzemplo “parafi luprenan kontrakton”: se tiel, komparu la zamenhofan tradukon de la Biblio (Josuo 9,15): Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili
itale: Giosuè fece pace con loro, e stipulò con loro un’alleanza
france: Josué leur accorda la paix et fit alliance avec eux
germane: Josua machte Frieden mit ihnen und richtete einen Bund mit ihnen
angle: Joshua made peace with them and made a covenant with them
(kompreneble, en la Biblio oni ne parolas pri subskribo de skriba akto, sed la senco estas tiu “estigi interligon”, “sindevigi per interligo”, simile al “estigi kontrakton”, “sindevigi per kontrakto”).
Kuriozajxo: laux la vatikana leksikono pri moderna uzo de latino, la itala vorto “parafare” (parafi) estus en latino “breviata subscriptione subsignare” = subsigni per mallongigita subskribo
Gxis
Antonio
la itala vorto “parafare” (parafi) estus en latino “breviata subscriptione subsignare” = subsigni per mallongigita subskribo
jes ,tiel mi konas la vorton. parafo= io duaranga al subskribo,
kutime konsistanta el du literoj.
Pri la alia signifo: povas esti ke gxi nur ekzistas en PIV, kaj mi
apenaw povas imagi ke mi bezonus la vorton, aw pri kio temas
gxis, Ronaldo