kaŝemigrinto

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 29, 2012, 8:21:34 AM3/29/12
to ED-LBLdiskutlisto
ĉu estas pli taŭga traduko de
- itallingve "clandestino"
- france "sanspapier"
T.e. de homo, kiu eniris eksterlandan landon kaj tie loĝas sen pasporto?

Dankon, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Antonio De Salvo

unread,
Mar 29, 2012, 8:45:32 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diras "kasxa enmigrinto" aux "kasxenmigrinto".
En kelkaj kazoj (se mi devas substreki la senlegxecon de la migrado), mi uzas ankaux "eksterlegxa/ kontrauxlegxa enmigrinto".
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: giovedì 29 marzo 2012 14:22
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) kaŝemigrinto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Mar 29, 2012, 8:54:32 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Aldone: mi uzas ankaux "senrajta enmigrinto".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 29 marzo 2012 14:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kaŝemigrinto

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2012, 5:15:38 PM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
"Kaŝenmigrinto" ŝajnas al mi bona vorto por la koncepto, kiun serĉas Rinaldo. Evidente ankaŭ la aliaj vortoj estas uzeblaj. Mi komprenas, ke ni ne bezonas linion.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 30, 2012, 6:58:07 AM3/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponetas "senviza" kaj la persono estas "senvizulo"
Amike, Marcel.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 30, 2012, 9:43:41 AM3/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povas ne havi vizon kaj samtempe havi pasporton. Tio estas la kazo de interkonsento inter nacioj. Ekzemple, vjetnamo iranta Tajlandon ne havas/bezonas vizon kaj reciproke, tajlandano irante Vjetnamujon ne havas/bezonas vizon. Tamen ili devas havi pasporton.
 
Amike,
Thu

Renato Corsetti

unread,
Mar 31, 2012, 4:58:58 AM3/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
> Oni povas ne havi vizon kaj samtempe havi pasporton. Tio estas la kazo de interkonsento inter nacioj. Ekzemple, vjetnamo iranta Tajlandon ne havas/bezonas vizon kaj reciproke, tajlandano irante Vjetnamujon ne havas/bezonas vizon. Tamen ili devas havi pasporton.
Certe, sed ĉi tie oni parolas pri tiuj enmigrintoj (kutime el Afriko aŭ Azio), kiuj eksterleĝe enmigras eŭropajn landojn. Ĝenerale ili havas pasporton, sed ili ne havas vizon kaj eniras kaŝe la landon.

Amike

renato

ro-esp

unread,
Apr 1, 2012, 9:05:33 AM4/1/12
to la bona lingvo
Homoj, ni sxajne miksas du malsamajn aferojn.

"sans-papier" estas homo kiu ne havas dokumenton (pasporton, naskigx-
ateston) por pruvi sian identecon. Foje temas pri homo kies dokumentoj
detruigxis en milito, foje ecx pri homo indigxena kaj ennaskita.

"clandestino" ("illegaal*) estas homo kiun la registaro deklaris
malbonvena. Foje ili jes havas pasporton, foje ili havas vizon sed
restas pli longe ol la vizo permesas.
Kaze ke vi ne scias, okazas ke tiuj homoj estas enkarcerigataj por
monatoj sen esti farintaj krimon, ecx en kondicxoj tro malbonaj por
kondamnitaj krimuloj..

gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages