revanc.ismo

7 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 17, 2013, 12:40:42 PM11/17/13
to ED-LBLdiskutlisto
PIV listigas la radikon "revanc-" laŭ la sporta signifo: ripeto de
sporta renkonto aŭ partio, por doni ŝancoin al venkito.

Sekve de tio BL-vortaro gastigas jenan alineon
revanĉ·o → nov·a lud·o

Tamen la itala kaj la franca uzas la vorton "revanc.ismo" figure por
indiki politikan signifon pri naciisma emo revivigi pasintan reĝimon.

Mi ne scias ĉu esperanto havas taŭgan vorton por tiun signifon... kaze
ke ne, necesus ĝin esprimi per ssv.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2013, 1:20:37 PM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   revanĉ·o → nov·a lud·o
Tiu linio jam ŝajnas en ordo.

|  Tamen la itala kaj la franca uzas la vorton "revanc.ismo" figure por indiki politikan signifon pri naciisma emo  revivigi pasintan reĝimon.
Ni devas pensi pri linio. Ĉu:

revancx-ism-o --> vengx-ism-o ?

Sed por registri tiun linion, ni devus esti certaj ke kelkaj esperantisotj uzis en la realo la vorton 'revancxismo'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 17, 2013, 3:17:52 PM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas “(re)vengxemo” kaj “(re)vengxismo” por la politika signifo: nome la sinteno de tiuj, kiuj arde celas regajni post malgajno kaj tiel vengxi la pasintan malvenkon.

Mi precizigas, ke historie la franclingva “revanchisme” ne temas pri “emo revivigi la pasintan regximon”, sed pri strebo nuligi la malfavorajn efikojn de malgajnita milito (komence, tiu franca-germana de 1870/1871, kiam malgajnis francoj; sed post la mondlimilitoj la vorto estis aplikata al Germanio).

En la itala, oni distingas kvar konceptojn:

1)      “rivincita”: nova ludo, kun la celo gajni post malgajno;

2)      “rivincita”: vengxo, pere de gajno post malgajno;

3)      “rivalsa”: kompenso pro malgajno;

4)      “riscossa”: reakiro, rekonkero

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 17 novembre 2013 19:21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) revancx-ism-o

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2013, 3:22:27 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi uzas “(re)vengxemo” kaj “(re)vengxismo” por la politika signifo: nome la sinteno de tiuj, kiuj arde celas regajni post malgajno kaj tiel vengxi la pasintan malvenkon.

Bone! Ĉi tie, tamen, la probelmo estas eltrovi ĉu iu esperantisto iam ajn uzis tiun vorton en Esperanto. En la reto mi trovas ĝin nur en la vortaro Minnaja por traduki la italan "revanscismo". Se neniu povas trovi aliajn uzojn, mi registros viajn uzojn en la parto de la paĝaro "Esperanto ne estas la itala kun o-finaĵoj".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 18, 2013, 7:08:39 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com

En la franca-E vortaro de Le Puil-Danvy ne estas “revancxismo”; tamen, sub “revanche” estas registrita (krom “revengxo”, “repago”, “kompenso” kaj “kvitigxo”), ankaux “revancxo”, kun la indiko, ke temas pri sporta termino.

En la granda vortaro germana-E de Erich-Dieter Krause estas tuta aro da vortoj (Revanche, sich revanchieren, Revanchismus; Revanchist), tamen por la politika senco ne estas uzata la radiko revancx-, sed “revengx”, dum por la sporta signifo estas registrita “revancxo” (“postuli revancxon”).

 

 

Cxiukaze, ne temas pri italajxo: en cxiuj euxropaj lingvoj (inkluzive de la rusa) estas simila vorto :

http://en.wikipedia.org/wiki/Revanchism

(memkompreneble, pro la historia deveno de la vorto).

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 18 novembre 2013 09:22


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) revancx-ism-o

 

Antonio:

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2013, 8:23:53 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio!

Mi enmetis la linion:

revanscismo = (re)venĝismo, (re)venĝemo

en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_ne_estas_la_itala_kun_o-fina%C4%B5oj

Nun, se ni volas veni al la internacia uzado, ni eble povus registri:

revancx-o --> vengx-o (en cxiujn sencoj inkluzive de la sporta)
revancx-ism-o (en politika senco) --> (re)vengx-ism-o

Kion vi kaj la aliaj pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2013, 8:54:25 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com

"Venĝo” por la sporta senco de "revanĉo” laŭ mi ne estus tre komprenebla esprimo. "Venĝludo” laŭ mi estus bone komprenebla esprimo, kiu aldone estas pli klara ol la ĝis nun proponita "nova ludo”.

Amike,
Markos

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2013, 10:24:57 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

| "Venĝludo” laŭ mi estus bone komprenebla esprimo

Bone. Do la linioj estu:

revancx-o --> (en sporta senco) vengx-o-lud-o, (en gxenerala senco en aliaj kampoj) vengx-o


revancx-ism-o (en politika senco) --> (re)vengx-ism-o

Kion vi kaj la aliaj pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2013, 10:36:16 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Kion vi kaj la aliaj pensas?

Tute bone tiel.

Amike,
Markos

caraco jean-claude

unread,
Nov 18, 2013, 11:26:23 AM11/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ghi shajnas bona.

Jean-Claude
--

Pjer

unread,
Nov 19, 2013, 9:03:13 AM11/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
ja bone, mi volis same proponi la s-s-v-on venĝludo pri sporto.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages