"dekoraci/" kaj "dekor/"

11 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 15, 2010, 10:12:10 AM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kion opinias la aliaj listanoj pri la oficiala radiko "dekoraci/" (3OA) kaj ĝia neoficiala mallongigo "dekor/". Laŭ mia impreso, "dekoracio" kaj "dekoro" signifas precize la samon kiel "ornamaĵo", kaj "dekoracii" kaj "dekori" precize la samon kiel "ornami". Aldone "ornam/" estas daûre multege pli uzata ol "dekoraci/" kaj "dekor/" (636 uzoj de "ornam/" en la Tekstaro de Esperanto kompare kun 47 uzoj de "dekoraci/" kaj "dekor/" kune). Pro ĉi tiuj du kialoj mi eĉ ĉe la oficiala "dekoraci/" ne hezitas proponi linion kun "→":

dekor·o → ornam·aĵ·o
dekor·i → ornam·i
dekoraci·o [3oa] → ornam·aĵ·o
dekoraci·i →ornam·i

Se iu povas konvinki min pri atentinda signifodiferenco inter "dekoraci" kaj "ornam", mi ĉe la linioj pri "dekoraci/" pretus akcepti "~" anstataŭ "→" (aŭ eble eĉ pretus tute ne havi ĉi tiujn kvar liniojn). Sed momente mi ne vidas atentindan signifodiferencon. Por ReVo la sola diferenco inter "ornami" kaj "dekoracii" estas, ke oni dekoracias lokon, dum oni povas ornami ion ajn. Nu, tio sonas kvazaŭ oni enkondukus apartan radikon por pentrado de pordoj (kompare kun pentrado de aliaj aferoj) aŭ por manĝado de fruktoj (kompare kun manĝado de aliaj aferoj). Do tio tute ne pravigas apartan radikon. En la PIV-a difino de "dekoracio" aldone aperas la vorto "artisme", kiu ne aperas en la difino de "ornami". Sed ankaû ornamado plej ofte estas farate artisme, kaj mi ne pensas ke tio estas vera signifodiferenco inter "dekoracii" kaj "ornami", sed nur malsama vortumo en la difinoj en PIV.

Eble Anna povas klarigi al ni kiun signifodiferencon ŝi intencis per ŝiaj uzoj de "ornami" kaj "dekori" en ŝiaj libroj La Ŝtona Urbo kaj Morto de Artisto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 15, 2010, 11:18:45 AM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

Ø  Se iu povas konvinki min pri atentinda signifodiferenco inter "dekoraci" kaj "ornam", mi ĉe la linioj pri "dekoraci/" pretus akcepti "~" anstataŭ "→"

 

Mi pretus registri tiujn liniojn kun =, sed ni atendu la opiniojn de la aliaj, kiuj havas pli fortajn opiniojn ol mi pri ĝi.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Aug 15, 2010, 3:18:06 PM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/08/2010 16:18, Renato Corsetti skribis:

Ø  Se iu povas konvinki min pri atentinda signifodiferenco inter "dekoraci" kaj "ornam", mi ĉe la linioj pri "dekoraci/" pretus akcepti "~" anstataŭ "→"

 

Mi pretus registri tiujn liniojn kun =, sed ni atendu la opiniojn de la aliaj, kiuj havas pli fortajn opiniojn ol mi pri ĝi.

Al mi la diferencoj ŝajnas "serĉataj", do por mi "→" taŭgas.

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Aug 15, 2010, 5:09:47 PM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ja komprenas la du vortojn malsame. Mi supozas, ke ornamaĵo estas malgranda objekto, ekzemple vazo aŭ juvelo aŭ simile. “Dekor(aci)aĵo” por mi estas aspekto de ĉambro aŭ domo, ekzemple mi supozus, ke la dekor(aci)aĵoj de ĉambro estas la maniero laŭ kiu ĝi estas farbita, gipsaj elstaraĵoj ĉe la muroj ktp., dum ornamaĵoj estus objektoj en la ĉambro. Sed certe mi estas influata de la angla.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 15 agosto 2010 17.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "dekoraci/" kaj "dekor/"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Aug 16, 2010, 8:28:33 PM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Topic: "dekoraci/" kaj "dekor/"

Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> Aug 15 04:12PM +0200 ^

Kion opinias la aliaj listanoj pri la oficiala radiko
"dekoraci/" (3OA) kaj

?ia neoficiala mallongigo "dekor/".

nu, dekor-e tro similas al de-kore, kaj al la neekzistanta 10-ore


La? mia impreso, "dekoracio" kaj "dekoro" signifas precize la
samon kiel "ornama?o", kaj "dekoracii" kaj


"dekori" precize la samon kiel "ornami".

Dekoracio povas esti iu videbla signo de agnosko (law piv K bein uzis
gxin tiel):
La medalo de la nijmegen-a kvartaga marsxo estas regxe agnoskata dekoracio

Krome miasente(!), ornamajxo estas kutime io aldonita, dum dekoracio
povas esti
skulptita el ligno aw sxtono

En la
PIV-a difino de "dekoracio" aldone aperas la vorto "artisme",
kiu ne aperas
en la difino de "ornami". Sed ankaû ornamado plej ofte estas
farate artisme,
kaj mi ne pensas ke tio estas vera signifodiferenco inter
"dekoracii" kaj
"ornami", sed nur malsama vortumo en la difinoj en PIV.

estas ja nur PIV...


"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Aug 15 11:09PM +0200 ^

Mi ja komprenas la du vortojn malsame. Mi supozas, ke ornama?o
estas malgranda objekto, ekzemple vazo a? juvelo a? simile.
?Dekor(aci)a?o? por mi estas aspekto de ?ambro a? domo, ekzemple mi
supozus, ke la dekor(aci)a?oj de ?ambro estas la maniero la? kiu ?i
estas farbita, gipsaj elstara?oj ?e la muroj ktp., dum ornama?oj estus
objektoj en la ?ambro.

Tiu priskribo ege similas la mian.Nur estas ke mi ne parolas pri
"malgrandan" sed pri
"aldonan" objekton
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Aug 17, 2010, 2:06:01 PM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/08/2010 1:28, ro-esp skribis:

> Dekoracio povas esti iu videbla signo de agnosko (law piv K bein uzis
> gxin tiel):
> La medalo de la nijmegen-a kvartaga marsxo estas regxe agnoskata
> dekoracio
Kiam mi laborintis 25 aŭ 30 jarojn en la sama fako (maŝinkonstruado), mi
ricevis "decoratie" (prononcita "dekorasi" en la flandra, supozeble
"dekoraci" en la nordnederlanda): iu metala signo pendanta je trikolora
rubando, pinglata de la urbestro sur la veŝto de la festato... aŭ, se
oni preferas, de la "dekoraciato". Laŭ Bein = ordeno. Mi persone ne
bezonas tiun vorton (nek la ordenojn :-).

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Aug 17, 2010, 5:02:04 PM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Laŭ Bein = ordeno. Mi persone ne
bezonas tiun vorton (nek la ordenojn :-).

Ĉar ne estas nur vi, sed ankaŭ PIV, kiu konsilas tion, ni nepre havu la linion:

dekoraci-o (en la senco de 'ordeno') --> ordeno

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Aug 17, 2010, 6:55:21 PM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Aug 17 11:02PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e0acc1b5aea186c3
>
> Leo:
>
>> La? Bein = ordeno. Mi persone ne


> bezonas tiun vorton (nek la ordenojn :-).
>

> ?ar ne estas nur vi, sed anka? PIV, kiu konsilas tion, ni nepre havu

> la linion:
>
> dekoraci-o (en la senco de 'ordeno') --> ordeno

Bonvolu ne aldoni konfuzon. Temas pri nur la law PIV 4-a signifo de
ordeno, t.e. videble portata signo de la aliaj .

Dekoracio neniam signifas "monahxa skolo" (fransiskanoj) nek "honora
societo" nek "gildo" (de advokatoj ekzemple) nek kavalirspeco.

gxis, Ronaldo


renato corsetti

unread,
Aug 18, 2010, 4:33:53 AM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> dekoraci-o (en la senco de 'ordeno') --> ordeno

Bonvolu ne aldoni konfuzon. Temas pri nur la law PIV 4-a signifo de
ordeno, t.e. videble portata signo de la aliaj .

Vi pravas. "Ordeno" estas eĉ fundamenta en alia signifo: Eble la linio povus esti:

dekoraci-o (en la senco de ornama insigno) --> honor-insig-no .

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Aug 18, 2010, 9:27:25 AM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 17/08/2010 22:02, renato corsetti skribis:

> Ĉar ne estas nur vi, sed ankaŭ PIV, kiu konsilas tion, ni nepre havu la linion:
>
> dekoraci-o (en la senco de 'ordeno') --> ordeno
En tiu senco, ni uzas en la bona nederlanda anstataŭ "decoratie" la
vorton "ereteken", laŭvorte: honorsigno. Supozeble la vorto "decoratie"
en la senco de ordeno estas belgaĵo verŝajne heredita de francoj.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Aug 18, 2010, 9:51:38 AM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> En tiu senco, ni uzas en la bona nederlanda anstataŭ "decoratie" la
vorton "ereteken", laŭvorte: honorsigno.

Bonege! Mi registras ankaŭ tion.

Renato


ro-esp

unread,
Aug 18, 2010, 1:29:08 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Aug 18 10:33AM +0200 ^

Ronaldo:

>>> dekoraci-o (en la senco de 'ordeno') --> ordeno

>> Bonvolu ne aldoni konfuzon. Temas pri nur la law PIV 4-a signifo de


>> ordeno, t.e. videble portata signo de la aliaj .

> Vi pravas. "Ordeno" estas e? fundamenta en alia signifo: Eble la
> linio povus esti:

> dekoraci-o (en la senco de ornama insigno) --> honor-insig-no .

Se vi visxas la interkrampajxon, mi estas por :-)

Fra Simo

unread,
Aug 18, 2010, 2:07:40 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Al mi (Francisko) shajnas, eble malprave, ke "honor/(in)sign/o" estas bona vorto. Inter "sign/" kaj "insign/" mi shancelighas, kun prefero al la dua, pro la multsenceco de "sign/" ;  pri utilo de intermeto chi tie de streketo kuniga (-) mi ne havas opinion.
     Sed, lau la PIV-aj citajhoj, shajnas, ke la sola Zamenhofa signifo de "orden/o" estas tiu, pri kiu chi tie temas (france "décoration" <dekorasjon'>). Tial mi rekomendas, ke ni ne uzu "honor/(in)sign/o"-n kun precize tiu signifo.

    Por la aliaj signifoj au sencoj, lau kiuj "orden/o" estas de iuj uzata (tiuj egalas al kelkaj el tiuj de la franca "ordre" <ordr(o)>, kiu povas signifi ankau "ordo", "ordono" kaj aliajn, sed ghuste ne "ordeno"), sed kiuj ne estas samtempe eblaj, ni devas firme indikii fortradukojn : al "monahh/ar/o", "kavalir/ar/o", kaj simile, au al "societ/o de {monahh/, kavalir/}o/j", respektive "honor/a societ/o" au al io simila.


2010/8/18 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Leo:


> En tiu senco, ni uzas en la bona nederlanda anstataŭ "decoratie" la
vorton "ereteken", laŭvorte: honorsigno.

Bonege! Mi registras ankaŭ tion.

Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2010, 2:48:18 AM8/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

Ø  Sed, lau la PIV-aj citajhoj, shajnas, ke la sola Zamenhofa signifo de "orden/o" estas tiu, pri kiu chi tie temas (france "décoration" <dekorasjon'>). Tial mi rekomendas, ke ni ne uzu "honor/(in)sign/o"-n kun precize tiu signifo.

Eble vi pravas. Mi petas listanojn pli lertajn ol mi pri esplorado en la reto (mal)konfirmi la sencon de la Fundamenta “orden-“.

Amike

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Aug 19, 2010, 6:30:50 AM8/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Eble vi pravas. Mi petas listanojn pli lertajn ol mi pri esplorado en la reto (mal)konfirmi la sencon de la Fundamenta “orden-“.

Laŭ la Fundamento, kaj eĉ pli klare laŭ la klarigoj aldonitaj al la oficialaj tradukoj franca kaj angla okaze de la Akademiaj Korektoj, "ordeno" signifas nur ion similan al "honorinsigno" kaj ne iun similan al "societo de monaĥoj/kavaliroj ktp".

Jen, por via persona kontrolo, la oficialaj tradukoj de "orden/":

orden/  ordre (honorifique) | order (of knighthood etc.) | Orden | order | орденъ

La enkrampaj klargioj ĉe la angla kaj franca versio estis aldonitaj okaze de la Akademiaj Korektoj; la resto estas Fundamenta.

Do mi konsentas kun Francisko ke tio kio bezonas fortradukon ne estas la uzo de "orden/" por honorinsigno, sed ĝia uzo por certa speco de societo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2010, 12:44:39 PM8/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


La enkrampaj klargioj ĉe la angla kaj franca versio estis aldonitaj okaze de la Akademiaj Korektoj; la resto estas Fundamenta.

Kie vi trovis la Akademiajn Korektojn? Demando por scii, kien rigardi por ili.


Do mi konsentas kun Francisko ke tio kio bezonas fortradukon ne estas la uzo de "orden/" por honorinsigno, sed ĝia uzo por certa speco de societo.

Bone. Ni forgesu pri la tuta diskuto pri ordeno kiel honorinsigno, kaj ni faru la diskuton pri la ebla linio:

orden-oᅵ [fun] (en la senco de societo, komunumo) --> societ-o, komunumo

Amike

Renato
--
-----------------------------
Renato Corsetti
renato....@esperanto.org
-----------------------------

Marcos Cramer

unread,
Aug 19, 2010, 1:03:11 PM8/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Kie vi trovis la Akademiajn Korektojn? Demando por scii, kien rigardi por ili.

Ili troviĝas en la Akademia vortaro: akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro

En tiu vortaro oni facile kaj fidinde trovas la oficialecindikojn por ĉiuj oficialaj vortelementoj, kaj ĉiujn oficialajn tradukojn kaj difinojn. La oficialecindikoj en PIV kaj ReVo estas nefidindaj (foje eraraj, kaj en PIV aldone eksdataj).

Mi multe uzas la Akademian Vortaron por esplori la norman vortprovizon de Esperanto.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Aug 19, 2010, 1:15:18 PM8/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> Mi multe uzas la Akademian Vortaron por esplori la norman vortprovizon de Esperanto.

 

Ankau mi, sed mi neniam uzis la eblecon havi la tradukojn.

 

Dankon!

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages