Navedo, bobeno, pafado

1 view
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Oct 31, 2009, 4:38:36 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!
 
Mi ne chion legas en tiu chi listo pro tempomanko.
 
Pri teksado kaj bobenoj:
(Mi bone konas la modernajn teksmashinojn de la firmao Sulzer, kie mia edzo laboris. Chiuj fabrikoj imitas ilin.)
Okazis grandegaj shanghoj, pri kiuj Z. ne povis scii. En la tradiciaj teksmashinoj estis fadenstoko sur la ir-revena bobeno.Tio malrapidigis la laboron.  Tio ne plu ekzistas. Estas pafsistemo. Iu metala peco (same granda kiel cigaredo, sed ebena) pinchas fadenon. Tiu fadeno havas la larghecon de la shtofo, (ghis 5 metroj, prave) plus 2 cm por la bordoj.  La metala peco plus fadeno estas pafita. Tiu sistemo estas multe pli rapida pro la fakto, ke la fadenstoko ne plu vojaghas. Pro la pafado la bruo estas enorma. La pafitaj pinchiloj revenas sube al starta loko. Tie ili ricevas fadenon denove, pinchas ghin kaj ek! La shtofo kreskas proksimume je 10 ghis 20 cm dum unu sekundo.
 
pro tio mi shatas la formon kun paf- kaj opinias, ke en la vorto bobeno estas la ideo de fadenstoko, kiu ne plu estas aktuala.
 
Elkore Mirejo
 
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2009, 5:56:46 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mireille skribis:
pro tio mi shatas la formon kun paf- kaj opinias, ke en la vorto bobeno estas la ideo de fadenstoko, kiu ne plu estas aktuala.
Certe la teĥniko evoluas pli rapide ol la lingvo. Momente mi registris

naved·o ~ glit·boben·o

sed neniu malhelpas en difinitaj situacioj paroli pri "paf-bobeno", se tia estas la ilo.

Cetere, bonvenon al du novaj japanaj listanoj! Por ke Esperanto estu tumonda, ĝin konstruu homoj el la tuta mondo!

Jen la unua demando al ili: kiel oni diras en la japana la vorton "navedo" aŭ "naveto", kiun oni trovas en PIV?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2009, 7:21:01 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mireille:

>mi shatas la formon kun paf- kaj opinias, ke en la vorto bobeno estas la ideo de fadenstoko, kiu ne plu estas aktuala.

 

Fakte, ankaux en la zamenhofa biblia citajxo (Ijob 7,4: Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto) enestas santempe la ideoj pri rapideco kaj pri elcxerpigxanta fadenstoko; la hebrea teksto diras ja “Miaj tagoj forfluas pli rapidaj ol bobeno, ili finigxas pro manko de fadeno”.

Laux mi, tamen, en la vorto “naveto/ naveto” la cxefa trajto estas la ripetigxanta ir-revena movado, sendepende cxu tiu ir-reveno rezultas el mana laboro aux el masxina pafo. Se tiel, terminoj kiaj “bobeno”, “glitbobeno” “pafbobeno” povas tauxgi se oni parolas pri teksado, sed ili estas tute senutilaj se oni volas paroli pri trafikiloj, kiuj ir-revenas laux la sama vojo (naveda trajno/ buso/ kosmosxipo ktp) aux pri homoj kiuj (precipe, sed ne nur, pro laboraj kialoj) ir-revenas laux la sama vojo en unutaga spaco.

Mi ne sukcesas kompreni, kial, prefere ol oficialigi vorton (navet-o/ naved-o) kiu kapablas esprimi precize la bezonatan signifon, oni strebas mistordi oficialajn vortojn kiuj posedas alian sencon (nav-eto), aux proponi ne egalvaloran vorton, sed detalan priskribon.

Estu dirate sen ofenda celo, sed la proponoj de Andreas memorigas min pri kelkaj parolturnoj uzataj en Italujo por nomi “bonlingve” tradiciajn metiojn: tial “fajrogardisto” (pretekste ke li ne okupigxas nur pri fajro) farigxis “spertulo pri urgxa teknika helpo”; “lignajxisto” (pretekste, ke li prilaboras ankaux plastajxojn) farigxis “prilaboranto de nemetalaj materialoj”; kaj ecx oni proponis ke “benzinisto” (pretekste, ke li disdonas ne nur benzinon) farigxu “versxisto de brulajxoj per pumpilo” (*).

Amike

Antonio

 

(*) Laux PIV, la termino estus “pumpisto”. En itala lingvo, la responda vorto (“pompiere”) estas, kontrauxe, la komunuza termino por “fajrogardisto”; kaj mi memoras mian unuamomentan embarason, kiam en mia unuafoja vojagxo al Hispanujo mi malkovris ke la hispanaj fajrogardistoj nomigxas “bomberos”, tamen sen ligo kun bomboj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2009, 8:46:21 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Laux mi, tamen, en la vorto “naveto/ naveto” la cxefa trajto estas la ripetigxanta ir-revena movado, sendepende cxu tiu ir-reveno rezultas el mana laboro aux el masxina pafo.

Por celoj netekstaj, ĉu ni povus pensi pri "ir-reven-uloj" aldone al "pendolantoj"?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2009, 9:45:09 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Por celoj netekstaj, ĉu ni povus pensi pri "ir-reven-uloj" aldone al "pendolantoj"?

Pli bone “ir-reven-ul-o”, ol la “traduko” proponita en la germana vortarego Krause (“laboristo cxiutage veturanta de sia logxloko al aliurba laborejo”).

Pro honesteco, mi devas aldoni ke tamen Krause konas la terminon “navedo”, cxar gxi ankaux listigas “naveda servo”.

 

Gxis

Antonio

 

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 11:15:47 AM11/1/09
to la bona lingvo
On 1 Nov., 13:21, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> Mi ne sukcesas kompreni, kial, prefere ol oficialigi vorton (navet-o/ naved-o) kiu kapablas esprimi precize la bezonatan signifon, oni strebas mistordi ...

Nu, "oni" estas mi.

> ... oficialajn vortojn kiuj posedas alian sencon (nav-eto), aux proponi ne egalvaloran vorton, sed detalan priskribon.

Se la Akademio oficialigos "navet'o" au "naved'o", bone. Sed certe
pasados kelkaj jhaudoj, ghis tio okazos - se entute (mi memorigas pri
"tajdo"). Havi almenau intertempan solvon surbaze de io jam oficiala
(chu priskriba, chu derivita), estus bone.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 1, 2009, 12:55:42 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> Laux mi, tamen, en la vorto “naveto/ naveto” la cxefa trajto estas la ripetigxanta ir-revena movado, sendepende cxu tiu ir-reveno rezultas el mana laboro aux el masxina pafo. Se tiel, terminoj kiaj “bobeno”, “glitbobeno” “pafbobeno” povas tauxgi se oni parolas pri teksado, sed ili estas tute senutilaj se oni volas paroli pri trafikiloj, kiuj ir-revenas laux la sama vojo (naveda trajno/ buso/ kosmosxipo ktp) aux pri homoj kiuj (precipe, sed ne nur, pro laboraj kialoj) ir-revenas laux la sama vojo en unutaga spaco.
 
Ne mirigus min, se en la modernaj teksmaŝinoj la ir-revena movado ne plu ekzistus. Se mi bone memoras antaŭ 35 jaroj la senbobena navedo en la modernigita malnova larĝega tapiŝteksmaŝino ankoraŭ iris kaj revenis. Mi pensas, ke estis nur unu navedo en la maŝino. (Kompreneble la teksistoj diponis anstataŭajn navedojn ekster la maŝino).
Vere la teĥnikaĵoj evoluas pli rapide ol la lingvo.
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Nov 1, 2009, 2:29:04 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Por celoj netekstaj, ĉu ni povus pensi pri "ir-reven-uloj" aldone al "pendolantoj"?

Ha! jen fine alia vojo! Kaj ir-reir-ulo?
 
Pri la pafaĵo, ... en modernaj teksmaŝinoj: fakte la "pafaĵo" servas por treni la fadenojn de ekster la maŝino. Ĉu fadentrenilo? aŭ veftertrenilo, se vefto iĝus oficiale akceptata?
 
Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Nov 2, 2009, 4:03:31 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com

“Ir-reven-uloj” estus pli klara, sed estas ekstreme banala kompare kun la pli metafora termino “pendolanto”. Kelkaj metaforoj ja aldonas spicon al la lingvo. Kompreneble g’i estas termino uzebla enkuntekste (ekzemple por eviti sinonimojn, se oni verkas artikolon pri la temo). Eksterkuntekste, mi ne scias, c’u la homoj komprenus pri kio temas, dum g’enerale ili supozeble ja komprenas la vorton “pendolantoj”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 1 novembre 2009 15.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: Navedo, bobeno, pafado

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 3, 2009, 6:58:30 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Anna!
Bonestu klarigi la signifon de la vorto "pendolanto", char mi neniel
povas eltrovi, el kiuj oficialaj radikoj tiu vorto faratis. Dankon!
Marcel.


> “Ir-reven-uloj” estus pli klara, sed estas ekstreme banala kompare kun
> la pli metafora termino “pendolanto”. Kelkaj metaforoj ja aldonas
> spicon al la lingvo. Kompreneble g’i estas termino uzebla enkuntekste
> (ekzemple por eviti sinonimojn, se oni verkas artikolon pri la temo).
> Eksterkuntekste, mi ne scias, c’u la homoj komprenus pri kio temas, dum
> g’enerale ili supozeble ja komprenas la vorton “pendolantoj”.
>
> Anna
>
>
>
> _____
>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages