varpo kaj vevto

4 views
Skip to first unread message

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Nov 23, 2007, 6:57:06 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Antataux la proponitaj:

Varpo=lauxlonga teksolinio
Vefto=lauxlargxa teksolinio

mi preferus:

Varpo=lauxlonga teksoframo
Vefto=lauxlargxa teksoframo

J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU

adam....@gmail.com

unread,
Nov 23, 2007, 7:41:29 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/23/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it> wrote:
>
> Antataux la proponitaj:
>
> Varpo=lauxlonga teksolinio
> Vefto=lauxlargxa teksolinio
>
> mi preferus:
>
> Varpo=lauxlonga teksoframo
> Vefto=lauxlargxa teksoframo

Mi tute ne konas la vortojn, sed eble 'teksokadro' anstataŭ
'teksoframo'. Ni jam havas 'fram-o [9oa] =--> kadr-o, kadr-ec-a
trab-ar-o'. ReVo faris ian distingon pri ĉirkaŭanteco inter 'framo'
kaj 'kadro', sed ĝi ŝajnas al mi apenaŭ necesa.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Pilar Otto

unread,
Nov 23, 2007, 9:50:52 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
adam:

> On 11/23/07, Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it>
> wrote:
>>
>> Antataux la proponitaj:
>>
>> Varpo=lauxlonga teksolinio
>> Vefto=lauxlargxa teksolinio
>>
>> mi preferus:
>>
>> Varpo=lauxlonga teksoframo
>> Vefto=lauxlargxa teksoframo
>
> Mi tute ne konas la vortojn, sed eble 'teksokadro' anstataŭ
> 'teksoframo'.

Tute ne "kadro"! En alilista diskuto oni diskutis la vorton "framo". Eble
gxi estas evitinda, sed anstatauxajxo ne necese estas "kadro", sed povas
esti ankaux "skeleto" aux "trunko". Varpo kaj vefto ne cxirkauxas, kiel
faras kadro, sed konsistas el paralelaj fadenoj: la varpo "vertikale" kaj la
vefto "horizontale". Varpo estas la fadenaro, kiun oni havas je la komenco
de la teksado, kaj vefto estas la fadenaro, kiun oni enteksas, ortangule
krucanta la varpon (almenaux tiel mi komprenas la aferon, sed mi tute ne
kompetentas pri teksado).

Mia E-norvega vortaro tradukas "varpo" per "varp (renning)", kaj "vefto" per
"veft, islett, innslag". "Renning" donas ideon pri tra-kurado, kaj "innslag"
signifas "enbato". En la hispana "varpo" = "urdimbre", "vefto" = "trama". La
verboj "urdir" kaj "tramar" ambaux povas signifi "intrigi", kaj "trama"
estas literatura faktermino signifanta "intrigo" (de teatrajxo aux romano).

Otto

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Nov 23, 2007, 12:11:25 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

> Antataux la proponitaj:
>
> Varpo=lauxlonga teksolinio
> Vefto=lauxlargxa teksolinio
>
> mi preferus:
>
> Varpo=lauxlonga teksoframo
> Vefto=lauxlargxa teksoframo
>
"Fadenaro" eble estas la plej tauxga solvo.

Aliaj solvoj estus:
- "liniaro"... sed PV jam gxin antauxvidas kiel "aro da 5 horizontalaj
linioj, sur kiuj estas lokitaj la diversaj notoj..."
- "subtenkanvaso"
- "skafaldo"... se gxi estus agnoskita.
- "framo", kiu ja estas "kadroforma cxefparto, trabaro de objekto, kiu
portas la aliajn diversajn pecopartojn"?

J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 12:01:34 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Varpo=lauxlonga teksolinio/teksoskeleto/teksotrunko
>Vefto=lauxlargxa teksolinio """""""""""""""""""""""""""

C'u tiel?

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Anna Lowenstein

unread,
Nov 23, 2007, 5:06:15 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias, el kio originis c'i tiu demando, c'ar mi ne legis eventualan pli fruan diskuton. Tamen mi ja scias pri teksado. Ne temas pri linioj, framoj au' kadroj sed, kiel Otto diras, pri fadenoj. La varpo estas la lau'longa fadenaro, kaj la vefto estas la interkrucig'anta fadenaro. La angla vorto "weft" estas fakte parenca al la vorto "weave" (teksi); mi supozas, ke g'ia origina signifo vers'ajne estas "teksitaj'o". Por vortara difino eble estus pli oportune diri: "lau'longa teksofadenaro" kaj "interkrucig'anta teksofadenaro".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
Inviato: venerdì 23 novembre 2007 15.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: varpo kaj vevto

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 2:32:06 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi ne scias, el kio originis c'i tiu demando, c'ar mi ne legis
> eventualan pli fruan diskuton. Tamen mi ja scias pri teksado. Ne
> temas pri linioj, framoj au' kadroj sed, kiel Otto diras, pri
> fadenoj. La varpo estas la lau'longa fadenaro, kaj la vefto estas la
> interkrucig'anta fadenaro. La angla vorto "weft" estas fakte parenca
> al la vorto "weave" (teksi); mi supozas, ke g'ia origina signifo
> vers'ajne estas "teksitaj'o".

Same en la norvega: teksi = "veve", kaj "veft" signifas proksimume
"teksajxo", kp. "skrive" = skribi, "skrift" = skrib(ajx)o". La baza signifo
de "varp" estas "jxeto", kp. germane "werfen" = "jxeti".

Etimologie,
Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages