Renato Corsetti:
>teknopati-o
--> profesi-a mal-san-o
Ĉu ne?
Mi respondas:
PIV mem indikas cxi tiun alternativon.
Persone, tamen, mi preferas paroli pli gxenerale pri “labormalsano”, analoge al “laborakcidento” kaj “labormedicino”, cxar “laboro” ampleksas jen tiun memnsan jen tiun manan.
Mi kutimas, ja, je distingo, kiun oni draste faras en itala lingvo, inter “professione” (= profesio) kaj “mestiere” (= metio); la unua termino estas rezervita al la tiel diritaj “liberalaj artoj” (kuracisto, advokato, instruisto ktp), dum la dua al la manaj laboroj (masonisto, elektristo, lignajxisto ktp); iom kontrauxtendence, tamen, en la itala oni parolas pri “malattia professionale” ankaux kiam temas pri malsano ligita kun metio (ekzemple, asbestozo) - kaj, cetere, estas malfacile trovi malsanon ligitan kun liberala profesio, krom se temas pri profesiuloj kiuj manipulas kemiajxojn aux mastrumas radiadon kaj simile.
En esperanto, laux la difino en NPIV (“cxiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn”) kaj laux la uzo farita de Zamenhof (“profesio de fisxkaptisto”), sxajnas ke tia distingo ne ekzistas; sed laux mi gxi estas bezonata, se oni volas/ devas trafe traduki nacilingvajn tekstojn, en kiuj tiu diferenco ekzistas kaj ecx estas emfazata (en itala lingvo, ekzemple, kiam oni volas diri ke iu kuracisto estas monavida, oni diras ke por tiu kuracisrto “medicino ne estas profesio, sed metio”, kaj se oni volas diri ke aktoro estas aktoracxo, oni diras ke li estas “mestierante” = fusxmetiisto).
Estas interese rigardi, kiel oni diras “profesia malsano” en kelkaj lingvoj:
angle: occupational disease
germane: Berufskrankheit
pole: choroba zawodowa
france: maladie professionnelle
hispane: enfermedad profesional
itale: malattia professionale
Gxis
Antonio
Persone, tamen, mi preferas paroli pli gxenerale pri “labormalsano”
Antonio De Salvo skribis, 3.11.2008 21:03:
> Mi kutimas, ja, je distingo, kiun oni draste faras en itala lingvo,
> inter “professione” (= profesio) kaj “mestiere” (= metio); la unua
> termino estas rezervita al la tiel diritaj “liberalaj artoj” (kuracisto,
> advokato, instruisto ktp), dum la dua al la manaj laboroj (masonisto,
> elektristo, lignajxisto ktp);
...
> estas bezonata, se oni volas/ devas trafe traduki nacilingvajn tekstojn,
> en kiuj tiu diferenco ekzistas kaj ecx estas emfazata
Mi povas tute egale argumenti, ke tia distingo estas *ne* bezonata sed
embarasa kaj malutila, se oni tradukas nacilingvajn tekstojn, en kiuj
la diferenco *ne* ekzistas kaj eĉ estas apenaŭ komprenebla. Malutilege
estas, se oni eĉ provas enkonduki en Esperanton tiujn malestimajn
nuancojn, kiujn la ekzemploj de Antonio montras ekzistantaj en la
itala "mestiere". La zamenhofa "profesio de fiŝkaptisto" kaj la PIVa
difino estas tute adekvataj. – Aŭ ĉu vi proponas iun alian vorton ekz.
por la germana "Beruf", sveda "yrke", finna "ammatti"?
Okaze de nepra bezono oni ja povas paroli pri "metia profesio",
"liberala profesio" (kvankam tian uzon de "liberala" mi opinias iom
stranga). Ja ekzistas ankaŭ alitipaj klasadoj, ekz. blukoluma,
blankakoluma, manlabora, intelektula, korpa, mensa, ktp.
Kvankam vortoj similaj al "profesio" en kelkaj lingvoj rilatas ĉefe al
intelektula laboro, tamen la adjektivo samradika ("professional" aŭ io
simila) povas havi tute ĝeneralan signifon "laboranta kontraŭ pago" aŭ
"lerta en sia laboro". Ankaŭ tion oni vidu kiel subtenon al la pli
ĝenerala signifo de nia "profesio", kiu aperas ĉe Z, kaj en niaj
klasikaj vortaroj (Kabe, PV...).
Pri "teknopatio" (mi ekridis vidante tian vorton, kiu ŝajnas al mi
lingva karikaturo aŭ satiraĵo) mi opinias, ke "labormalsano", kiun
preferas Antonio, estas tre bona, sed ankaŭ "profesia malsano" estas
akceptebla.
Amike
Harri
Otto
> Eble vi sugestas ke ni havu linion de ĉi tiu speco:
>
> liberala [2oa] (profesio, eduko) = kler-a, ne-tehxnik-a
Eble jes, se vi opinias, ke "liberala" signifas tion. Sed ĉu ne
profesio estu "klerula" kaj eduko eble "(ĝenerale) kleriga"?
Harri
| liberala [2oa] (profesio, eduko) = kler-a, ne-tehxnik-a Harri:
Eble jes, se vi opinias, ke "liberala" signifas tion. Sed ĉu ne profesio estu "klerula" kaj eduko eble "(ĝenerale) kleriga"?
liberala [2oa] (profesio, eduko) = kler-a, kler-ul-a, ne-tehxnik-a (pri profesio); (ĝeneral-e) kler-ig-a (pri eduko) Kion vi pensas? Renato