Antaw iom da tempo en nederlando ekpopularigxis "frietje kapsalon",
t.e. frit(itaj
terpomtrabet)oj, kun viando (sxoarma, kebabo), kaj tiuj kune gratinitaj(?)
gxis, Ronaldo N
Mi ne vidas kialon fortraduki cxi tiun. Ankaw en la NL-a ekzistas "au gratin"
"frietje kapsalon", t.e. frit(itaj terpomtrabet)oj, kun viando (sxoarma, kebabo), kaj tiuj kune gratinitaj(?)
2009/12/18, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Amike
Renato
kiumaniere do?
>> sed pri
>> "frietje kapsalon", t.e. frit(itaj terpomtrabet)oj, kun viando
>> (sxoarma, kebabo), kaj tiuj kune gratenitaj(?)
> mi certas, ke ni ne povas komenci esperantigi ?iujn man?a?ojn de la mondo.
Mi ne proponis oficialigon de "fricxekapsalon-o" (eble iam en la
futuro, kiam la angla
havos terminon por gxi, kaj indos por esp-o sekuri sian konkuradan
pozicion). Mi nur
donis gxin kiel ekzemplo pri kio estu gratenajxo
> ---------- 3 of 4 ----------
> From: Masako TAHIRA <tahira...@gmail.com>
> Date: Dec 18 06:31PM +0900
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/98e06d32f12f27ba
>
> En la japana lingvo ekzistas "guratan (?????=gratenajxo", alprenita el
> euxropa kuirarto kun euxropa vorto.
> En la plej nova "Esperanto-Japana Vortaro" ekzistas "grateni" (fari
> gratenajxon
> el mangxmaterialoj). Ekzemplo: gratenita terpom-kacxo.
oni prenas pretan terpomkacxon, en ujo varmeg-eltena, sursxutas fromagxon, kaj
metas tion en forno, cxu jes
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Dec 18 03:18PM +0100
> Tahira Masako:
>> "guratan (?????=gratenajxo"
> Tio estas konkreta pu?o por la oficialigo de "grateni".
Mi konsentas. Ni cxesu diskuti pri gxi en LBL
gxis, Ronaldo N
Renato skribis:
Tio estas konkreta puŝo por la oficialigo de "grateni".
Mi ankoraŭ ne estas konvinkita. Mi ĉiam sentas malkomforton, kiam mi vidas la kongresan menuon plenan je strangaj terminoj, kiujn oni ŝajne kreis nur por la okazo. Al mi estus tute evidenta afero, serĉi ekvivalentojn uzante nur Esperantajn radikojn. Por "grateno" kaj "grateni", mi nature dirus ion de la speco "krustaĵo", "formi kruston" aŭ simile, laŭ la kunteksto.
Kvankam "grateno" estas rekonebla, kiam oni jam scias pri kio temas, mi vetas, ke neniu en ĉi tiu listo estus kompreninta, se antaŭ ĉi tiu diskuto li/ŝi estus leginta en recepto "gratenu la pastaĵon".
Oni formas novajn vortojn en Esperanta per kunmetado de ekzistantaj radikoj, ne per prenado de jam pretaj vortoj el aliaj lingvoj. Esperanto ja havas siajn proprajn rimedojn; konstante preni vortojn el aliaj lingvoj impresas, kvazaŭ Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo. Mi opinias, ke la konstanta pruntado el aliaj lingvoj estas sekvo ne de neceso, sed de glitado al pli facila solvo. Mem elpensi la solvon postulas pli da streĉo de la parolanto/verkanto, sed la rezulto estas pli facile komprenebla de la alparolato/leganto. (Kaj kiam bona solvo estas trovita, kompreneble, ĝi aperu en vortaroj, por ke preta solvo ja ekzistu por tiuj, kiuj bezonas!)
Kore,
Anna
Ghuste ne: La vorto estas tiel internacia, ke ghi ne bezonas
oficialigon. Oni oficialigu unuarange tiajn vortojn, kiuj estas nek
internaciaj nek oportune esprimeblaj per kunmetoj el oficialaj kaj/au
internaciaj vortoj, ekzemple "veldi".
> Mi ankoraŭ ne estas konvinkita.
Prave. Sed la motivo de via ankoraua ne-konvinkiteco ne konvinkas ...
> Oni formas novajn vortojn en Esperanta per kunmetado de ekzistantaj radikoj,
Ion tian oni kompreneble faras, sed la rezulto estas ne "novaj
vortoj", sed vortkunmetoj (kompreneble uzeblaj, se oportunaj).
> ne per prenado de jam pretaj vortoj el aliaj lingvoj.
Estu ne "ne", sed "kaj ankau": Regulo 15!
--
Andreas Kueck
Ne. "gratenita terpom-kacxo" ne survojas al gratenajxo, sed jam kuirita
gratenajxo kun mikso de terpomo kaj fromajxo.
Masako
>> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>> Date: Dec 18 03:18PM +0100
>
>> Tahira Masako:
>>> "guratan (?????=gratenajxo"
>
>> Tio estas konkreta pu?o por la oficialigo de "grateni".
>
> Mi konsentas. Ni cxesu diskuti pri gxi en LBL
>
> gxis, Ronaldo N
>
Eble ni ankoraŭ diskutu antaŭ ol definitive deklari ĝin "verbum non
gratum" (vorto malŝatata). Ĉu ankaŭ en la ĉina, korea kaj vjetnama oni
hazarde uzas tiun radikon?
Amike
renato
> Laŭ la mesaĝo de Anna "grateni" estas la ŝiboleto por distingi inter
> 15-istoj (kiuj aplikadas la 15-an regulon kun plezuro) kaj kunmetistoj.
Jes. Sed chi-cele oni povas utiligi ankau la vorton "shiboleto" mem
(kiu estas same ne oficiala, sed internacia).
--
Andreas Kueck
Cxu
- graten·i ~ surface krust·bak·i
J-K
Laŭ mi bona kaj senc-hava kompromiso pri "grateni" kaj "gratenaĵo" estas listigi ilin en SSV nur kun la ne-malrekomenda signo "~" (se ni havas akcepteblajn alternativojn), kaj ne rekomendi ilian oficialigon.
chi-cele oni povas utiligi ankau la vorton "shiboleto" mem (kiu estas same ne oficiala, sed internacia).
Andreas:
>chi-cele oni povas utiligi ankau la vorton "shiboleto" mem(kiu estas same ne oficiala, sed internacia).
Renato:>Efektive,
sed "ŝibolet-o" estas tre kulture determinita. Almenaŭ por ĝia
ĝenerala senco oni povus elpensi ion. Nun mi rimarkis en PIV, ke povus esti
debato ankaŭ pri tio, kio estas ĝia ĝenerala senco.
>Mi provas:
>ŝibolet-o (en ĝenerala senco) -->
rekon-vorto, pas-vorto, sekret-a vort-o
En Italujo (kie, malgraux onidira kristaneco, Biblio estas tre malmulte legata kaj konata), la termino “sxiboleto” estas tute fremda kaj nekomprenata, tiom ke en la oficiala itallingva versio de Malnova Testamento (Jugxistoj 12,6) estas uzata la vorto “shibbòlet”, kursive skribita kaj per skribmaniero (sh) kiu ne apartenas al la itala lingvo.
El la tri proponoj de Renato, laux mi la sola akceptebla estas “rekon-vorto” (aux “rekonilo”); ne temas, ja, pri pas-vorto (kiu antauxsupozas interkonsenton) aux “sekreta vorto” (cxar ne temas pri io kasxita), sed pri vorto, kiu kapablas konigi/ malkasxi la lingvan/ popolan apartenon, surbaze de tio, ke difinita sono ne estas glate elparolebla de la anoj de iu lingvo. Io simila okazis en Sicilio je la tempo de ribelo (1282-a) kontraux okupantaj francoj, kiam por rekoni francojn oni postulis eldiri la sicili-dialektan vorton “ciciri” (elp. cxìcxiri = kikero), kaj cxar francoj elparolis “sisirì”, ili estis tuj rekonataj kaj mortigataj.
Gxis
Antonio
Tio estis unu el la italaj ĉefverkoj. Ni sukcesis trompi la tutan mondon, kaj kredigi ke ni estas katolikoj.malgraux onidira kristaneco
, Biblio estas tre malmulte legata kaj konata), la termino “sxiboleto” estas tute fremda kaj nekomprenata
El la tri proponoj de Renato, laux mi la sola akceptebla estas “rekon-vorto” (aux “rekonilo”)