hodometro

4 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Aug 7, 2015, 6:03:20 AM8/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
Hazarde mi vidis la linion: hodometr·o → paŝ·mezur·il·o
PIV difinas la ilon kiel "irmezurilon".
Miascie temas pri aparato, kiu nombras/ kalkulas la paŝojn, ne "mezuras" la paŝojn.
Ĉu "paŝnombrilo" ne estus pli taŭga vorto? Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%9Dnombrilo

Ankaŭ ekzistas vikipedia artikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Hodometro
en kiu oni
same kiel PIV difinas la ilon kiel "ir-mezurilo"n.

Amike salutas Leo
 

Vilhelmo Lutermano

unread,
Aug 7, 2015, 8:53:03 AM8/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
Krause, en sia E-a-germana vortaro, listigas "hodometro: Wegmesser"
(vojmezurilo). Kompreneble tio estas la celo por kiu ĝi estas uzata.
La fakto, ke ĝi nombras la paŝojn - do estas paŝnombrilo - estas nur
la teĥnika rimedo por la celo mezuri la iritan vojon.

Pri la teĥnika metodo mia kompreno estas nur supraĵa, sed mi imagas jene:
Ĝi estas preciza nur en sia nombrado de paŝoj. Sed ĉar la paŝoj ne
estas ĉiam same longaj, ĝi indikas la iritan distancon nur laû la
mezuma longeco de la paŝoj, kaj do la fine indikita vojlongo estas nur
proksimuma. Sed tiu vojlongo estas ja la celata informo.

Do, ĝi estas vojmezurilo per sia eco esti paŝnombrilo.
Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2015-08-07 10:03 GMT, Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Leo De Cooman

unread,
Aug 7, 2015, 5:17:45 PM8/7/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vilhelmo Lutermano schreef op 7/08/2015 om 14:53:
> Do, ĝi estas vojmezurilo per sia eco esti paŝnombrilo.
Jes.

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 8, 2015, 7:52:05 AM8/8/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
1). Kiamaniere oni povas fideble mezuri la longecon de vojo per la
homaj pa'soj, kiuj interdiferencas?
2) Kvankam la greka vorto signifas "vojmezurilo", oni devas
kompreni, kiel la grekoj komprenis, ke "vojo" 'ci tie signifas
distancon. Do temas pri distancmezurilo (kiel ajn oni mezuras), 'ce
awtomobiloj. 'Car Esperanta, moderna, "vojmezurilo" mezuras ne nur
la longecon, sed ankaw la lar'gecon, la klinojn, k.t.p. Do 'gi ne
tawgas por ni.
3). Evidente vi 'ciuj parolas pri la mezurilo ante la nombron da
pa'soj.
Tio do estas "pa'snombrilo".
4) Mi do pensas, eble mal'guste, ke (h)odometro" estas KAJ
pa'snombrilo (uzata ekz. en fizioterapio), KAJ distancmezurilo
(kiel ajn oni mezuras 'gin).
'Cu mi pravas? Se jes aw se ne, tamen kore via Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 13, 2015, 12:56:04 AM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Cxu laux la pasxoj miaj aux laux la pasxoj ciaj?
Kore, Marcel.

Leo De Cooman

unread,
Aug 13, 2015, 4:41:55 PM8/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam tre junaĝe interesiĝis interalie pri teĥniko. Iam mi vidis bildon
de "poŝhorloĝo", kiu ne indikis la tempon, sed la nombron de paŝoj de la
portanto. Do: se mi portas tiun aparaton, tiu "poŝhorloĝo" indikas miajn
paŝojn, se vi portas ĝin, ĝi indikas viajn paŝojn.
Se mi sidus sur ĉevalo (tio estus la unua fojo), la "horloĝo" montrus la
paŝojn de la ĉevalo (verŝajne ĉe difinita irmaniero).
Se mi bone memoras, mi vidis tion en malnova franclingva revuo, kaj tiun
"horloĝon" oni nomis "hodomètre". Mi taksas, ke temis pri revuo el la
dudekaj jaroj, eble "Science et vie".

Amike salutas Leo


mar...@melburno.org.au schreef op 13/08/2015 om 6:55:

Leo De Cooman

unread,
Aug 14, 2015, 4:10:25 AM8/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman schreef op 13/08/2015 om 22:41:
> Se mi bone memoras, mi vidis tion en malnova franclingva revuo, kaj
> tiun "horloĝon" oni nomis "hodomètre". Mi taksas, ke temis pri revuo
> el la dudekaj jaroj, eble "Science et vie".
Ĉi-matene venis en mian kapon, ke en la manova revuo oni eble nomis tiun
ŝajnan poŝhorloĝon "compte-pas" (paŝnombrilo).

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 20, 2015, 6:15:04 AM8/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
'Cu, Leo, tia cia "hodom'etre" ne devas esti "pa'snombrilo"?
Salutojn, Marcel.

Leo De Cooman

unread,
Aug 20, 2015, 2:41:11 PM8/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Interesis min junaĝe, kiel funkciis tiu stranga "poŝhorloĝo".
En normala mekanika horloĝo unu el la radoj (fakte la lasta en tuta aro
(kiam oni komencas ĉe la "motoro", la risorto aŭ pezilo) estas periode
haltigata de io, kion mi provizore nomas "eskapilo" laŭ la "nederlanda"
(fakte franca) vorto "echappement", france "échappement", germane
"Hemmung" (laŭvorte: malhelpi, malakceli, haltigi, reteni, bremsi),
angle "escapement".
Vidu la bildon ĉe
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anchor_escapement_animation_217x328px.gif
Mi supozis (kaj ankoraŭ supozas), ke en la koncernata "horloĝo" tiu
eskapilo estas pelata de la perioda akcelo kaj malakcelo de la portanto
ĉe ĉiu paŝo lia.
Do jes, tiu stranga "poŝhorloĝo" estis paŝnombrilo.

Kiu rigardis la bildon, verŝajne ne miros pri tio, ke ekzistas
fundamenta vorto por tiu "eskapilo": ankro. Vidu
http://vortaro.net/#ankro sub 4. La radeton mi nomus ankrorado.

Eksmoda kaj moderna paŝnombriloj videblas ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%9Dnombrilo

Amike salutas Leo



mar...@melburno.org.au schreef op 20/08/2015 om 12:14:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages