zostero

1 view
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Sep 25, 2010, 1:30:11 AM9/25/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Mi proponas jenan linion:

zoster-o (en la medicina senco) --> zon-erupci-o

Kiel vi opinias?

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2010, 7:22:12 AM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> zoster-o (en la medicina senco) --> zon-erupci-o

Tio havus avantaĝon, ĉar "zostero" ankaŭ havas alian signifon tute senrilatan. Mi estas komplete nefaka pri malsanoj, kaj pro tio kuracista opinio gravus. Rigardante en PIV mi vidis, ke eble "herpeto" havas la saman signifon. Ĉu mi eraras?

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 25, 2010, 9:15:51 AM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne povas doni kuracistan opinion, sed jes la vidpunkton de viktimo. Mi suferis pro ĉi tiu malsano antaŭ kelkaj monatoj ("suferi" estas la ĝusta vorto), kaj kompreneble serĉis la terminon en la vortaro de Wells, kie mi trovis "zonerupcio, zostro". En la nova eldono li donas "zonerupcio, zostero".

Mi ja havis haŭterupcion, sed laŭ mia memoro sur la antaŭa flanko de la femuroj, ne laŭ la zono. Ĉiuokaze, kvankam mi kutime preferas kunmetaĵojn, en la praktiko mi tamen emis nomi ĝin "zost(e)ro", ne "zonerupcio". La latina nomo de la malsano estas "herpes zoster", do tio estas simila al la sistemo uzata por nomi kreskaĵojn kaj bestojn.

Mi proponas indiki la alternativan esprimon per = , ne per -->.

Cetere, laŭ PIV la vorto "zostero" estas Zamenhofa. Sed ĉar ĝi donas la vorton ankaŭ kiel nomon de marherbo, oni ne scias, kun kiu signifo Zamenhof uzis ĝin. Supozeble por la malsano.

Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 25 settembre 2010 13.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) zostero

Vastalto:

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2010, 11:06:00 AM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi proponas indiki la alternativan esprimon per = , ne per -->.

Tion mi faris. Mi ankoraŭ atendas kuracistan klarigon pri "herpeto" kaj ankaŭ "erupcio" sona siom dube.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2010, 5:51:53 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/09/2010 12:22, Renato Corsetti skribis:

>> > zoster-o (en la medicina senco) --> zon-erupci-o
> Tio havus avantaĝon, ĉar "zostero" ankaŭ havas alian signifon tute senrilatan. Mi estas komplete nefaka pri malsanoj, kaj pro tio kuracista opinio gravus. Rigardante en PIV mi vidis, ke eble "herpeto" havas la saman signifon. Ĉu mi eraras?
>
En la nederlanda oni ankaŭ diras "gordelroos", laŭvorte "zon-rozo", La
vorto "rozo" verŝajne indikas la koloron. La alia vorto estas "zona"
(prunteprenita el iu alia lingvo).

Amike salutas Leo

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 25, 2010, 3:50:37 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estas du herpetaj virusoj kiuj respondecas por tri herpetaj malsanoj:

Herpes simplex  estas kaŭzo de simpla herpeto. Simpla herpeto  povas aperi kiel:
1. generorgana herpeto,
2. lipa herpeto, aŭ
3. herpeto en alia loko

Herpes zoster varicellosus estas kaŭzo de:
a. varicelo, kun lezoj tutkorpe, kutime dum infaneco post la unua kontakto kun la viruso, kaj
b. zona herpeto, post reaktiviĝo de viruso, kutime post multaj jaroj de la unua atako (kiel varicelo). Kutime la lezoj aperas laŭ la kurso periferia nervo, kaj pro tio la nomo, ĉar "zoster" devenas de antikva greka vorto kiu signifas "zono-n". Malofte la sama reaktiviĝinta viruso povas kaŭzi "tutkorpan herpetan"  (ne zonan) malsanon, kaj tiam en la naciaj lingvoj oni parolas pri "tutkorpa zostera herpeto", ĉar kutime oni ne konscias ke "zostera" signifas "zona" (kaj kompreneble estas kontraŭdiraĵo en la esprimo)

La haŭtaj lezoj de tiuj tri malsanoj estas erupcioj. Estas aliaj haŭtaj erupcioj rilataj al aliaj malsanoj; kaj komprneble estas multaj aliaj haŭtaj lezoj kiuj ne estas erupcioj. La herpetaj erupcioj kutime aperas kiel grupo de vesiketoj. La haŭtaj lezoj estas nur parto de la manifestado de tiuj malsanoj.

Mi esperas ke ĉi tio iomete klarigu la afero pri herpetaj malsanoj.

Franklin Montenegro
(Mi ne estas endokrinologo, tiel mia fako ne estas tiu pri "infektaj malsanoj", sed tiuj kondiĉoj estas sufiĉe oftaj ke preskaŭ ĉiu kuracisto iomete komprenas pri ili)
 

2010/9/25 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2010, 6:09:15 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Franklin!

Finfine ni havas klaran bildon.ᅵ Ĉu mi bone komprenas, ke laŭ vi la baza vorto devus esti "herpeto"?

Amike

Renato
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Sep 25, 2010, 8:03:17 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto <vast...@gmail.com> Sep 25 02:30PM +0900 ^


> Mi proponas jenan linion:

> zoster-o (en la medicina senco) --> zon-erupci-o

> Kiel vi opinias?

Mi ne konsciis pri tiu dua, ne-vulkan-rilata signifo de
"erupcio"...konfuzige, cxar ja ekzistas vulkan-zonoj

Mi kredas ke la nederlanda termino paralelas al "zona pitiriazo", kaj
ke la malsano havas intiman rilaton kun infana malsano (cxu varicelo?).

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

José Antonio Vergara

unread,
Sep 25, 2010, 8:10:38 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu (...) la baza

> vorto devus esti "herpeto"?

Jes.

Ghuste estus tiel:
zoster-o (en la medicina senco) --> zona herpeto

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 25, 2010, 11:10:31 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vi pravas Renato

Franklin

2010/9/25 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 5:45:49 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio (e Franklin):

zoster-o (en la medicina senco) --> zona herpeto
Tion mi registris kiel unuan variaĵon.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 7:36:00 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> "zona pitiriazo"

Jen alia vorto, kiu postulas kuracistan klarigon. Ŝajne ĝi rilatas al skvamiĝo de la haŭto.

Anna Lowenstein

unread,
Sep 26, 2010, 9:18:55 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi mem havis la malsanon mi malkovris, ke ĝia ekstera vidiĝo ĉe la haŭto estas nur flanka simptomo. Oni povas havi tiun problemon kun apenaŭa videbla ekstera signo. Mia haŭto ŝajnis tre sentema, sed nemulto estis videbla, ĉar la doloro fakte venis de la nervo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 settembre 2010 13.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pitiriaz-o

--

renato corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 10:12:21 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

 

Ø  Kiam mi mem havis la malsanon

 

Mia impreso estas, ke temas pri alia malsano rilate al zona herpeto/zoneurpcio.

 

Renato

 

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 26, 2010, 8:32:32 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nenion mi scias pri "zona pitiriazo"

Pitiriazo  estas grupo de haŭtaj malsanoj, ekzemple;
atrofia blanka pitiriazo
blanka pitiriazo
hara ruĝa pitiriazo
kapa pitiriazo
langa pitiriazo (=geografia lango)
makulata pitiriazo (= rozkolora pitiriazo)
nigra pitiriazo (=nigra tinio*)
ringforma pitiriazo (=rozkolora pitiriazo)
rozkolora pitiriazo (=makulata aŭ ringforma pitiriazo)
ruĝa pitiriazo (=desfoliiĝa dermatito)
seka pitiriazo
diverskolora pitiriazo (=diverskolora tinio*)

*Tinio estas grupo de haŭtaj fungaj infektoj (estas aliaj haŭtaj fungaj infektoj), kaj pro ilia apero kelkaj el ili ankaŭ estas konataj kiel pitiriazo, sed la plimulto da pitiriazoj ne estas infektoj

Franklin Montenegro

2010/9/26 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
--

José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 2:56:07 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Franklin.

Lau mi estas iom sensence serchi "bonlingvajn" alternativojn por la
nomoj de specifaj malsanoj. Chu do simile oni serchu alternativojn por
konceptoj kiel "leono", "tigro", ktp?

José Antonio

2010/9/26 Franklin Montenegro-Rodas <fmonten...@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2010, 5:01:08 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Franklin kaj Jose'!

> Lau mi estas iom sensence serchi "bonlingvajn" alternativojn por la
nomoj de specifaj malsanoj.

Nu, foje ili estas tre malfacile memoreblaj kaj uzeblaj en la normala lingvo (fare de la pacientoj). Tamen momente ni ne plu serĉu linion pri pitiriazo, kiu ŝajnas esti baza koncepto.

> Chu do simile oni serchu alternativojn por
konceptoj kiel "leono", "tigro", ktp?

Nu, vi ne volas samigi "pitiriazo"-n kaj "leono-"n, ĉu ne?

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Sep 27, 2010, 5:11:17 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Nu, vi ne volas samigi "pitiriazo"-n kaj "leono-"n, ĉu ne?

Nu, mi volis iom provoke emfazi ke ja temas pri apartaj "specioj" de
malsanoj, kiuj havas propran nomon ghuste char ili estas agnoskataj
kiel tute memstaraj kategorioj pro diversaj nearbitraj kialoj.

Jes, foje tiuj nomoj estas malfacilaj kaj/au malofte uzataj en la
chiutaga vivo. Sed ornitorinko ankau ne tro facilas, kaj mi supozas ke
vi ne serchos bonlingvajhon por tiu interesega besto.

José Antonio

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 27, 2010, 5:23:03 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kunsentas kun vi José Antonio

Franklin

2010/9/27 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Sep 28, 2010, 7:27:27 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
José skribas:

Sed ornitorinko ankau ne tro facilas, kaj mi supozas ke
vi ne serchos bonlingvajhon por tiu interesega besto.

Fakte mi dirus "bekmamulo" por tiu besto. Tiun esprimon mi lernis el  la Esperantlingva infana libro "Bib la koalido", kiu uzis "ornitorinko" kaj "bekmamulo" paralele. Mi certe havas malfacilaĵon memori "ornitorinko", kaj eĉ havas malfacilaĵojn ĝin pasive kompreni (kiam vi ĵus menciis ĉi tiun bestonomon, mi unue devis certigi ke temas pri tio, kion mi nomus "bekmamulo"). En la Esperanta Vikipedio estas menciata la alternativo "anasbeka mamulo". En la germana oni diras "Schnabeltier" (="bekbesto").

Ĉiuokaze, mi konsentas kun José ke ne faras multe da senco serĉi bonlingvajn alternativojn por ĉiaj malsano-nomoj. Sed tamen oni ja povas foje kontribui per proponoj pri bonlingvaj alternativoj, kiam novradiko por iu malsano ŝajnas aparte nebezonata. (Ekzemple, kiam multaj lingvoj esprimas iun malsanon per iu kunmetaĵo, kial ĝuste Esperanto havu novradikon? Tia ŝajnas al mi la kazo de "zonoherpeto" / "zostero".)

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Sep 28, 2010, 8:44:44 AM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Fakte mi dirus "bekmamulo" por tiu besto. Tiun esprimon mi lernis el  la
> Esperantlingva infana libro "Bib la koalido", kiu uzis "ornitorinko" kaj
> "bekmamulo" paralele.

Dankon pro la interesa atentigo. Jes, mi konsentas ke "bekmamulo"
estas bele simpla termino. Mi nur aldone komentus ke, ech se
ornitorinkoj ja apartenas al la klaso mamuloj, ili tamen ne havas
verajn mamojn kun cicoj sed jes laktoglandojn. La idoj do ne nutras
sin suchante la lakton el iu mamo; la lakto elvenas tra hautaj truetoj
kaj akumulighas en kanaletoj sur la patrina abdomeno, kiun la idoj
langumas.

> ne faras multe da senco serĉi bonlingvajn
> alternativojn por ĉiaj malsano-nomoj. Sed tamen oni ja povas foje kontribui
> per proponoj pri bonlingvaj alternativoj, kiam novradiko por iu malsano
> ŝajnas aparte nebezonata.

Mi konsentas, kompreneble.

José Antonio

Leo De Cooman

unread,
Sep 28, 2010, 12:17:14 PM9/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/09/2010 12:27, Marcos Cramer skribis:

> Fakte mi dirus "bekmamulo" por tiu besto. Tiun esprimon mi lernis el
> la Esperantlingva infana libro "Bib la koalido", kiu uzis
> "ornitorinko" kaj "bekmamulo" paralele. Mi certe havas malfacilaĵon
> memori "ornitorinko", kaj eĉ havas malfacilaĵojn ĝin pasive kompreni
> (kiam vi ĵus menciis ĉi tiun bestonomon, mi unue devis certigi ke
> temas pri tio, kion mi nomus "bekmamulo"). En la Esperanta Vikipedio
> estas menciata la alternativo "anasbeka mamulo". En la germana oni
> diras "Schnabeltier" (="bekbesto").
Nederlande "vogelbekdier" = birdbeka besto. Sed "anasbeka mamulo" ŝajnas
al mi pli bone priskriba.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 3:00:45 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la intervenoj mi registris provizore la linion:

ornitorink·o = bek·mam·ul·o, anas·bek·a mam·ul·o

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages