~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Laux mi, meritas uzi ”ekspresa” por vagonaro (aux, pli gxenerale, trafikilo) kiu havas nemultajn dumvojajn haltojn (tion, cetere, diras PIV cxe “trajno”).
Mi memorigas, ke ekzistas klasikajxo en esperanto-traduko, “Murdo en Orient-Ekspreso”.
Tamen, la klasifado de vagonaroj estas terure malsimila laux la landoj kaj la epokoj.
Kiam (en la sesdekaj jaroj de pasinta jarcento) mi devis traduki al esperanto la gxeneralajn atentigojn de la oficiala horarlibro de la Italaj Sxtartfervojoj, mi trovigxis antaux cxi tiu klasifado:
- omnibusa trajno (kun haltoj en cxiuj stacioj);
- akcelita trajno (itale: “accelerato”; iom ironie, malgraux la teoria “akcelo/ plirapidigo”, gxi estis tre malrapida, pro la multaj haltoj, kaj cxar gxi devis tre ofte malakceli por eniri stacidomon kaj reakceli por reforveturi el gxi);
- rekta trajno (itale : “diretto“, kun nemultaj haltoj kaj sen dumvojaj sxangxoj) ;
- rektega trajno (itale : “direttissimo“, kun tre malmultaj haltoj) ;
- rapida trajno (itale: “rapido“, kun ecx malplimultaj haltoj kaj kun alta rapideco);
- sago-trajno (itale: “freccia“, kun nur kelkaj haltoj kaj altega rapideco).
Tra la jaroj, multaj aferoj sxangxigxis (kun granda irionio, la plej rapida kaj potenca lokomotivo de la tiutempaj Italaj Sxtatfervojoj estis nomita “Tartaruga” = “Testudo”, cxar prave oni diris, kiam oni devis elekti la nomon, ke post kelka tempo ecx tiu avangarda lokomotivo estos rigardata kiel postigxinta).
Hodiaux, la italaj trajnoj havas cxi tiun klasifadon:
- locale (=loka), kiu cirkulas en limigita areo kaj haltas en cxiuj stacioj;
- RV-Regionale Veloce (rapida regiona), kiu cirkulas nur en unu regiono aux en kuntusxaj regionoj, kaj haltas nur en gravaj stacioj;
- Intercity (angle: interurba), kiu cirkulas inter pluraj regionoj kaj halktas nur en la plej gravaj stacioj;
- AV-Alta Velocità (= Alta rapideco), kiu haltas nur en gravegaj stacioj kaj veturas je grandega rapido. Tiuj trajnoj estas ankaux nomataj “Sago” (itale: freccia”). Ekzemple, mia nuntempa laborposteno situas en Bolonjo, pli ol 400 kilometrojn for de mia logx-urbeto (Guidonia apud Romo).
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo Mi plejofte laboras komputile, el mia logxejo, sed de tempo al tempo mi vizitas ankaux fizike mian oficejon. Morgaux la 11.an de junio mi fakte iros al Bolonjo. Nu, mi bezonas (pro la intensa al-urba kaj en-urba trafiko) unu horon kaj duonon por atingi la roman fervojan stacidomon, kaj… du horojn por lauxiri trajne la 400 kilometrojn gxis Bolonjo, per Altrapida vagonaro (Freccia argento = argxenta sago).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: martedì 10 giugno 2014 20:50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) pri "ekspresa": pli bonas
"rekta" ol "rapida"
Mi opinias, ke rapida ne estas foriginda, fakte oni povus precizigi: rapid' *lig*'a trajno, eble ankorau unuhalta trajno. Amike,Pjer. Le mardi 10 juin 2014 20:42:08 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :Sekve de la mesaĝo de Ferdinand, mi jam aldonis 'rekta' al nia linio: ekspres·a *[1oa]* ~ rapid·a, rekt·a Mi havas la impreson, ke Ferdinand diras, ke 'rekta' estas la sola ĝusta traduko. Ĉar la fervojaj sistemoj estas malsamaj tra la mondo, kion opinias la aliaj? Amike Renato ~~~ *renato corsetti* *renato....@gmail.com <javascript:>*
Profitante la okazon, ĉu vi ĉiuj konas la esprimon "trajno-kuglo"n, anstataŭe al “ALT-RAPIDA (EKSPRES)TRAJNO”? [Temas pri la novaj rapidegaj trajnoj veturantaj po pli ol 500 kilometrojn hore. Ĝustatempe, la ĉinoj celas konstrui fervojon por tia trajno inter Ĉinio kaj Usono.]
Mi konas tiun esprimon, vortumitan diversmaniere:
- kuglotrajno;
- kuglo-trajno;
- kugla trajno
- trajno kuglo.
Persone, mi preferas kuglotrajno.
La unua ekzemplo estis en Japanujo, nun sxajne ankaux en Cxinio.
Pri altrapidaj trajnoj : en Francujo oni diras TGV (Train grande vitesse = trajno je granda rapido).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Josenilton
Inviato: mercoledì 11 giugno 2014 23:52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: pri "ekspresa": pli bonas
"rekta" ol "rapida"
Kurioze, la malnovega PLENA VORTARO difinas EKSPRESOn kiel "rapidiran trajnon". La plej modernaj tiaj vagonaroj povas esti la ALT-RAPIDIRAJ TRAJNOJ, aŭ eble, pli specife, la ALT-RAPIDIRAJ aŭ ALT-RAPIRAJ EKSPRESOJ. Kion vi pensas?
.--
Ĉar ni vidas, ke la sistemo de vagonaroj havas nomojn malsamajn laŭ la landoj kaj laŭ la epokoj, ĉu iu volus provi listigi tiujn nomojn sisteme por parta vortareto pri tio. Vidu aliajn en
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Provoj_pri_partaj_vortaretoj
amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@gmail.com/